Abĥaza lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la abĥaza inter la parencaj lingvoj

ISO-lingvokodo :

639-1 = ab
639-3 = abk

La abĥaza lingvo (memnomo аҧсуа бызшǝа aŭ аҧсшǝа/აფსუა ბჷზშоა ĉe kartvela skribo) estas lingvo de abĥazoj. Ĝi apartenas al abĥaz-adigea lingvaro, same kiel la adiga, la abaza kaj la ubiĥa. Krom tiuj, ĝi ne havas parencajn lingvojn ie en la mondo. Oni tute ne scias, kiel la abĥaz-adiga lingvaro aperis, ĉar ĝi estas tute malsimila al iu alia lingva grupo en Kaŭkazo.

Arealo[redakti | redakti fonton]

Historie, abĥaza kaj parencaj lingvoj estas parolataj ĉie en okcidenta Kaŭkazo, sed eventuale malkreskis. En la mezo de 19-a jarcento ĝi estas parolata en pli-malpli teritorioj de moderna Abĥazio. Sed post malvenko en Kaŭkaza milito plimulto de abĥazoj estis forsenditaj en Otomana imperio kune kun multaj aliaj Kaŭkazaj popoloj. En iliajn teritoriojn migris aliaj popoloj, nome rusoj, grekoj, armenoj kaj, plej ofte, mingreloj.

Rezulte, en 1989 abĥaza lingvo estis dominanta nur en du distriktoj de Abĥazio: Oĉamĉira kaj Gudauta (vidu mapon № 5 en Atlas of the Caucasian Languages). Sed post Kartvelia-Abĥazia milito de jaroj 1992-1993 kaj fakta sendependiĝo de Abĥaza Respubliko, la lingvo ree komencis kreski.

Laŭ censo de 1993 abĥaza lingvo estas parolata de 101 mil homoj en memproklamita respubliko Abĥazio (oficiale, parto de Kartvelio, sed fakte sendependa). 94% de Kartveliaj abĥazoj parolas ĝin kiel gepatran lingvon.

Ekzistas inter 4 kaj 15 mil parolantoj en Turkio, sed vera kvanto de ili estas ne sciata. Laŭ censo de 1965 ekzistis 4563 homoj en Turkio, kiuj parolis la abĥazan kiel denaskan lingvon kaj 7836 kiuj uzis ĝin kiel duan lingvon. La problemo estas, ke en Turkio oni ne distingas inter la abĥaza kaj la abaza, do tiu kvanto estas de ambaŭ lingvoj kune. Ankaŭ la nombroj aspektas malgrandigitaj, ĉar laŭ censo de 1993 en Turkio estis ĉ. 35 mil da etnaj abĥazoj. Abĥazaj vilaĝoj estas en provincoj Bolu, Sakarya, Kayzeri, Samsun, Sivas, Bursa k. aliaj (vidu mapon № 18 en Atlas of the Caucasian Languages).

Krome, kelkaj kompaktaj grupoj de parolantoj estas en Jordanio, Sirio, Irako, Rusio, Usono kaj kelkaj Eŭropaj landoj.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Loko de disvastigo de la Abĥaza lingvo

Nune en la Kaŭkazo estas parolataj nur tri dialektoj: la abĵuja (en Oĉamĉira distrikto), bziba (en Gudauta distrikto) kaj samurzakana (en vilaĝoj Agubedia kaj Reka en Oĉamĉira distrikto kaj parto de vilaĝo Ĉĥuartal en Gala distrikto). Ĉiuj aliaj dialektoj nun troveblas nur en eksa Osmana Imperio. Sed antaŭ la 1860-aj jaroj ekzistas multaj dialektoj tra tuta bordo de Nigra Maro kaj sudo de Kaŭkazo.

Inter riveroj Soĉi kaj Ĵvava-kvara ekzistis sadza dialektaro, kiu inkluzivis na ĝigeta kaj abadza dialektoj (la lasta estis uzata en vilaĝoj laŭ rivero Psou). Parolantoj de tiuj dialektoj ankoraŭ troveblas en Turkio. Pli sude, inter riveroj Psircĥa kaj Kondor estis guma dialekto. Ĝiaj parolantoj fuĝis en Aĝario, kiu tiam apartenis al Otomana Imperio. Nune ili loĝas en Aĝaria vilaĝo Angis; kelkaj el ili revenis en Abĥazion post la milito kaj loĝas en vilaĝoj Eŝera, Anuĥva kaj aliaj. Pli alte en montoj ankaŭ ekzistis psĥuva kaj cebelda dialektoj; iliaj parolantoj nun loĝas en kelkaj vilaĝoj en centra Turkio.

La abĵuja dialekto iĝis la bazo por la literatura abĥaza lingvo.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Abĥaza alfabeto.

