Vidkun Quisling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidkun Quisling
Vidkun Quisling

Quisling en Oslo. (1942)


En funkcio:
1-a de februaro 1942 – 9-a de majo 1945

Ministro pri defendo
En funkcio:
1931 – 1933
Antaŭulo Torgeir Anderssen-Rysst
Sekvanto Jens Isak de Lange Kobro

Naskiĝo 18-a de julio 1887
en Fyresdal (Norvegio)
Morto 24-a de oktobro 1945
en Oslo (Norvegio)
Nacieco Norvegio Norvegio
Politika partio Centra Partio (1931-1933)
Nasjonal Samling (1933-1945)
Edzo/ino Aleksandra Andreevna Voronina
Maria Vasilijevna Quisling (disputebla)
v  d  r
Information icon.svg

Vidkun Abraham Lauritz Jonssøn Quisling ([ˈʋɪdkʉn ˈkʋɪʃlɪŋ], Esperanto Vidkun Kvislingo) n. la 18-an de julio 1887 - m. la 24-an de oktobro 1945, estis norvega politikisto. La 9-an de aprilo 1940, dum la germana invado de Norvegio, li imponis sin kiel nova ŝtatestro per puĉo subtenita de nazia Germanio, tiel akirante internacian reputacion de perfidulo. De 1942 ĝis 1945, Quisling diligente oficiis kiel ministroprezidento de Norvegio, kunlaborante kun la germanaj okupaciaj oficialuloj. Lia registaro, konata kiel la "Nacia registaro" (norvege Nasjonale regjering), plejparte konsistis el ministroj de la politika partio Nasjonal Samling, kiun li fondis en 1933. Tiu kunlaborisma reĝimo aktive kontribuis al la germana fina solvo kontraŭ judoj kaj aliaj supozite malsuperaj homoj. Quisling estis procesita okaze de la postmilita malnaziigo de Norvegio kaj li estis kondamnita je mortpuno pro financa fraŭdo, murdo kaj ŝtatperfido. Li estis pafekzekutita de militista taĉmento la 24-an de oktobro 1945 en la fortikaĵo Akershus en Oslo. Dum la Dua Mondmilito kaj poste, la vorto quisling (esperante "Kvislingo") fariĝis en pluraj lingvoj komuna sinonimo de perfidulo.

Quisling estis la filo de pastoro de la Eklezio de Norvegio. Li progrese kunfandis elementojn de kristana doktrino, scienco kaj filozofio en novan teorion, kiun li nomis "universismo". Antaŭ ol komenci politikan karieron, Quisling deziris provi sian valoron en la armeo : li aniĝis al la Ĝenerala Stabo en 1911 kaj ekspertiĝis pri rusaj aferoj. Quisling estis sendita al Rusio en 1918, kaj kunlaboris kun Fridtjof Nansen en Ukrainio okaze de la malsatego de 1921. Li sekve asistis Frederik Prytz en Moskvo. Kiam Prytz forlasis Rusion en 1927, Quisling oficiale fariĝis la norvega diplomato responsa pri brita diplomatio en Rusio. Pro tiuj eminentaj servoj, Georgo la 5-a atribuis al li la rangon de komandanto en la Ordeno de Brita Imperio, kvankam tiu honoro estis poste nuligita. Quisling revenis al Norvegio en 1929 kaj oficiis kiel ministro pri defendo de la sinsekvaj agraraj registaroj de 1931 ĝis 1933. Kvankam Quisling akiris iom da populareco danke al siaj oftaj kritikoj kontraŭ la politika maldekstro, lia partio neniam spertis favorajn balotrezultojn kaj estis nur malĉefa, kiam okazis la puĉo de 1940.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Vidkun Quisling naskiĝis la 18-an de julio 1887 en Fyresdal, en la norvega provinco Telemark. Li estis la filo de Jon Lauritz Quisling (18441930), pastoro de la Eklezio de Norvegio kaj genealogo, kaj de ties edzino Anna Caroline Bang (18601941)[1]. La nomo de la familio devenas de la vorto Quislinus, kiu estas la latinigita nomo de la vilaĝo Kvislemark en Jutlando (Danio), de kie la familio elmigris en la 17-a jarcento. La Quisling-oj sekve edz-alianciĝis kun la respektinda familio Bakka de la provinco Telemark. Vidkun havis du fratojn kaj unu fratinon[2] : li onidire estis "timida kaj trankvilanima, sed ankaŭ lojala kaj helpema, ĉiam amikema, kelkfoje montrante grandan rideton"[3]. De 1893 ĝis 1900, lia patro estis kapelestro en la kvartalo Strømsø de la urbo Drammen. Tie vizitis Vidkun lernejon por la unua fojo. Li ŝajne estis turmentita de aliaj lernejanoj pro sia Telemark-a dialekto, sed montriĝis sufiĉe bona studento[4]. En 1900, la familio transloĝiĝis al Skien, kiam lia patro estis nomumita prevosto de tiu urbo[5].

Dum sia lernejtempo, Quisling montris talenton pri homaj sciencoj, precipe pri historio kaj naturscienco. Li cetere fakuliĝis pri matematiko. Li tamen ankoraŭ ne havis klaran ideon koncerne sian estontan profesion[6]. En 1905, Quisling sukcese eniris la Norvegan Militistan Akademion, post kiam li ricevis la plej altan poentaron inter la 250 kandidatoj de tiu jaro[6]. Li transiĝis al la Norvega Militista Kolegio en 1906, kaj tie diplomitiĝis kun la plej alta poentaro depost la fondo de la kolegio en 1817, tiel ke li eĉ estis rekompensita de speciala aŭdienco kun la reĝo[5][6]. La 1-an de novembro 1911 li eniris la Ĝeneralan Stabon de la norvega armeo[6]. Norvegio estis neŭtrala lando dum la Unua Mondmilito : al Quisling tre malplaĉis tiu paca sinteno, kvankam la alta nombro da mortintoj ja sekve mildigis lian opinion[7]. Li dediĉis kvin jarojn al la studado de rusaj aferoj kaj en marto 1918, li estis sendita al Rusio kiel ataŝeo ĉe la norvega delegitaro en Petrogrado[5][8]. Kvankam li rapide disreviĝis pri la lokaj vivkondiĉoj, Quisling konkludis, ke "la Bolŝevikoj tenas la rusian socion en eksterordinare forta submeto". Li cetere miris pri la sukcesa, kompleta mobilizado de la Ruĝa Armeo fare de Lev Trockij[8]. Liaopinie, la eksa registaro de Aleksandr Kerenskij konsentis tro multajn rajtojn al la rusia popolo kaj tiel kaŭzis sian propran falegon. Kiam la norvega delegitaro estis revokita en decembro 1918, Quisling fariĝis la norvega militista eksperto pri rusaj aferoj[9].

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Quisling respondis, [ke] la rusia popolo bezonis saĝan estrecon kaj taŭgan trejnadon, [kaj ke] ili suferis de sia propra indiferenteco, de manko de klare, konvinke difinitaj celoj, de sia amatora sinteno, [kaj ke] ne eblas plenumi ion ajn sen volo, determino kaj koncentriĝo.
Aleksandra rememoras konversacion kun sia estonta edzo. (Yourieff 2007, pĝ. 93)

En septembro 1919, Quisling foriris el Norvegio kiel informagento de la norvega delegitaro en Helsinko. Tiu sufiĉe grava posteno kombinis diplomatajn kaj politikajn aspektojn[10]. Aŭtone de 1921, Quisling denove forlasis Norvegion, tiutempe pro peto de la esploristo kaj humanitaristo Fridtjof Nansen, kaj li alvenis en januaro 1922 al la ukraina ĉefurbo Ĥarkovo por kontribui al la humanitara helpo al la tiutempa malsatego[11]. Quisling rapide verkis raporton, kiu emfazis la gigantan misadministradon de tiu areo kaj la morton de proksimume dek mil personoj ĉiutage. Lia raporto favoris la sendon de plia humanitara helpo, sed ankaŭ demonstris lian administran kompetentecon kaj lian naturan obstinecon[12]. La 21-an de aŭgusto 1921, li edziĝis kun rusa virino nomita Aleksandra Andreevna ("Asja") Voronina[13], kiu estis juna kaj sensperta filino de kolportisto. En siaj memuaroj, Aleksandra skribis, ke Quisling deklaris al ŝi sian amon[14]. Laŭ la leteroj senditaj de Quisling hejmen kaj enketo fare de liaj kuzoj, tamen aperas ke la rilato inter la novaj geedzoj neniam havis romantikan aspekton. Quisling ŝajne nur deziris savi tiun junan virinon el malriĉeco, donante al ŝi norvegan pasporton kaj financan sekurecon[15].

