Rajono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Warning Eble, vorto "rajono" ne ekzistas en lingvo Esperanto
Forigo
Oni petas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ne estas pruvita ekzistado de la vorto en Esperanto.
    Bonvolu averti la ĉefan aŭtoron de la artikolo per aldono de la kodero {{Forigu|Rajono|petanto=<via uzantonomo>}} al ties diskutpaĝo.  
    Komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj".  
    Administrantoj – memoru kontroli ĉu ĉi tien io ligas kaj historion de la paĝo  

Rajono (ruse, ukraine kaj bulgare район, beloruse раён, latve rajons, litove rajonas, kartvele რაიონი [ɾa.i.ɔ.ni], azere rayon; de la franca Rayon = distrikto) estas la nomo de administracia unuo en Rusio, Ukrainio, Belorusio, Azerbajĝano, Moldavio, Latvio, Litovio kaj aliaj landoj. En la administra hierarkio rajono troviĝas sub la pli grandaj oblastoj, regionoj (Kraj) aŭ aŭtonomaj distriktoj resp. aŭtonomaj respublikoj.

Ankaŭ en urbegoj, urbokvartaloj estas dividitaj en rajonoj.

En kelkaj respublikoj de Rusio la rajonoj oficiale estas nomataj en la lokaj lingvoj, ekzemple Ulus (улус) en Jakutio aŭ Koĵuun (кожуун) en Tuvio. Tiuj administraciaj unuoj tamen havas la saman statuson kiel rajonoj.

En 1982 ekzistis en Ukrainio 479 rajonoj kaj 121 urbaj rajonoj.