Konvencioj de Ĝenevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Origina dokumento de la Konvencioj de Ĝenevo

La Konvencioj de Ĝenevo konsistas el kvar traktatoj formuligitaj en Ĝenevo (Svislando) kiuj establis la normojn por la internacia juro pri humanecaj aferoj. La konvencioj estis la rezulto de la penoj de Henri Dunant, kiu estis motivita de la teruroj de la milito kiujn li vidis ĉe la Batalo de Solferino.

Laŭ artikoloj 49-a, 50-a, 129-a, kaj 146-a de la Ĝenevaj Konvencioj I, II, III, kaj IV, samorde, ĉiuj subskribantaj ŝtatoj devas enaktigi sufiĉajn naciajn leĝojn por igi gravajn malobeojn kontraŭ la Konvencioj de Ĝenevo puneblaj krimaj ofendoj.

La konvencioj kaj iliaj agordoj sekvas:

Kaj estas tri pluaj protokoloj al la Konvencio de Ĝenevo:

La adopto de la Konvencio Unua sekvis la fondo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco je 1863. La teksto estas donita en la Rezolucioj de la Ĝeneva Internacia Kongreso.

Ĉiuj kvar konvencioj estis laste redaktitaj kaj ratifitaj je 1949, bazita sur antaŭaj redaktaĵoj kaj parte sur iom de la Konvencioj de Hago 1907; la tuta aro estas nomita kiel la "Konvencioj de Ĝenevo je 1949" aŭ simple la "Konvencioj de Ĝenevo". Postaj kongresoj aldonis provizaĵojn barantajn specifitajn metodojn de militarto kaj pritraktantajn aferojn de civilaj militoj. Preskaŭ ĉiuj 200 landoj el la mondo estas "subskribantaj" nacioj, pro ili ratifis ĉi tiuj konvencioj.

Clara Barton estis influa dum varbado por la ratifado de Konvencioj de Ĝenevo la Unua en Usono; kiu subskribis je 1882. Je Ĝeneva Konvencio la Kvara, 47 nacioj ratifis la agordaĵojn.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]