Quisling kaj Asja forlasis Ukrainion en septembro 1922 sed revenis al Ĥarkovo ekde februaro 1923 por plidaŭrigi la lokan humanitaran helpon. La laboro de Quisling, laŭ Fridtjof Nansen, estis "nepre necesega"[15][16]. Quisling konstatis, ke la situacio estis jam multe pliboniĝinta, tiel ke li pro manko de novaj celoj trovis tiun novan vojaĝon pli enuiga ol la antaŭa. Li tamen renkontis Maria Vasiljevna Pasetsjnikova (ruse Мари́я Васи́льевна Па́сечникова), ukraininon pli junan je pli ol dek jaroj. Ŝia taglibro "indikas burĝonantan amrilaton" dum la somero de 1923, malgraŭ la freŝdata edziĝo de Quisling kun Asja en la antaŭa jaro[15]. Quisling ŝajne edziĝis kun Pasetsjnikova en Ĥarkovo la 10-an de septembro 1923, kvankam neniu oficiala dokumento estis malkovrita. La biografiisto de Quisling, Dahl, opinias ke la dua edziĝo plej verŝajne neniam estis oficiala[17]. La du amantoj tamen publike kondutis, kvazaŭ ili estis leĝe edziĝintaj, kaj ili ekzemple celebris la datrevenon de sia edziĝo. Iom post tiu neoficiala edziĝo ĉesis la humaneca misio en Ukrainio. La triopo forlasis Rusion kaj intencis pasigi ekde la somero de 1923 tutan jaron en Parizo. Maria deziris vojaĝi tra la tuta Eŭropo, dum Quisling deziris iom ripozi post stomakaj doloroj, kiuj suferigis lin dum la antaŭa vintro[17].

Parizo, Ukrainio kaj Norvegio[redakti | redakti fonton]

Por restadi en Parizo necesis portempa forpermeso de la norvega armeo. Quisling iom post iom komprenis, ke tio verŝajne estos forpermeso por ĉiam, ĉar pro novaj buĝetaj limigoj, li ne trovus disponeblan postenon, se li revenus al Norvegio[18][19]. Quisling dediĉis sian restadon en Parizo al la studado de verkoj pri politika teorio kaj al la ellaborado de sia propra filozofa projekto, kiun li nomis "universismo". La 2-an de oktobro 1923, li konvinkis la osloan ĉiutagan gazeton Tidens Tegn publikigi artikolon, en kiu li petis diplomatan agnoskon de Sovetunio[20]. La restado de Quisling en Parizo ne daŭris tiel longe kiel planite, kaj fine de 1923 li ekkunlaboris al nova projekto de Fridtjof Nansen en la balkana duoninsulo kaj venis al Sofio en novembro. Li pasis la sekvajn du monatojn vojaĝante kun sia edzino Maria. En januaro, ŝi revenis al Parizo por prizorgi Asja, kiu pli malpli havis la rolon de adoptita filino en tiu familio. Quisling reiris kun ili en februaro[21].

Somere de 1924, la triopo revenis al Norvegio. Asja sekve forlasis la geedzojn kaj transloĝiĝis al la domo de onklino en Nice (Francio)[22]. Ŝi neniam revenis al Norvegio. Kvankam Quisling promesis vivteni ŝin, liaj pagoj estis neregulaj, kaj li neglektis viziti ŝin en la sekvaj jaroj[23]. En Norvegio, Quisling nedaŭre partoprenis al la komunisma norvega movado (kio poste multe embarasis lin). Inter aliaj proponoj, li sensukcese postulis la kreadon de civitana milico por protekti la landon kontraŭ reakciaj atakoj[22]. Li cetere demandis al membroj de la movado, ĉu ili ŝatus koni la informojn, kiujn la Ĝenerala Stabo de la armeo tenas pri ili, ricevante neniun respondon. Konsiderante la postan politikan karieron de Quisling, tiu nedaŭra membriĝo al la politika ekstremisma maldekstro estas stranga. Dahl tamen sugestis, ke post konservativa junaĝo li tiam estis "sendunga kaj malinspirita (...) multe rankora kontraŭ la Ĝenerala Stabo (...) [kaj] en la procezo de politika radikaliĝo"[24]. Dahl aldonis, ke la tiutempa politika ideologio de Quisling estis "kunfandiĝo de socialismo kaj naciismo", kun klara simpatio por la soveta reĝimo en Rusio[25].

Rusio kaj la rubla skandalo[redakti | redakti fonton]

En junio 1925, Fridtjof Nansen denove trovis laboron por Quisling. La duopo komencis vojaĝon tra Armenio, kie ili esperis helpi al la repatriigo de denaskaj armenoj per variaj projektoj prezentitaj antaŭ la Ligo de Nacioj. Malgraŭ la penoj de Quisling, ĉiuj projektoj estis rifuzitaj de la internacia organizaĵo. En majo 1926, Quisling trovis novan postenon ĉe sia longedaŭra amiko kaj samlandano Frederik Prytz en Moskvo : li servis kiel utila ligo inter Prytz kaj la soveta reĝimo, kiu posedis duonon de la firmao de Prytz, Onega Wood[26]. Li konservis tiun oficon ĝis la disigo de la firmao fare de Prytz komence de 1927. Quisling tiam estis redungita kiel diplomato. La britaj diplomatiaj aferoj en Rusio estis tiam administritaj de Norvegio, kaj Quisling iĝis sekretario de tiu delegitaro. En la aŭtuno de 1928, Maria revenis kun li al Moskvo. Sekve okazis grava skandalo, kiam oni akuzis Quisling kaj Prytz pri la misuzado de iliaj diplomataj rajtoj kaj pri amasa kontrabando de milionoj da rubloj en la rusa nigra merkato. La soveta reĝimo akuzis la du diplomatojn pri "morala bankroto" kaj pri spionado por Britio, sed tiuj akuzoj ne estis konfirmitaj[27].

La radikaliĝo de la soveta reĝimo mildigis la simpation de Quisling rilate al la bolŝevismo. Sovetunio cetere tuj kontraŭis liajn armenajn projektojn, kaj malhelpis proponon de Nansen por helpi al la ukrainia malsatego de 1928. Quisling konsideris ĉiujn tiujn decidojn kiel personajn insultojn. En 1929 Britio deziris mem prizorgi siajn diplomatiajn aferojn en Sovetunio. Sekve Quisling forlasis tiun landon[28]. Li ricevis la rangon de komandanto en la Ordeno de Brita Imperio pro siaj lojalaj servoj al Britio[28]. Tiun honoran titolon nuligis Georgo la 6-a en 1940[29]. Quisling cetere estis jam ricevinta la Ordenon de la Rumana Krono kaj la jugoslavan Ordenon de Sankta Savao pro siaj antaŭaj humanitaraj klopodoj[28].

Frua politika kariero[redakti | redakti fonton]

Fina reveno al Norvegio[redakti | redakti fonton]

Post kiam li pasis naŭ el la dekdu antaŭaj jaroj eksterlande, sensperta pri la norvega interna politika vivo, Quisling fine revenis al Norvegio en decembro 1929. Li alportis kun si reforman planon , kiun li nomis Norsk Aktion ("Norvega Ago")[30]. Quisling planis la kreadon de organizaĵo, kiu konsistus el nacia, regionaj kaj lokaj sekcioj. Li intencis praktiki vastan rekrutadon, sammaniere kiel la Komunista Partio de Sovetunio. Samkiel la franca ekstremdekstra partio Action Française, Quisling cetere apogis ĝisradikajn konstituciajn ŝanĝojn. Liaopinie, la Parlamento de Norvegio (Storting) fariĝu duĉambra, tiel ke la dua ĉambro konsistu el balotitaj, sovetstilaj reprezentantoj de la laboranta klaso[31]. La projekto de Quisling plivole akcentis la strukturon de la organizaĵo ol la konkreta administrado de la ŝtato. Al ĉiuj membroj de Norsk Aktion estis ekzemple atribuitaj precizaj rangoj en kvazaŭmilitista hierarkio[32]

Quisling sekve vendis grandan nombron da antikvaĵoj kaj artaĵoj, kiujn li antaŭe akiris malmultekoste en postrevolucia Rusio[33]. Lia persona kolekto entenis proksimume 200 pentraĵojn, inkluzive de verkoj atribuitaj al Rembranto, Francisco Goya, Paul Cézanne kaj multaj aliaj majstroj. La kolekto, kiu inkludis "aŭtentajn trezorojn", estis antaŭe asekuriginta por prezo de preskaŭ 300 000 norvegaj kronoj[33]. Printempe de 1930, li denove reiris kun Prytz, kiu estis reveninta al Norvegio. Ili organizis kaj partoprenis oftajn kunvenigojn de politikaj samideanoj, kiuj inkludis mezaĝajn oficirojn kaj diversajn aferistojn. Tiuj kunvenigoj estis sekve priskribitaj kiel "la tipa difino de faŝisma iniciativa grupo". Prytz ŝajne estis firme determinita enkonduki Quisling sur la norvegan politikan scenon[34]

