Aŭtonoma Respubliko Abĥazio
El Vikipedio
La Aŭtonoma Respubliko Abĥazio estas admministra unuo de Kartvelio, kies teritorio kontrolas Abĥazio, nur parte agnoskata respubliko. Laŭ la konstitucio de Kartvelio, Abĥazio estas parto de Kartvelio kiel aŭtonoma respubliko. Ĝia registaro troviĝas en la ekzilo kiun Kartvelio agnoskas kiel laŭleĝa. Post la milito de Abĥazio (1992-1993), Kartvelio sugestis konversaciojn kun kvin perantoj, la registaro agnoskata de Kartvelio, la registaro de facto de Abĥazio, Rusio kaj Unuiĝintaj Nacioj, por atingi finan statuson por Abĥazio kadre de la kartvela ŝtato.
Ŝtatestroj [redakti]
- Tamaz Nadareiŝvili, septembro 1993 – 16-an de marto 2004
- Londer Tsaava, 16-an de marto 2004 – 30-an de septembro 2004
- Irakli Alasania, 30-an de septembro de 2004 – 24-an de aprilo 2006
- Maljaz Akiŝbaia, 24-an de aprilo 2006 –