Hejdar Alijev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heydər Əlirza oğlu Əliyev
Hejdar Alijev

Hejdar Alijev


3-a
En funkcio:
24-an de junio 1992 – 31-an de oktobro 2003
Antaŭulo Abulfaz Elĉibej
Sekvanto Ilham Alijev

Naskiĝo 10-an de majo 1923
en Naĥiĉevano, Azerbajĝana SSR, Sovetunio
Morto 12-an de decembro 2003
en Klevlando, Ohio, Usono
Politika partio Nova Azerbajĝana Partio
Edzo/ino Zərifə Əliyeva
v  d  r
Information icon.svg

Heydər Əlirza oğlu Əliyev (ruse, Гейдар Алиев, Gejdar Alijev n. la 10-an de majo 1923 – m. la 12-an de decembro 2003), estis prezidanto de Azerbajĝano flanke de la Nova Partio de Azerbajĝano ekde oktobro de 1993 ĝis oktobro 2003, kiam sia filo İlham Əliyev sukcedis lin. Ekde 1969 ĝis 1982, Əliyev ankaŭ estis gvidanto de la Azera Soveto, praktike regante la politikan vivon de Azerbajĝano dum pli ol 30 jaroj.

Dum lia regado en la Soveto de Azerbajĝano, Alijev ne disvolvigis kompromison por la modernigado de la sociaj strukturoj, sed liaj penoj konsiderinde pliigis la ekonomian kreskon en Azerbajĝano. Li konvertiĝis en unu el la sukcesaj respublikaj gvidantoj, pliigante la profilon de la malpli privilegiita respubliko kaj promociante la azerojn al registaraj postenoj. Tio okazis pere de flatalo al Leonid Breĵnev per donacoj kaj majestaj akceptoj dum liaj tri vizitoj al Azerbajĝano. En unu el tiuj vizitoj, Alijev donacis al li ringon el diamantoj kun gemo en la mezo -Breĵnev- ĉirkaŭata de 15 malgrandaj, kiuj reprezentis la 15 sovetajn respublikojn, kalkulita je 226.000 rusaj rubloj.

Dum la 1990-aj jaroj, Hejdar regis sian landon per fera mano, kuraĝigante la eksterlandajn investojn kaj subpremante ĉian politikan opozician grupon.

Hejdar Alijev atingis plurajn sukcesojn allogante la multnaciajn kompaniojn amase investi en la naftindustrio. Azerbajĝano havas vastan rezervon da nafto kaj natura gaso ĉe la Kaspia Maro, sed ili estis apenaŭ ekspluatitaj dum la sovetia periodo. En 1997, la prezidento Alijev subskribis kontrakton kun la nafto-konsorcio AIOC. Li estis ankaŭ unu el la promociantoj de la diskutita projekto je miliardoj da dolaroj pri konstruado de naftodukto ligante la urbojn Bakuo kaj Ceyhan en Turkio kiu transirus tra Kartvelio, evitante Rusion kaj Iranon, kio ĝenis la du potencojn.

Hejdar Alijev same intencis, sensukcese, repreni la konflikton en Montara Karabaĥo, per militista ago en decembro 1993. La rezulto de la milito kalkuleblas je 30 000 mortintoj kaj la translokigo de 750 000 azeroj. Ĝi ankoraŭ restas kiel frostita konflikto, la armenoj kontrolas la tutan Karabaĥon kaj la ĉirkaŭajn azerajn rajonojn.

La prezidento Alijev estis la murdocelo en 1995, responde al siaj intencoj purigi la landon de la mafia influo. La polico neniam kaptis la mafianojn.

La sano de Hejdar Alijev komencis malboniĝi en 1999, li plurfoje devis viziti Usonon kie kuracistoj zorgis pri lia sano. Li rezignis sian postenon sed lasis sian filon, Ilham Alijev, en la posteno kiel ĉefministro (kiu, konsekvence fariĝus prezidanto kaze de morto de lia patro).