Post la morto de Nansen la 13-a de majo 1930, Quisling konvinkis sian amikon kaj editoron de la gazeto Tidens Tegn publikigi sian analizon de la vivo de Nansen sur la kovrilpaĝon. La artikolo estis titolita Politiske tanker ved Fridtjof Nansens død ("Politikaj Pensoj pri la Morto de Fridtjof Nansen") kaj publikiĝis la 24-an de majo[35]. Ĝi emfazis dek ĉefajn tezojn, kiuj prezentis Norvegion en la supozita vidpunkto de Nansen : inter ili estis "forta kaj justa registaro" kaj "pli grava emfazo de raso kaj heredeco"[34]. Tiu ĉi lasta temo sekve reaperis en lia nova libro Rusio kaj Ni Mem, kiu estis eldonita en Tidens Tegn en sinsekvaj felietonoj aŭtone de 1930[36]. Tiu senĝene rasisma libro postulis militon kontraŭ bolŝevismo kaj rapide elstarigis Quisling en la tiama politika vivo[34]. Malgraŭ sia antaŭa, malklara politika kurso, Quisling akiris seĝon en la osloa sekcio de la Patrolanda Ligo (Fedrelandslaget), antaŭe fondita de Nansen. Dume, li kaj Prytz fondis novan politikan movadon, Nordisk folkereisning i Norge ("Leviĝo de la Norda Popolo en Norvegio"). Ĝi entenis centran komitaton kun 31 membroj. Quisling imponis sin kiel la partia fører, t.e. unuhoma ekzekutiva komitato, kvankam li ŝajne ne havis precipan ŝaton pri tiu vorto[37]. La unua kunveniĝo de la ligo okazis la 17-an de marto 1931 kaj konfirmis, ke la movado celis "forigi la importitan kaj malvirtan komunisman ribeladon"[38].

Ministro pri defendo[redakti | redakti fonton]

Quisling forlasis la partion Nordisk folkereisning i Norge en majo 1931 por oficii kiel ministro pri defendo en la agrara registaro de Peder Kolstad, kvankam li estis nek agrarano nek amiko de Kolstad[39]. Li estis proponita al Kolstad por tiu posteno fare de Thorvald Aadahl, redaktoro de la agrara gazeto Nationen, kiu tiam estis influita de Prytz[40]. Tiu nomumo surprizis multajn membrojn de la Parlamento de Norvegio[41]. La unua ago de Quisling en lia nova posteno estis la traktado de la konsekvencoj de la batalo de Menstad, "tre akra" laborkonflikto, per la sendo de militistoj[40][42][43]. Quisling lerte evitis la kritikojn de la maldekstra branĉo de sia partio koncerne sian traktadon de tiu krizo, sed ankaŭ koncerne sian antaŭan planon krei milicon. Li sekve dediĉis sian atenton al la supozita minaco reprezentita de komunistoj[44]. Li establis liston de la membroj de la revolucia opozicia sindikato, kiu kaŭzis la tumultojn en Menstad. Pluraj el ili estis akuzitaj pri konspirado kaj violento kontraŭ polico[40]. El la ministreco de Quisling ankaŭ rezultis la kreado de konstanta milico nomita Leidang, kies celo estis kontraŭrevolucia (male de la milico antaŭe planita de li). Malgraŭ la disponeblo de pluraj junaj rezervoficiroj post la antaŭaj buĝetaj limigoj, nur sep trupunuoj estis establitaj en 1934. Pro financaj problemoj, la tuta milico entenis malpli ol mil homoj kaj rapide malaktiviĝis[45]. Iam en la periodo de 1930 ĝis 1933, la unua edzino de Quisling, Asja, ricevis noticon pri la nuligo de sia edziĝo[46]

Meze de 1932, la partio Nordisk folkereisning i Norge devis atesti, ke Quisling ne plu estis plena membro de la partio, kvankam li restis en la partia kabineto. La partio plie deklaris, ke ĝia programo neniel rilatis al faŝismo, inkluzive de la germana nacisocialisma modelo[45]. Tio ne mildigis la konstantajn kritikojn kontraŭ Quisling, kiu ofte aperis sur gazetaj kovrilpaĝoj. Li tamen progrese akiris reputacion de diligenta kaj obeema administranto[45]. La 2-an de februaro 1932, Quisling estis agresita en sia ofico de atakanto kun tranĉilo, kiu cetere lanĉis pipron al lia vizaĝo. Kelkaj gazetoj ne emfazis la incidenton mem sed plivole sugestis, ke la atakanto estis la ĵaluza edzo de unu el la purigistinoj de Quisling. Aliaj, pli proksimaj al la Laborista Partio, opiniis ke la tuta afero estis aktorita[47][48]. En novembro 1932, la laborista politikisto Johan Nygaardsvold prezentis tiun teorion antaŭ la Parlamento[49], tiel ke pluraj amikoj de Quisling konsideris akuzi lin pri kalumnio[50]. Neniu akuzo estis fine formaligita, kaj la identeco de la atakanto neniam estis konita. Quisling poste raportis, ke tiu atako fakte estis provo ŝteli gravajn militistajn dokumentojn freŝdate ceditajn de la sveda leŭtenanto-kolonelo Wilhelm Kleen[47]. La tiel nomita "pipro-afero" utile polarizis opiniojn pri Quisling. Pro lia influo cetere kreskis la timo de la registaro koncerne sovetajn agentojn en Norvegio, kiuj aktive subtenus industrian tumulton[51].

Post la morto de Kolstad en marto 1932, Quisling pro politikaj kialoj konservis sian postenon en la dua agrara registaro, estrita de Jens Hundseid, kvankam la du homoj estis firmaj opoziciantoj[52]. Samkiel la antaŭa registaro, Quisling estis implikita en plejmultaj incidentoj de la registaro de Hundseid[53]. La 8-an de aprilo 1932, Quisling havis oportunon defendi sin antaŭ la Parlamento pri la pipro-afero, sed li anstataŭe uzis sian paroltempon por ataki la laboristan kaj komunisman partiojn : li interalie asertis, ke pluraj membroj estis krimuloj kaj "malamikoj de nia patrolando kaj de nia popolo"[51]. Post tiu incidento, subite kreskegis la politika subteno al Quisling el la ekstremdekstraj elementoj de la norvega socio. 153 eminentaj subskribuloj petis, ke la akuzoj de Quisling estu enketataj. En la sekvaj monatoj, pluraj dekmiloj da norvegoj same aniĝis al tiu ideologio, kaj Quisling dediĉis la tutan someron al multaj paroladoj en homplenaj politikaj kunvenigoj[51]. En la Parlamento, la parolado de Quisling estis tamen rigardita kiel politika memmortigo : li evidente disponis malmultajn pruvojn, kaj oni cetere demandis, kial tiuj informoj ne estis publikigitaj pli frue se vere la revolucia minaco estis tiel forta[51].

Populara partiestro[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1932 kaj 1933, progrese malfortiĝis la influo de Prytz sur la partion Nordisk folkereisning i Norge, tiel ke la juristo Johan Bernhard Hjort fariĝis ĝia nova estro. Hjort volonte kunlaboris kun Quisling pro lia freŝdata populareco : ili kune ellaboris novan, dekstran politikan programon, kiu interalie proponis la malpermeson de revoluciaj partioj, inkluzive de tiuj financitaj de eksterlandaj organizaĵoj kiel la Tria Internacio. Inter aliaj proponoj estis helpo al la agrikultura ŝuldo, interrompo de voĉdonrajto por ĉiuj beneficuloj de socia sekureco kaj analizo de la publikaj financoj[54]. En 1932, Quisling sukcese influis la ĉefministron por maldungi el la armeo Kapitanon Olaf Kullmann, kiu publike esprimis pacismajn opiniojn. Li sekve verkis memorandon, kiu entenis liajn proponojn rilate al ekonomiaj kaj sociaj reformoj, kaj li disdonis ĝin al la tuta registarkabineto. Quisling sekve petis la demision de la ĉefministro[55]. Kiam ekfalis la registaro, la persona populareco de Quisling atingis novan rekordon : oni aludis al li kiel la "homo de la jaro", kaj oni atendis verŝajnajn, baldaŭajn balotsukcesojn[55].

Malgraŭ liaj novaj programo kaj populareco, kelkaj subtenantoj de Quisling ankoraŭ konsideris kabinetan puĉon. Quisling mem poste malkaŝis, ke li eĉ ekzamenis la eblecon de perforta faligo de la registaro. Fine de februaro, la registaro tamen estis eksigita de la Liberala Partio. Per la klopodoj de Hjort kaj Prytz, Nordisk folkereisning i Norge rapide fariĝis nova politika partio nomita Nasjonal Samling (NS, laŭvorte "Nacia Unueco"), kiu pretis kontesti la venontan baloton de oktobro. Quisling akceptis tion senentuziasme, ĉar li estus preferinta la kreadon de vera "nacia movado", ne nur de banala politika partio inter aliaj. Nasjonal Samling baldaŭ anoncis, ke ĝi volonte subtenus kandidatojn de aliaj partioj, se ili akceptus ĝian ĉefan celon rilate al la "establo de forta kaj stabila nacia registaro sendependa de ordinara partipolitiko". La partio ne ricevis tujan sukceson sur la jam plenplena norvega politika sceno, sed ja ricevis kreskantan subtenon. Ĝi precipe allogis al bonhavaj osloanoj, al kiuj plaĉis la nazistila centra aŭtoritato de potenca Führer kaj ĝia tre bone strukturita propagando. Tiuj eminentaj kaj riĉaj subtenantoj tamen ekdonis al la partio reputacion de aferista grupo[56].

