Abĥazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Abĥazio
Abĥazio en Kartvelio

Abĥaza Respubliko (kartvele აფხაზეთი) estas fakte memregata memdeklarita kaj parte agnoskita aŭtonomia respubliko en Kartvelio, en nord-okcidenta parto de Suda Kaŭkazio. Ĝi situas ĉe la bordoj de la Nigra Maro, sur la deklivoj de Granda Kaŭkazo kaj en Kolĥida malaltaĵo. Klimato subtropika. Riveroj Kodori, Bzibi; lago Rica. Arbaroj kovras 55% de la teritorio; en la bordregiono estas subtropika plantaro kaj ĉemaraj ripozlokoj.

Nomoj: abĥaze - Аҧсны [apsNI]; kartvele - აფხაზეთი [apĥazeti]; ruse - Абхазия [abĤAzija].
Teritorio: 8,6 mil kv.km.
Loĝantaro: 533,8 mil (1991), urba 48%; abĥazoj (93,3 mil, 1989), kartveloj, armenoj, rusoj. 5 distriktoj, 7 urboj (1991).
Ĉefurbo - Suĥum (აყუა/АҞӘА/Akua abĥaze,სოხუმი/Soĥumi kartvele, Сухум/Suĥum ruse).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum 6-4 a.K. la teritorio de Abĥazio prezentis parton de Kartvela reĝlando Kolĥeti, en la fino de 1-a jc p.K - de Princlando de Abazgoj kaj Apsiloj. En 8-a jc kreiĝis Okcidentkartvela (Abĥaza) reĝlando kun centro en Kutaisi (de 975 en Unuiĝinta Kartvelio). En 13 jc estis konkerita de mongoloj, de 16a jc - dependa de Turkio. En 1810 estis aneksita de Rusio (de 1864 Sokhuma okrugo). 4.3.1921 kreiĝis Abĥaza SSR. De 16.12.1921 Abĥaza SSR en konsisto de Kartvela SSR, de 1931 kun statuso de ASSR.

De decembro 1990 Abĥaza Aŭtonoma Respubliko, de julio 1992 memdeklarita Respubliko Abĥazio. Dum 1992-94 en la teritorio de Abĥazio okazis konflikto pro la statuso, rezulte de kiu la tuta etne kartvela loĝantaro devis forlasi la regionon. La respubliko iĝis fakte memregata. 26.08.2008 Rusio jure agnoskis sendependecon de Abĥazio.

Prezidento de Abĥazio en aŭgusto 2011 estas elektita Aleksandr Ankvab.

En 2005 Abĥazio emisiis siajn pasportojn. Pasporton ricevas civitano en sia 14-jariĝo, poste necesas ŝanĝi la dokumenton ĉiun dekan jaron. Pluraj loĝantoj en Abĥazio havas duoblan civitanecon: la abĥazian kaj la rusian.

La 6-an de marto 2008 Rusio deprenis malpermeson por vendo-ekonomiaj rilatoj kun Abĥazio, kiu funkciis ekde 1996.

Rekono de sendependeco fare de ŝtatoj-membroj de UN[redakti | redakti fonton]

La 12-an de aŭgusto 2008 abĥazaj trupoj kun subteno de rusia armeo okupis teritorion de la Supra Abĥazio (malgranda montara regiono en Kartvelio, kiun kontrolis tbilisa registaro).

La 25-an de aŭgusto 2008 ambaŭ ĉambroj de rusia parlamento rekonis unuanime petskribon al la Prezidento de Rusia Federacio, en kiu la deputitoj petis agnoski sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio[1][2].

La 26-an de aŭgusto prezidento Dmitrij Medvedev subskribis ukazojn pri rekono de sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio. La 28-an de aŭgusto konstanta reprezentanto de Rusio en UN Vitalij Ĉurkin laŭtlegis tiujn ukazojn en la kunsido de la Sekureca Konsilio de UN.

La 3-an de septembro 2008 prezidento de Nikaragvo Daniel Ortega anoncis pri preparoj oficiale rekoni sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio. Aliaj politikistoj en malpli decida formo subtenis rekonon de la du novaj ŝtatoj aŭ promesis pridiskuti la oficialan rekonon flankde de ilia ŝtato.

La 11-an de septembro 2008 prezidento de Venezuelo Hugo Chavez anoncis rekonon de la sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio dum vizito al Ruslando. [3]

La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tio estis la unua interkonsento de tiu tipo, ĉar pli frue oni faris nur deklarojn pri la agnosko, sen starigi diplomatajn rilatojn. Tiun paŝon Nauro faris post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.[4]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

La 12-an de decembro 2009 okazis la prezidanta balotado, rezulte de kiu estis reelektita la prezidanto Sergej Bagapŝ. Liaj rivaloj — la iama vicprezidento Raul Ĥaĝimba kaj du komercistoj, Zaur Ardzinba kaj Beslan Boutba, tuj post finiĝo de la voĉdonado deklaris pri rompoj de la balotleĝo, inkluzive de plenplenigo de balotujoj kaj la enskribo de personoj mortintaj sur listojn de balotantoj. Tamen la kontrolantoj atestis bonan kvaliton de la elekta procezo. En la balotado partoprenis ĉ. 131 000 personoj.[5]

"Ĉi tiuj balotadoj estas ŝerco. Ili estas kontraŭleĝaj", deklaris la kartvela ministro pri integriĝo, Temuri Jakobaŝvili.[5]

Ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Post konflikto ekonomiko kolapsis. Nun funkcias kelkaj malgrandaj entreprenoj de agrikultura kaj nutrada industrio. Relative floranta industrio estas turismo, tamen nekomparebla kun la antaŭmilita tempo. Gravaj agrokulturoj estas: teo, citrusoj, tabako, tungo, maizo.

Ĉefa haveno: Suĥum.

Ĉemaraj kuraclokoj: Suĥum, Gagra, Picunda (Biĉvinta), Novij Afon (Aĥali Atoni), Gudauta. En Novij Afon estas rusa ortodoksa monaĥejo, kien venas pilgrimantaj turistoj.

Proksimeco de la popularaj nigramaraj ripozlokoj ebligas unutagan turismon, kiam ripozantoj el Soĉi venas al plentaga ekskurso en Abĥazion; kutima itinero inkluzivas la lagon Rica, la monaĥejon kaj la grandajn kavernojn en Novij Afon kaj la strandon en Gagri.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Совет Федерации признал независимость Абхазии и Южной Осетии
  2. Госдума признала Абхазию и Южную Осетию
  3. [1]
  4. Независимость Абхазии признали науруанцы ruse
  5. 5,0 5,1 Prezidentelekto en neagnoskita Abĥazio esperante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]