Ilie Ilașcu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilie Ilașcu
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1952 (1952-07-30) (71-jaraĝa)
en Taxobeni, Moldava Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rumana
Ŝtataneco MoldavioRumanio
Alma mater State Agrarian University of Moldova
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ilie Ilașcu (naskiĝis la 30-an de julio 1952 en Taxobeni, Făleşti-distrikto) estas moldava politikisto, fama esti mortkondamnita fare de la separatisma ĉednestria registaro pro kvazaŭa implikiĝo en du murdoj dum ĉednestria milito kaj pro agoj, kiuj estis priskribitaj kiel 'moldova ŝtatsponsorita terorismo de ĉednestriaj registaraj oficialuloj'.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilie Ilașcu, rumana poŝtmarko okaze de la 50 jariĝo de la Eŭropa konvencio de homaj rajtoj.
Ilie Ilașcu, rumana poŝtmarko okaze de la 50-jariĝo de la Eŭropa konvencio pri homaj rajtoj.

Naskita en Taxobeni, Făleşti-distrikto, Ilașcu diplomiĝis en la Fakultato de Ekonomiaj Studoj en la Agrikultura Instituto en Chişinău. Ilie Ilașcu laboris kiel ĉefa ekonomikisto ĉe "Dnestr" Esplora Instituto en Tiraspol. Ilașcu iĝis konata pro sia opozicio al la Moldavo Komunista Partio pro ties politiko, kiu kontraŭis sendependecon de Moldavio, ĉar li malkaŝe aktivis por la uzado de la latina skribo kaj por peti ke la rumana lingvo akiru la statuson de oficiala lingvo.

Liaj kontraŭuloj nomis lin "glavnyj ekstremist" (ĉefa ekstremisto) anstataŭ "glavnyj ekonomist" (ĉefa ekonomikisto). En januaro 1989, li estis unu el la fondintoj de moldava asocio en Tiraspolo. La 9-an de julio 1989, li estis arestita por la unua fojo, kaj estis liberigita kun senkulpigoj post kelkaj tagoj. Ankaŭ en 1989, li estis maldungita, sed sukcesis reakiri sian pozicion post pledo en supera juĝinstanco. La 5-an de septembro 1989, kiam li parolis dum renkontiĝo en Tiraspol favore al la lingvaj leĝoj akceptitaj de la moldova parlamento, li devis esti protektita de policistoj kontraŭ la amaso de politikaj kontraŭuloj.[2]

Dum la ĉednestria milito, laŭ datumoj de esplorado de ĉednestriaj aŭtoritatoj, la 30-an de aprilo de 1992 jaro, en vilaĝo Kickani, grupo de partizanoj sub gvidado de Ilie Ilaŝku pafis aŭton, en kiu estis ĉednistria deputato kaj komandanto de suda fronto de ĉednestriaj armitaj fortoj Nikolaj Ostapenko, kiu poste mortis en malsanulejo.[3].

En decembro de 1993 jaro, la superma kortumo de Ĉednestrio kondamnis Ilie Ilaŝku al mortpuno [4].

La 5-an de majo de 2001 jaro Ilașcu estis liberiĝita el ĉednestria prizono[3].

Li estas gvidanto de la Demokrata Forumo de Rumanoj en Moldavio. En 2010, Ilașcu anoncis ke li subtenos Mihai Ghimpu kaj la Liberalan Partion.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MGB gvidantaro ne forĵetas la eblon de atakoj efektivigita de homoj vivantaj en Ĉednestrio. Arkivita el la originalo je 2009-04-11. Alirita 2019-02-24.
  2. "Kion la naciistoj volas?", intervjuo kun Ilie Ilașcu en "Moldavio" nr. 1/1990
  3. 3,0 3,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Regnum2005; $2
  4. ИА REGNUM «Молдавская „Группа Илашку“ — террористы или политзеки?» (el Retarkivo 20160305060406) 03.06.2005
  5. Membroj de "Ilascu Grupo", premiita "Ordinul Republicii". Arkivita el la originalo je 2010-09-08. Alirita 2019-02-24.