Plia subteno ankaŭ konkretiĝis, kiam la Norvega Asocio pri la Helpo al Farmistoj (Bygdefolkets Krisehjelp) petis financan helpon al Nasjonal Samling, kiu tiel gajnis politikan influon kaj plifortigis sian reton da lojalaj, bone trejnitaj partioficiroj. La partio de Quisling tamen neniam finplenumis grandan kontraŭsocialisman aliancon, parte pro tio, ke ekzistis senindulga konkurenco kun la Konservativa Partio rilate al la kolektado de dekstraj voĉoj[57]. Quisling cetere neniam montriĝis talenta oratoro, kvankam lia skandala reputacio ja sufiĉis, por ke ĉiuj voĉdonantoj sciu pri la ekzisto de Nasjonal Samling. La partio konsekvence spertis nur moderan sukceson en la parlamenta baloto de oktobro 1933 : ĝi entute ricevis 27 850 voĉojn, t.e. proksimume 2% de la voĉdonantaro kaj 3,5% de la voĉdonantaro de tiuj balotdistriktoj, kie ĝi efektive prezentis kandidatojn[58]. Ĝi tiel fariĝis la kvina plej grava partio de Norvegio : Nasjonal Samling superfortis la komunistojn sed ne la Konservativan, Laboristan, Liberalan kaj Agraran partiojn. Ĝi cetere malsukcesis ricevi seĝon en la Parlamento[58].

Fører de malfortiĝanta partio[redakti | redakti fonton]

Post la malfervoriga rezulto de la baloto, despli radikaliĝis la sinteno de Quisling rilate al politikaj traktadoj kaj kompromisoj[59]. Fiaskis en marto 1934 lasta provo al la kreado de dekstra koalicio. Ekde la fino de la jaro 1933, Nasjonal Samling ekinventis sian propran formon de nacisocialismo. Al la partio tamen mankis reprezentanto en la Parlamento por enkonduki la konstitucian reformon, kiun ĝi bezonis por plenumi sian ambician projekton. Kiam Quisling provis mem prezenti la reformon, ĝi estis senpene rifuzita[59] kaj lia partio ekspertis malfortiĝon. Somere de 1935, pluraj gazetoj citis deklaron de Quisling, laŭ kiu "falos kapoj" ekde kiam li akiros ŝtatan potencon. Tiu minaco nerepareble difektis la reputacion de lia partio, kaj en la sekvaj monatoj demisiis pluraj el ĝiaj altrangaj membroj, inkluzive de Kai Fjell kaj de la frato de Quisling, Jørgen[60].

Quisling krome ekfamiliariĝis kun la internacia faŝisma movado : li ekzemple ĉeestis la faŝisman konferencon de Montreux en Svislando en decembro 1934. Tio tamen estis la plej malbona periodo por politika alianco inter Nasjonal Samling kaj itala faŝismo, precipe post la unuaj kontraŭlegaj italaj avancoj en Abisenion[61]. Dum sia returniro el Montreux, Quisling renkontis la nazian ideologon kaj eksterlandpolitikan teoriston Alfred Rosenberg. Kvankam li mem preferis konsideri sian programon kiel sintezo de itala faŝismo kaj germana naziismo, Quisling jam en la tempo de la baloto de 1936 estis parte fariĝinta la "norvega Hitler", kiun delonge denoncis liaj kontraŭuloj[62]. Tio parte originis pro lia kreskanta antisemitismo kaj pro tio, ke li volonte asociis judaismon kun marksismo, liberalismo kaj io ajn, kiun li opiniis kontestebla. Nasjonal Samling cetere pli kaj pli similis al la germana nazia partio en siaj ideologio kaj aspekto. La partio retrovis neatenditan popularecon, kiam la norvega registaro akceptis aresti Lev Trockij pro peto de Sovetunio. Ĝia kampanjo por la venonta baloto de 1936 tamen neniam ricevis la atenditan sukceson. Nasjonal Samling kolektis nur 26 577 voĉojn, malpli ol la baloto de 1933, kvankam Quisling sincere kredis, ke li ricevus la subtenon de almenaŭ 100 000 voĉdonantoj kaj akirus absolutan minimumon de dek seĝoj en la Parlamento[63][64]. Pro tiu fiasko disiĝis la partio en du partojn : Hjort estris la disidentan grupon. Malpli ol 50 membroj tuj forlasis la partion, sed multaj aliaj sekvis ilin dum la jaro 1937[65].

La malgrandiĝanta nombro da partiaj membroj generis multajn problemojn por Quisling, precipe financajn. Jam dum la antaŭaj jaroj li spertis monproblemojn kaj devis uzi sian propran heredaĵon. Dume, pli kaj pli multaj el liaj pentraĵoj estis identigitaj kiel kopioj, kiam li provis vendi ilin. Inverse, Vidkun kaj ties frato Arne vendis unu pentraĵon de Frans Hals nur por 4 000 dolaroj, ĉar ĝi iliaopinie estis kopio, kaj ili poste konstatis, ke la artaĵo estis retaksita kiel 100 000-dolara originala verko. En la malfacila kunteksto de la Granda Depresio, eĉ originalaj verkoj ne vendiĝis por la prezoj esperitaj de Quisling[66]. Li plidisreviĝis pri la evoluo de Norvegio, kiam estis ekdebatita la konstitucia reformo de 1938, kiu celis plilongigi la parlamentan mandaton de tri al kvar jaroj kun tuja efiko, kion Quisling akre kontraŭis[67].

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Antaŭmilita periodo[redakti | redakti fonton]

En 1939, Quisling dediĉis sian atenton al la norvega preparado de atendita milito en Eŭropo. Li opiniis, ke lia lando bezonus drastan pliigon de siaj armeaj elspezoj por protekti sian neŭtralecon. Dume, Quisling pli kaj pli videble montris sian subtenon al Adolf Hitler kaze de venonta konflikto. Kvankam li publike kondemnis la Kristalan Nokton de novembro 1938, li sendis al la germana estro formalan saluton okaze de lia 50-a jariĝo, en kiu li dankis lin pro la "savo de Eŭropo el bolŝevismo kaj juda rego"[67]. En 1939 deklaris Quisling ke, ĉu neŭtraleco ne plu eblus pro brita-rusa alianco, Norvegio devus "alianciĝi kun Germanio"[68]. Li estis invitita al Germanio somere de 1939 kaj entreprenis turneon tra pluraj germanaj kaj danaj urboj. Li estis precipe bonvenigita en Germanio : oni promesis al li specialan fonduson por pli bona funkciado de Nasjonal Samling kaj por la loka disvolvigo de nazifavoraj opinioj. Kiam oficiale komenciĝis la milito la 18-an de septembro 1939, Quisling rapide trankviliĝis pro la forto kaj efikeco demonstritaj de la germana armeo. Li firme konfidis, ke lia partio malgraŭ sia malgrandeco rapide fariĝus la centro de norvega politiko[68].

Dum la sekvaj naŭ monatoj, la partio estrita de Quisling tamen plu restis periferia kaj duaranga en Norvegio[68]. Ĝi malgraŭe estis aktiva movado, kaj en oktobro 1939 Quisling kunlaboris kun Prytz pri finfine malsukcesa plano rilate al paca traktato inter Britio, Francio kaj Germanio, kaj al ilia eventuala partopreno en novan ekonomian union. Quisling ankaŭ opiniis, ke Germanio devus tuj ataki sian tiaman aliancanon Sovetunion. Li vojaĝis al Germanio la 9-an de decembro por prezenti tiun pluraspektan planon[69]. Li impresis plurajn germanajn oficialulojn kaj tiel akiris aŭdiencon kun Hitler mem, planitan la 14-an de decembro. Antaŭ la aŭdienco, li ricevis el pluraj oficialuloj konsilon, laŭ kiu la plej utila peto farebla de li certe estus la helpo de Hitler al germanfavora puĉo en Norvegio[70], tiel ke la norvegaj havenoj estu alireblaj al germanaj militŝipoj. Oficiale estus la neŭtraleco de Norvegio konservata kiel eble plej longe, ĝis kiam la lando falos sub la kontrolon de Germanio anstataŭ tiu de Britio. Estas ne klara, ĉu Quisling mem bone komprenis la taktikajn konsekvencojn de tia projekto. Li anstataŭe fidis la opinion de sia estonta ministro pri internaj aferoj Albert Hagelin, kiu tre bone scipovis la germanan kaj gvidis Quisling dum la antaŭaŭdiencaj konversacioj, kvankam Hagelin mem emis fari ekscesajn deklarojn[71]. Quisling kaj liaj germanaj interparolantoj verŝajne ne akordiĝis pri la bezono kaj kondiĉoj de eventuala germana invado[72].