Unua provo krei alfabeton por la abĥaza estis en 1862-a jaro, post Kaŭkaza milito. Ĝin faris rusa lingvisto P.Uslar, strebante konservi la lingvon, kiu estis en granda danĝero. Ekde tiam, aperis multaj variantoj de abĥaza alfabeto surbaze de cirila, latina kaj kartvela alfabetoj.

Nuntempaj parolantoj uzas cirilan skribsistemon kun multaj specifaj literoj. La moderna abĥaza lafabeto aspektas jene:

Litero IFA transskribo Litero IFA transskribo
Аа /a/ Мм /m/
Бб /b/ Нн /n/
Вв /v/ Оо /o/
Гг /ɡ/ Ҩҩ /ɥ/
Гьгь /ɡʲ/ Пп /pʼ/
Ҕҕ /ɣ/ Ҧҧ /pʰ/
Ҕьҕь /ɣʲ/ Рр /r/
Дд /d/ Сс /s/
Дәдә /dʷ/ Тт /tʼ/
Џџ /ɖʐ/ Тәтә /tʼʷ/
Џьџь /ʥ/ Ҭҭ /tʰ/
Ее /e/ Ҭәҭә /tʰʷ/
Ҽҽ /ʦ̢/ Уу /w, u/
Ҿҿ /ʦ̢ʼ/ Фф /f/
Жж /ʐ/ Хх /x/
Жьжь /ʑ/ Хьхь /xʲ/
Жәжә /ʐʷ/ Ҳҳ /ħ/
Зз /z/ Ҳәҳә /ħʷ/
Ӡӡ /ʣ/ Цц /ʦ/
Ӡәӡә /ʣʷ/ Цәцә /ʦʷ/
Ии /i, j/ Ҵҵ /ʦʼ/
Кк /kʼ/ Ҵәҵә /ʦʼʷ/
Кькь /kʲʼ/ Чч /ʨ/
Ққ /kʰ/ Ӌӌ /ʨʼ/
Қьқь /kʰʲ/ Шш /ʂ/
Ҟҟ /qʼ/ Шьшь /ɕ/
Ҟьҟь /qʲʼ/ Шəшə /ʂʷ/
Лл /l/ Ыы /ə/

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

La abĥaza lingvo estas unu el la plej fonem-riĉaj en la mondo, tamen ĝi havas nur tri vokalajn fonemojn (а, ы kaj аа). Ĉiuj aliaj vokaloj, skribitaj per apartaj literoj (е, о, и, у) kaj nun ofte eĉ parolataj kiel apartaj vokaloj sub influo de la rusa, fonologie estas diftongojalofonoj pro apudaj konsonantoj. Ekzemple:

  • ай → ей → е; йа → йе → е; айʷ → ейʷ; йʷа → йʷе; Сʲа → Сʲе
  • ый → ий → и; йы → йи → и; Сʲы → Сʲи
  • ўа, аў ==> о
  • ыў → уў →у; ўы → ўу → у; Сʷы → Сʷу

ktp.

Konsonantoj, tamen, tre abundas en la abĥaza. En literatura abĥaza lingvo estas 58 diferencaj konsonantaj fonemoj, en abĵuja dialekto - 60, en la bziba - 67. Tio okazas pro ke multaj konsonantoj havas aspiritaj, palatitaj aŭ dulipitaj variantoj, ekz. қ — қь — қә [k — kʲ — kʷ].

Tabelo de ĉiuj konsonantoj en la abĥaza

b d dʷ [db] ʣ ɖʐ ʥ ʥʷ ʤ g
tʷʰ [tpʰ] ʦʰ ʈʂʰ ʨʰ ʨʷʰ ʧʰ kʲʰ kʷʰ
p’ t’ tʷ’ ʦ’ ʈʂ’ ʨ’ ʨʷ’ ʧ’ k’ kʲ’ kʷ’ q’ (ʔ)
v z ʐ ʑ ʑʷ ʒ ɣ ɣʲ ɣʷ
f (f’) s ʂ ɕ ɕʷ ʃ x χ ħ
ʒʷ
ʃʷ χʷ ħʷ
m n
w l  r j ɥ

Per griza koloro estas markitaj konsonantoj, kiuj troviĝas nur en bziba dialekto.

[f’] aŭdeblas nur en unu vorto апа (maldika), kaj oni ankaŭ prononcas ĝin kiel /a.ˈp’a/.

Velaj frikativoj estas prononcataj difere depende de apudaj konsonantoj. Se apudaj sonoj estas uvulaj, ili prononciĝas kiel faringaj /χˁ χˁʷ/.

Glota halto [ʔ] estas unu el prononcmanieroj de /q’/. Krome ĝi troveblas en vorto /ʔaj/ (nen). /ɥ/ devenas de /ʕʷ/ kaj glotigo ankoraŭ aŭdeblas en arĥaaj dialektoj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

En abĥaza lingvo ne ekzistas kazoj. La artikolo estas litero а, kiu aldoniĝas antaŭ substantivoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]