Ĉednestrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉednestrio
ruse: Приднестрóвская Молдáвская Респýблика
moldave: Република Молдовеняскэ Нистрянэ
ukraine: Придністровська Молдавська Республіка
respubliko
Location Transnistria Europe.png
Situo de Ĉednestrio enkadre de Eŭropo
Flag of Transnistria (state).svg
Coat of arms of Transnistria.svg
Oficiala nomo: Ĉednestria Moldava Respubliko
Deveno de nomo: de la rivero Dnestro
Himno: Himno de Ĉednestrio
Rivero Dnestro
Ĉefurbo Tiraspolo
Areo 4 163 km² (416 300 ha)
Loĝantaro 505 153 (2014)
Denseco 124 6 loĝ./km²
Prezidento Jevgenij Ŝevĉuk
Interreta domajno neniu
Monunuo rublo
Lingvo moldava (rumana), rusa, ukraina
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Transnistria
Skiza mapo de la regiono

Ĉednestrio (foje nomata ankaŭ TransdnestrioTransnistrio) estas parto de teritorio de Moldavio trans la rivero Dnestro (sur la maldekstra bordo), plene regata de neagnoskita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko (moldave Република Молдовеняскэ Нистрянэ, ruse Приднестровская Молдавская Республика). En Ĉednestrio loĝas pli ol duonmiliono da homoj sur la teritorio de 3 5–4,3 mil km² (pritakso), etendita kiel mallarĝa terstrio laŭlonge de la rivero de nordo al sudo.

La Ĉednestria Moldava Respubliko estas membro de la Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj, unuiganta la kvar neagnoskitajn ŝtatojn de eksa Sovetunio. En 1991-1992 Moldavio per armita invado penis repreni regpovon pri la teritorio trans Dnestro. Internacia statuso de la ŝtateca unuo Ĉednestrio restas nedecidita.

Mono[redakti | redakti fonton]

Ĉednestrio estas la sola memdeklarita ŝtato de eksa Sovetunio, kiu havas propran valuton. La ĉednestria monunuo nomiĝas ĉednestria rublo kaj aspekte rememorigas sovetiajn monbiletojn.

Lingvo kaj skribo[redakti | redakti fonton]

Ĉednestria Moldava Respubliko restas la sola loko en la mondo, kie la moldava lingvo estas skribata cirile, kiel tio daŭris en Sovetunio. Moldavio delonge transiris al rumana latinida skribo.

Referendumo de 2006[redakti | redakti fonton]

La 17-an de septembro 2006 en Ĉednestrio okazis referendumo, kies ĉefaj du demandoj estis:

  • Ĉu vi konsideras ebla konservon de la pluiro cele al la internacia agnosko de Ĉednestrio kaj ĝia eniro en konsiston de Rusio?
  • Ĉu vi konsideras ebla la eniron de Ĉednestrio en konsiston de Moldavio?

Por la sendependeco de Ĉednestrio kaj ĝia posta libervola aliĝo al Rusia Federacio voĉdonis 97% de la civitanoj, kiuj partoprenis la referendumon. Kontraŭ la aliĝo al Rusio voĉdonis 2,3%.

Por aliĝo al Moldavio voĉdonis 3,4% de la voĉdonintoj, kontraŭ tia integriĝo voĉdonis 94,6%. 2% de la partoprenintoj ne sukcesis decidi pri sia prefero.

Laŭ la oficialaj datumoj, la referendumon partoprenis 78,6% de la civitanoj, kiuj havas voĉdonrajton; t. e. 306 mil el 389 mil personoj.

Reprezentantoj de la moldavia estaro kaj ankaŭ gravuloj de la Eŭropa Unio, Rumanio, Ukrainio, Usono kaj aliaj anticipe anoncis, ke ili neniukaze agnoskos la rezultojn de la referendumo. Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj alvokis la internacian medion ne rapidi pri kondamno de la referendumo, komentinte, ke la referendumo estas sekvo de la fakta ekonomia blokado de Ĉednestrio fare de la najbaraj landoj[1].

Komentante la rezultojn de la referendumo la 18-an de septembro 2006, prezidento de Ĉednestrio Igor Smirnov diris, ke en lia lando jam kreskis generacio de junuloj, kiuj "elektas Rusion, sed ne Eŭropan Union kaj NATO-n". Li ankaŭ oficiale anoncis pri siaj planoj elektiĝi por la prezidenta posteno en la proksimaj balotoj[2].

Plua politika historio[redakti | redakti fonton]

La 12-an de decembro 2006 okazis la parlamenta balotado, kiun partoprenis 42,6 % voĉdonantoj.

Mapo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vlasti.net: МИД России называет референдум в Приднестровье реакцией на фактическую блокаду
  2. Lenta.ru: Рубль в конце тоннеля

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]