Quisling renkontis Hitler la 14-an de decembro 1939. La germana estro promesis respondi al brita invado de Norvegio (plano R 4), eble eĉ prevente, per propra invado. Li opiniis, ke la planoj de Quisling rilate al norvega puĉo kaj angla-germana paco estis tro optimismaj. Quisling tamen ricevis garantion pri la alveno de plia mono por subteni Nasjonal Samling[73]. Nova renkonto inter ambaŭ okazis post kvar tagoj. Post la dua interparolado verkis Quisling memorandon, en kiu li klarigis, ke li ne konsideris sin kiel naci-socialismulon[72]. Quisling estis intence flankenlasita dum la germana preparado de la estonta norvega operacio. Li tiam suferis pro serioza malsano, verŝajne nefrito de ambaŭ renoj, kaj tamen rifuzis enhospitaligon. Kvankam li denove kapablis labori ekde la 13-a de marto 1940, li restis malsana dum pluraj pliaj semajnoj[74]. Dume okazis brita-germana incidento en la norvega haveneto Altmark. La germana milita stabo nun donis eĉ pli grandan atenton al la planado de invado de la lando. Hitler ankoraŭ hezitis pri la demando, ĉu antaŭ invado oficiala norvega invito estos bezonata. Je la 31-a de marto oni kontaktis Quisling telefone, post kio li malvolonte vojaĝis al Kopenhago por renkonti naziajn sekretajn agentojn, kiuj pridemandis lin pri la defendoj kaj defendaj protokoloj de Norvegio. Li revenis al Norvegio la 6-an de aprilo. Post du tagoj startis la brita operaco Wilfried, tiel implikigante Norvegion en la mondmiliton por la unua fojo. Pro la ĉeesto de aliancaj fortoj en Norvegio, Quisling antaŭvidis precipe rapidan germanan respondon[75].

Germana invado kaj puĉo[redakti | redakti fonton]

En la frumatenaj horoj de la 9-a de aprilo 1940, Germanio invadis Norvegion peraere kaj permare, kun la intenco kapti reĝon Haakonon la 7-an kaj la registaron de ĉefministro Johan Nygaardsvold kiel eble plej rapide. La konservativa prezidanto de la Parlamento de Norvegio Carl Joachim Hambro, konscia pri la risko de germana invado, estis tamen aranĝinta ilian forsavon al Hamar en la orientan parton de la lando[76]. La germana batalkrozoŝipo Blücher, kiu transportis plejmultajn homojn dediĉotajn al la administrado de la okupota lando, estis dronita de kanonpafo kaj torpedoj de la fortikaĵo Oscarsborg en la Oslo-fjordo[77]. La germanoj esperis rapidan kapitulacion de la registaro sed ankaŭ ties rapidan anstataŭigon : malsukcesis do ambaŭ planoj, kvankam la invado ja progresis. Post longaj diskutadoj, Quisling kaj liaj germanaj interparolantoj decidis, ke necesegis tuja puĉo, kvankam tio estis la preferata plano nek de la germana ambasadoro Curt Bräuer nek de la germana ministerio pri eksteraj aferoj[78].

En la posttagmezo, la germana kuriero Hans Wilhelm Scheidt anoncis al Quisling, ke li ricevos la personan subtenon de Hitler se li starigos novan registaron. Quisling ellaboris liston de ministroj kaj akuzis la legitiman registaron pri "fuĝo", kvankam ĝi tiam situis en Elverum, nur 50 kilometrojn for de Oslo[79]. La germana armeo dume sukcese ekokupis Oslon, kaj je 17:30 la norvega radio ĉesis dissendon pro peto de la invadantoj[80]. Danke al la subteno de la germanaj fortoj, je proksimume 19:30, Quisling komencis radio-anoncon, anoncante la kreadon de nova registaro kaj postulante la ĉesigon de iu ajn rezistado kontraŭ la nazia invado[80][81]. Al li tamen ankoraŭ mankis legitimeco, tiel ke du ordonoj (unu al lia amiko Kolonelo Hans S. Hiorth, komandanto de la regimento de Elverum, kaj la alia al la osloa policestro) estis ignoritaj. Je 22:00, Quisling plenumis novan radio-anoncon por ripeti sian antaŭan mesaĝon, kaj li eldiris la liston de la novaj ministroj. Hitler anoncis sian subtenon kiel promesite, kaj li agnoskis la novan norvegan registaron de Quisling en la sekvaj 24 horoj[80]. Norvega artilerio estis tamen daŭre pafanta kontraŭ la germanaj invadantaj fortoj, kaj je 03:00 la 10-an de aprilo Quisling konsentis ĉesigi la rezistadon de fortikaĵo en Bolærne[82][83]. Pro tiuj decidoj estis jam tiutempe asertita de politikaj kontraŭuloj, ke la enoficiigo de Quisling en marioneta registaro simple estis parto de germana plano jam delonge planita[84].

Quisling tiam atingis la klimakson de sia politika potenco. La 10-an de aprilo, Bräuer alvenis al Elverum, kie daŭre oficiis la legitima ministraro de Nygaardsvold. Konforme al la ordono de Hitler, li petis ke la reĝo Haakono nomumu Quisling kiel la novan registarestron, tiel aranĝante pacan transiron de la ŝtatpotenco. Haakono tamen rifuzis[85] kaj sciigis, ke li plivole abdikus ol li akceptus Quisling-an registaron[86]. La legitima registaro unuanime voĉdonis por subteni la reĝan vidpunkton[86] kaj urĝis la norvegan loĝantaron daŭre rezistadi[85]. Sen populara subteno, Quisling ne plu utilis al Hitlero. Germanio nuligis sian subtenon al tiu rivala registaro, kaj preferis defundamente konstrui sian propran registarkomisionon. Quisling estis tiel formovita el ŝtatpotenco fare de Bräuer kaj de koalicio de siaj antaŭaj aliancanoj, inkluzive de Hjort, kiu nun konsideris lin kiel ĝenon. Eĉ liaj politikaj samideanoj, inkluzive de Prytz, forlasis lin[85]. Hitler kompense skribis al Quisling por danki lin pro liaj lojalaj penoj (ĉefe por ke li ne tute malhonoriĝu kaj restu ebla posta ŝtatestro) kaj por proponi al li ian postenon en la nova registaro. La kondiĉoj de la transiro de potenco al germana komisiono estis formale transskribitaj la 15-an de aprilo, kaj Hitler daŭre fidis, ke la nova Administra Konsilio fine ricevus la subtenon de la reĝo[87]. La enlanda kaj internacia reputacioj de Quisling ambaŭ kolapsis, kaj li aperis samtempe kiel perfidulo kaj fiaskulo[88].

Registarestro[redakti | redakti fonton]

La reĝo deklaris la germanan registarkomisionon kontraŭleĝa, tiel klarigante, ke li tute ne estis kompromisema. Hitler malpacienciĝis kaj do nomumis Josef Terboven kiel la novan Reichskommissar de Norvegio la 24-an de aprilo, kiu hierarkie devis rekte dependi de la germana ŝtatestro. Malgraŭ la antaŭaj promesoj de Hitler, Terboven rapide agis, por ke havu rolon en la okupacia registaro nek la partio Nasjonal Samling nek ties estro Quisling, kiun li ne ŝatis[89][90]. Terboven tamen fine akceptis en junio minimuman reprezentadon de Nasjonal Samling en la registaro, sed restis nekonvinkita pri la valoro de Quisling. Li konsekvence, la 25-an de junio, devigis Quisling-on demisii kiel partiestro kaj plenumi portempan vojaĝon al Germanio[89]. Tie restadis Quisling ĝis la 20-a de aŭgusto, ĉe Rosenberg kaj Admiralo Raeder, kiujn li jam renkontis okaze de siaj antaŭaj vizitoj en Berlino. Li revenis al Norvegio triumfanta post nova renkonto kun Hitler la 16-an de aŭgusto, okaze de kiu li reakiris la subtenon de la germana diktatoro. Oni do petis al la Reichskommissar enoficiigi Quisling kiel la oficialan estron de la norvega registaro, permesi al li rekonstrui Nasjonal Samling kaj aldoni plurajn partianojn al lia nova kabineto[91]. Terboven obeis kaj faris radio-anoncon al la norvega loĝantaro, asertante ke Nasjonal Samling estos la nura tolerata politika partio en la lando[92].

Konsekvence, fine de 1940 estis la norvega monarkio efektive malpermesita, kvankam restis aktivaj la Parlamento de Norvegio kaj politika strukturo simila al ekzekutiva kabineto. Nasjonal Samling, la nura germanfavora partio, estis atenteme prizorgita, kvankam la veran potencon daŭre konservis la Reichskommissariat de Terboven. Quisling havis la rolon de oficianta ĉefministro, kaj dek el la dektri "kabinetaj" ministroj devenis de lia politika partio[93]. Li ellaboris politikan programon cele al elimino de la "detruigaj principoj de la Franca Revolucio", inkluzive de pluralismo kaj parlamenta reĝimo. Tiu nova doktrino influis eĉ lokan politikon : urbestroj, kiuj akceptis aniĝi al Nasjonal Samling estis rekompensitaj per multe pli grava potenco. La ŝtato financis kulturajn, ege cenzuritajn programojn, kvankam gazetoj teorie konservis sian liberecon. Kontraŭkoncipilaj metodoj estis rigore limigitaj por garantii la postvivon de la skandinavia geno-identeco[94]. La partio de Quisling spertis moderan pliigon de la nombro da membroj ĝis maksimumo je iom pli ol 30 000. Malgraŭ lia optimismo, la partio neniam preterpasis la mejloŝtonon de la 40 000-a membro[95].

Heinrich Himmler vizitis Norvegion en 1941. Sidas (de maldekstre dekstren) Quisling, Himmler, Terboven kaj generalo Nikolaus von Falkenhorst, estro de la germanaj fortoj en Norvegio.

La 5-an de decembro 1940, Quisling flugveturis al Berlino por oficiala traktado pri la estonteco de Norvegio. Li dum tiu renkonto konsentis mobilizi volontulojn por kunbatali ĉe la germana Schutzstaffel (SS). En januaro, la SS-estro Heinrich Himmler alvenis al Norvegio por superkontroli la preparadon de la mobilizo. Quisling klare opiniis, ke se Norvegio bone subtenis Nazian Germanion sur la batalkampoj, tiam estus neniu kialo por germana aneksado de Norvegio. Li tiucele rifuzis la instalon en Norvegio de germana SS-brigado rekte dependa de Hitler[96]. Li cetere malmoligis sian sintenon rilate al Britio, kiu tiam gastigis la ekzilitan reĝon, kaj kiun li ne plu konsideris kiel amikon de Skandinavio. Quisling fine harmoniigis la norvegan politikon pri judoj kun tiu de Germanio : li faris paroladon en Frankfurto la 26-an de marto 1941, en kiu li advokatis devigan ekzilon sed atentigis ke li ne estis subtenanto de fina solvo[96]. En majo, Quisling estis persone tuŝita de la morto de sia patrino Anna, al kiu li ĉiam restis proksima. Samtempe graviĝis la politika krizo pri la sendependeco de Norvegio, kiam Quisling minacis al Terboven demisii pri la financa ministreco pro manko de potenco. La Reichskommissar fine cedis pri tio, kondiĉe ke Quisling mem cedu pri la SS-afero : brigado estis do kreita, tamen oficiale kiel branĉo de Nasjonal Samling[96].

La registaro dume radikaliĝis per la aresto de pluraj oficialuloj de la komunisma partio kaj per la timigo de sindikatistoj. La 10-an de septembro 1941, Viggo Hansteen kaj Rolf Wickstrøm estis ekzekutivaj kaj multaj aliaj estis enkarcerigitaj post lakto-striko en Oslo. La ekzekuto de Hansteen markis laŭ historiistoj fundamentan transiran okazaĵon en la okupacio de Norvegio, de unua, iom dolĉa kaj naiva periodo al pli brutala fazo[97]. La saman jaron estis la ŝtatpolico, abolicita en 1937, restarigita por asisti Gestapo-n en Norvegio. Radioaparatoj estis konfiskitaj tra la tuta lando. Kvankam ĉiuj tiuj decidoj devenis de Terboven, Quisling konsentis kun ili kaj plukondamnis la ekzilitan registaron kiel "perfidulojn". Pro tiu radikaliĝo progrese aperis neformala, tiel nomata "glacia fronto" : la subtenantoj de Nasjonal Samling estis iom post iom reĵetitaj de la norvega socio[97]. Quisling restis konvinkita, ke la kontraŭgermana opinio malaperus, ekde kiam Berlino cedos la tutan ŝtatpotencon al Nasjonal Samling. Li tamen akiris nur malmultajn favorojn el la okupanto en 1941, interalie la sendependecon de la partia sekretaroficejo kaj la oficialan agnoskon de la estroj de ministerioj kiel registaraj ministroj[98].

Terboven fine anoncis en januaro 1942, ke la germana administrado de la lando baldaŭ ĉesus. Iom poste li diris al Quisling, ke Hitler aprobis la transiron de ŝtatpotenco, planitan la 30-an de januaro. Quisling dubis, ĉu tio vere estis okazota, ĉar Germanio kaj Norvegio estis tiam meze de kompleksaj pactraktadoj, kiuj ne plenumiĝus sen antaŭa pacigo de la orienta fronto. Terboven cetere plurfoje insistis, ke la Reichskommissariat konservu ŝtatpotencon antaŭ la efektivigo de tia paco[98]. Quisling malgraŭe restis konfida pri la forteco kaj nevundebleco de lia posteno pro la subteno de Berlino, kvankam li estis malpopulara en Norvegio mem, pri kio li tre bone konsciis[99]. Post mallonga prokrasto, anonco estis farita la 1-an de februaro 1942 pri la elekto de Quisling fare de la kabineto kiel Ministro-Prezidanto de la nacia registaro[100][101]. La nomumo estis celebrita de bankedo, kunvenoj kaj aliaj festoj organizitaj de Nasjonal Samling. En sia unua parolado, Quisling volonte markis la proksimajn rilatojn de sia registaro kun Germanio. La nura konstitucia revizio rilatis al rea malpermesado de la eniro de judoj en Norvegion, jam abolicita en 1851[101].

Ministro-Prezidanto[redakti | redakti fonton]

La ofico de Quisling ene de la Reĝa Palaco, kien li instaliĝis en februaro 1942.

Lia nova posteno donis al Quisling senson de sekureco, kiun neniam antaŭe li spertis, kvankam la Reichskommissariat ja restis ekster lia kontrolpovo. Post unu monato, en februaro 1942, Quisling plenumis sian unuan oficialan ŝtatviziton al Berlino. Kvankam tiu vojaĝo montriĝis utila kaj ebligis diskutojn pri variaj temoj rilate al la sendependeco de Norvegio, Joseph Goebbels restis precipe nekonvinkita pri la kompetenteco kaj valoro de Quisling. Li interalie deklaris, ke li "malverŝajne iam fariĝos grava ŝtatestro"[102]. Reveninte al Norvegio, Quisling videble montris malpli grandan zorgon pri la membraro de Nasjonal Samling. Li eĉ anoncis, ke li deziris purigi la liston de membroj el ĉiuj drinkuloj. La 12-an de marto, Norvegio oficiale fariĝis unupartia reĝimo. Kritikado kaj rezistado kontraŭ la partio progrese fariĝis krimoj, kvankam Quisling siadire bedaŭris agi tiel. Ŝajnas, ke li sincere esperis naturan, libervolan akcepton de sia registaro fare de ĉiuj norvegoj[102].

Ne daŭris lia optimismo. En la somero de 1942, Quisling perdis la malgrandan popularecon, kiun li ankoraŭ ĝuis, kiam li provis altrude enregimentigi knabojn en la partian junularan organizaĵon Nasjonal Samlings Ungdomsfylking, kreitan laŭ la modelo de la Hitlera Junularo. Tio kaŭzis amasajn demisiojn de instruistoj kaj ekleziuloj, sed ankaŭ grandskalan civilan tumulton. Lia provo al la eksigo de episkopo Eivind Berggrav generis similan polemikon, kaj embarasis eĉ liajn germanajn amikojn. La politika sinteno de Quisling pli kaj pli malmoliĝis : li interalie asertis, ke la nova reĝimo estu altrudata al norvegoj, "ĉu tio plaĉas al ili aŭ ne". La 1-an de majo, la Germana Stabo sciigis, ke "komenciĝis organizata rezistado kontraŭ Quisling", tiel ke haltiĝis la pactraktado inter Germanio kaj Norvegio[103]. La 11-an de aŭgusto, Hitler oficialigis la interrompon de la pactraktado ĝis la fino de la milito. Oni senindulge admonis Quisling, ke Norvegio ne akirus la sendependecon, kiun ĝi forte deziris. Al tio aldoniĝis la kvazaŭa insulto, ke li por la unua fojo ne plu rajtus skribi leterojn rekte al Hitler[104].

Quisling, dumtempe, ellaboris projekton pri la reformo de la Parlamento de Norvegio. La tiaman Storting li volis anstataŭigi per pli korporacia alternativo nomata Riksting, kiu konsistus el la Næringsting (Ekonomia Ĉambro) kaj la Kulturting (Kultura Ĉambro). Pro la baldaŭa 8-a (kaj lasta) nacia konvencio de Nasjonal Samling la 25-an de septembro, kaj pro lia kreskanta malfido rilate al la diversaj profesiaj korporacioj, li tamen ŝanĝis sian planon. La Riksting fariĝis konsilanta institucio, dum la Førerting (Konsilio de la Fører) kaj la du parlamentaj ĉambroj fariĝis sendependaj institucioj, kiuj tamen restis sub la kontrolo de siaj respektivaj ministroj[105][106]. Post la konvencio, la subteno al Nasjonal Samling kaj al Quisling daŭre malgraviĝis, ja malrapide sed nerezisteble. Quisling devis kontraŭstari kreskantan malharmonion ene de sia partio, sed ankaŭ spertis la akcidentan morton de sia kolega politikisto Gulbrand Lunde. La germanaj okupaciaj fortoj dume subpremis rezistadajn movadojn : dek loke famaj loĝantoj de Trøndelag estis ekzemple pafekzekutitaj en oktobro 1942. Aldone publikiĝis en aŭgusto 1943 la tiel konata Eilifsen-leĝo, kiu ree enkondukis mortpunon : la unua kondamno je mortpuno fare de la reĝimo estis rigardita de plejmultaj norvegoj kiel evidenta malobservo de la konstitucio, samkiel la pli aktiva partopreno de Norvegio al la fina solvo. Ĉiuj tiuj decidoj rapide detruis la popularecon, kiun Nasjonal Samling estis regajninta okaze de sia lasta konvencio[107].

Quisling subskribas aŭtografon en 1943.

Danke al registara helpo kaj al la persona subteno de Quisling, la germanaj okupaciaj fortoj sukcese registris ĉiujn judojn de Norvegio en januaro 1942. La 26-an de oktobro, naziaj fortoj helpitaj de la norvega polico arestis proksimume 300 registritajn virseksajn judojn kaj sendis ilin al koncentrejoj, plejparte al Berg en Norvegio. La koncentrejo estis gardita de Hirden, la militista branĉo de Nasjonal Samling[108]. La kaptitoj, kiuj estis pli ol 65-jaraj, estis rapide liberigitaj de la norvega registaro. Kaŭzante plian polemikon, la registaro perleĝe konfiskis la bienojn de Judoj[108][109]. La 26-an de novembro, la kaptitoj estis subite deportitaj kune kun siaj familioj. Kvankam tio originis pro ekskluziva germana iniciato (Quisling mem unue ne sciiĝis pri la deportado), Quisling igis norvegojn kredi, ke la unua juda deportado al pollandaj koncentrejoj estis lia ideo[107]. 250 pliaj kaptitoj estis deportitaj en februaro 1943 : restas ne klaras tio, kio estis la oficiala vidpunkto de la partio pri la fina sorto de la 759 norvegaj deportitoj. Ekzistas tamen pruvoj, laŭ kiuj Quisling sincere kredis la oficialan germanan version de 1943 kaj 1944 rilate al amasa transportado al Madagaskaro[110][111]. La norvega ministro-prezidanto cetere opiniis, ke li por regajni la respekton de Hitler devus mobilizi volontulojn por kunbatali ĉe la germana armeo[112], kaj li do tutkore implikis Norvegion en la germanan projekton de totala milito[113]. Li konsideris, ke la germana malvenko en la batalo de Stalingrado fakte estis oportuno, por ke Norvegio trovu rolon en la defendo de la germana teritorio. En aprilo 1943, Quisling tamen sentis sin devigite fari paroladon tre krikiteman kontraŭ Germanio, kiu liadire rifuzis konigi siajn planojn por postmilita Eŭropo (denove aludante al la dezirata sendependeco de Norvegio). Hitler mem restis indiferenta pri la parolado, malgraŭ efektiva pliigo de la norvega helpo al la milito. Tia prokrasto de la norvega sendependigo estis konsiderita de Quisling kiel kvazaŭa perfido[114], ĝis kiam Hitler en septembro 1943 fine promesis liberan postmilitan Norvegio[115].

Quisling montris signojn de laciĝon en la lastaj jaroj de la milito. En 1942 li entute publikigis 231 leĝojn : tiu nombro malpliiĝis al 166 en 1943 kaj nur 139 en 1944. Plejmultaj daŭre temis pri sociaj aferoj. Li konsciis, ke Germanio estis verŝajne malvenkonta la militon, sed samkiel ĉiuj aliancanoj de Hitler li devigite montris sian optimismon. Kiam la sorto de la milito pli kaj pli evidentiĝis en la aŭtuno, Quisling kaj Mussert en Nederlando ambaŭ kontentis pri tio, ke ili almenaŭ postvivis ĝis tiam[116]. En 1944 cetere solviĝis la pezproblemo, kiun Quisling spertis dum la antaŭaj du jaroj[117]. Malgraŭ la aperinta spektro de fina malvenko, la potenco de Nasjonal Samling en Norvegio restis senkontesteble superreganta, kvankam ĝi konservis streĉajn rilatojn kun la Reichskommissariat[116]. La germanaj okupaciaj fortoj arogis al si kreskantan kontrolon de la administrado de Norvegio. La deportado de judoj estis sekvata de la deportado de pluraj norvegaj oficiroj. Fine estis eĉ provo al la deportado de studentoj de la universitato de Oslo. Hitler mem ofendiĝis pri la grandskaleco de la arestoj[118]. Quisling instigis similan katastrofon, kiam komence de 1944 li imponis devigan militistan servon al ĉiuj membroj de Hirden, kaŭzante la rezignon de multaj membroj por eviti mobilizadon[119].

La 20-an de januaro 1945, Quisling plenumis viziton al Hitler por la lasta fojo. Li promesis la subtenon de Norvegio en la fina fazo de la milito, se Germanio konsentis pri pactraktato, kiu malebligus germanan intervenon en norvegajn aferojn. Tiu propono originis pro lia timo, ke la germanaj fortoj fuĝantaj el norda Norvegio nenion lasu antaŭ si, altrudu la loĝantojn al evakuado kaj pafekzekutu la malkontentulojn[119]. En tiu periodo cetere multe pliiĝis la nombro da civilaj mortintoj pro aliancaj bombardoj, sed ankaŭ la nombro da norvegaj rezistuloj. La renkonto kun Hitler montriĝis malsukcesa. Kiam oni petis al Quisling subskribi akton, kiu ordonis la ekzekutadon de pluraj miloj da norvegaj "sabotuloj", li rifuzis, kaŭzante per tiu pruvo de malfido la koleregon de Josef Terboven, kiu tiam forlasis la traktadon[119]. Rakontante la kondiĉojn de sia vojaĝo al amiko, Quisling onidire spertis atakon de plorado, ĉar li estis konvinkita, ke la rifuzo de Nazia Germanio rilate al pactraktato definitive markus lin kiel perfidulon[120].

Mi scias, ke la norvega popolo kondamnis min je mortpuno, kaj ke al mi plej facilus forpreni mian propran vivon. Sed mi volas lasi Historion akiri ĝian propran verdikton. Kredu min : antaŭ dek jaroj mi estos fariĝinta alia Sankta Olavo.
Konversacio de Quisling kun Bjørn Foss, 8-a de majo 1945. (Dahl 1999, pĝ. 367)

Quisling pasis la lastajn monatojn de la milito provante eviti norvegajn mortintojn en la fina kontraŭstaro de germanaj kaj aliancaj fortoj en Norvegio. La reĝimo ankaŭ klopodis pri la sekura repatriigo de ĉiuj norvegoj enŝlositaj en la germanaj militkaptitaj koncentrejoj. Private, Quisling estis jam de longe akceptinta, ke nacisocialismo estis venkita. Kiam li sciiĝis pri la memmortigo de Hitler la 1-an de majo 1945, li naive proponis pacan transiron de ŝtatpotenco al la legitima registaro ekzilita en Britio[121]. La 7-an de majo, Quisling ordonis, ke la polico ne kontraŭstaru la progreson de la aliancaj fortoj en Norvegion kaj agu nur en kazo de memdefendo, eĉ kontraŭ membroj de la norvega rezistadmovado. La saman tagon, Germanio anoncis, ke ĝi akceptis senkondiĉan kapitulacion, tiel ke la pozicio de Quisling fariĝis neeltenebla[122]. Iom realisme, li sekve organizis renkonton kun estroj de la rezistadmovado por diskuti pri la kondiĉoj de sia oficiala aresto. Kvankam Quisling ne deziris esti traktata kiel komuna krimulo, li siadire volis sperti la samajn kondiĉojn kiel tiuj de siaj kolegaj membroj de Nasjonal Samling. Li cetere rimarkigis, ke li volonte ordonis al siaj fortoj ne plu batali kontraŭ aliancaj kaj rezistadaj fortoj, tiel ke Norvegio ne fariĝu "batalkampo". Li anstataŭe klopodis por garantii pacan transiron de la ŝtatpovo. La rezistada movado, li petis, kompense organizu efektivajn procesojn por ĉiuj akuzitoj de Nasjonal Samling post la milito. La rezistantoj akceptis la proponon kaj cetere konsentis, ke Quisling estu enkarcerigita en domon kaj ne en malliberejon[122].

Aresto, proceso kaj postmorta influo[redakti | redakti fonton]

La civila branĉo de la rezistadmovado, reprezentita de la juristo Sven Arntzen, postulis ke Quisling estu traktata kiel komuna akuzito pri murdo. La 9-an de majo, ĉar ne plu estis alia alternativo, Quisling kaj liaj ministroj konsentis pri siaj propraj arestoj fare de la polico[123]. Quisling estis kondukita al la 12-a karcero de Møllergata 19, la ĉefa policejo de Oslo. La karcero estis ekipita de malgranda tablo, lavŝtono kaj kavaĵo en la muro kiel necesejo[123]. Post unua enkarceriga periodo de dek semajnoj, dum kiuj li estis senĉese prigardita por eviti memmortigon, li estis transigita al la fortikaĵo Akershus, kie li atendis la proceson planitan de la norvega registaro por ĉiuj naziaj kunlaborantoj[123]. Kvankam li unue maldikiĝis kaj suferis pro neŭropatio, li danke al sia fortika naturo rapide ekis ellabori sian defendan strategion kun Henrik Bergh, kiu estis kompetenta advokato sed unue malsimpatia al la interesoj de Quisling. Bergh tamen ja kredis, ke Quisling provis plej bone servi la interesojn de Norvegio. Tiu argumento fariĝis la centra, komenca elemento de lia pledo[124]. La akuzoj kontraŭ Quisling unue rilatis al la puĉo mem, inkluzive de lia nuligo de la mobilizadordono, al lia estreco de Nasjonal Samling kaj al liaj agoj kiel ministro-prezidanto, ekzemple la propravola asistado de la malamikaj fortoj kaj la kontraŭlegaj rompadoj de la konstitucio. Li fine estis cetere akuzita pri la murdo de Eilifsen. Kvankam li agnoskis la realecon de tiuj decidoj, Quisling firme kontraŭis ĉiujn akuzojn pro tio, ke li siadire ĉiam klopodis por libera kaj prospera Norvegio. Li respondis al la akuzoj per 60-paĝa memorando[124]. La 11-an de julio plia dokumento estis oficialigita, aldonante serion da novaj akuzoj, interalie pliaj murdoj, ŝtelo, mondeturno kaj, plej minaca por Quisling, akuzo pri konspirado kun Adolf Hitler rilate al la invado de Norvegio la 9-an de aprilo 1940[125].

[La Fina Solvo] al mi estas tute nekomprenebla kaj, mi konfesas, ankaŭ tre serioza problemo.
Quisling parolante antaŭ la tribunalo, Dahl 1999, pĝ. 410.

La proceso komenciĝis la 20-an de aŭgusto 1945[125]. La defendo de Quisling daŭre konsistis en la malgravigo de lia unueco kun Germanio, kaj en la emfazo de liaj klopodoj por akiri plenan sendependecon. Tio tamen ne kongruis kun la memoraĵoj de plejmultaj norvegoj. Surbaze de tiu tezo, skribis la biografisto Dahl, Quisling provis konservi sian ekvilibron sur "maldika limo inter vereco kaj malvereco" : el tio rezultis "oblikva kaj ofte kompatinda figuro"[125]. Li plurfoje mispriskribis veraĵojn sed plejmulte faris fidindajn deklarojn, kiuj tamen ne vekis multan simpation en la lando, kie li restis universale abomenita. En la lastaj tagoj de la proceso, Quisling iom malsaniĝis, ĉefe pro la multaj medicinaj testoj, kiujn li devis sperti antaŭ la proceso. Lia defendo konsekvence malfortiĝis[126]. La fina akuza parolado, tre konvinkema, atribuis al Quisling responsecon pri la plenumigo de la Fina Solvo en Norvegio, surbaze de la atestadoj de pluraj germanaj oficialuloj. La prokuroro postulis mortpunon konforme al leĝoj, kiujn antaŭe ellaboris la ekzilita registaro en oktobro 1941 kaj januaro 1942[126][127].

La loĝejo de Quisling, "Villa Grande", en 1945. Li kromnomis ĝin "Gimle" kiel aludo al la norda mitologio.

La erudiciaj paroladoj de Bergh kaj Quisling mem ne ŝanĝis la logikan konkludon de la proceso : kiam la verdikto estis anoncita la 10-an de septembro, Quisling evitis kondamnon nur pri kelkaj el la plej malgravaj akuzoj. Pro la aliaj multnombraj krimoj oni kondamnis lin pri mortpuno. La mortpuno estis ĉefe pravigita de la tribunala aserto, laŭ kiu el la projekto de Quisling por Norvegio fakte rezultus en la plej favora hipotezo nur "vasala ŝtato sub Germanio". Fiaskis lia apelacio ĉe la Supera Kortumo en oktobro[128]. Laŭ komento de la historiisto Maynard Cohen, la tuta proceso estis "modelo de justico[129]. Post kiam li plenumis atestadojn okaze de la procesoj de aliaj membroj de Nasjonal Samling, Quisling estis pafekzekutita en la fortikaĵo Akershus la 24-an de oktobro 1945 je 02:40[130][131]. Antaŭ la ekzekuto, liaj lastaj vortoj estis la jenaj : "Mi estis maljuste kondamnita, kaj senkulpe mi mortas"[132]. Post lia morto, lia korpo spertis kremacion, kaj la cindroj estis enterigitaj en Fyresdal[133].

Lia vidvino Maria Quisling, denaske Pasetsjnikova, vivis en Oslo ĝis sia morto en 1980[134]. Ili havis neniun idon, kaj ŝi en sia testamento donacis ĉiujn iliajn rusajn antikvaĵojn al karitata osloa fonduso, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas[135]. Dum la lasta parto de sia politika kariero, Quisling estis vivinta en vilao de la osloa duoninsulo Bygdøy. Tiun loĝejon li kromnomis "Gimle", aludante al la nomo de la nordmitologia loko, kie loĝis la postvivantoj de la granda batalo de Ragnarök[136]. La domo, hodiaŭ nomata Villa Grande, servas kiel muzeo pri Holokaŭsto[137]. La politika partio Nasjonal Samling estis komplete detruita kiel politika forto en Norvegio. Quisling mem fariĝis unu el la norvegoj, pri kiuj oni plej skribis en la historio de la lando[138].

Personeco[redakti | redakti fonton]

Opinioj pri la personeco de Quisling multe variis, depende de la pridemanditaj personoj. Al siaj subtenantoj, Quisling aperis kiel diligenta administranto de la plej alta nivelo, klera kaj preciza eĉ pri detaloj. Ili kredis, ke Quisling estis ekvilibra kaj ĝentila ŝtatestro, kiu kore atentis pri la bonhaveco de sia popolo kaj sukcese konservis altan nivelon de socia moraleco tra la tuta milito[139]. Al siaj kontraŭuloj Quisling ŝajnis nestabila kaj sendisciplina, abrupta, eĉ minaca. Eble pravis ambaŭ versioj : Quisling verŝajne estis afabla inter siaj amikoj, streĉa kun siaj politikaj malamikoj, kaj pli ĝenerale timida kaj diskreta en ambaŭ kazoj. Dum formalaj vespermanĝoj, li ofte nenion diris, escepte de punktaj, subitaj atakoj de patosa retoriko. Li ne bone reagis al streĉo, kaj ofte esprimis tro dramajn sentimentojn, kiam li ne plu kapablis alfronti iun situacion. Kvankam li emis akcepti kritikojn, li montriĝis precipe suspektema pri grandaj homgrupoj, kiuj laŭ li estis fonto de konspirado[139].

La norvega sociologo Johan Galtung priskribis Quisling kiel miniaturan Hitleron, kiu psikiatrie suferis aŭ de "traŭma mito de la elektito", aŭ alternative de megalomania paranojo, hodiaŭ pli konata kiel narcisa personeca malordo. Li estis "bone instaliĝinta en sia personeco", sed ne kapablis akiri sufiĉan subtenantaron en Norvegio, ĉar norvegoj simple ne spegulis la ideologion de Quisling. Koncize, li estis "diktatoro kaj klaŭno sur maloportuna sceno kun maloportuna scenaro"[140]. Gabriel Langfelt, profesoro pri psikiatrio, taksis ke la personaj celoj de Quisling "kongruis kun la klasika priskribo de paranoja megalomaniulo pli ekzakte ol iu ajn alia kazo antaŭe studita [de li]"[141].

Dum sia tempo kiel ŝtatestro, Quisling kutime ellitiĝis frumatene, kaj ofte estis jam plenuminta plurajn laborhorojn antaŭ ol alveni al sia oficejo je 9:30 aŭ 10:00. Al li plaĉis interveni en ĉiuspecajn registarajn aferojn, persone legi ĉiujn leterojn senditaj al li aŭ al lia ministraro kaj decidi agadon pri mirinda nombro el ili. La membroj de la partio principe ne ricevis favoran pritraktadon[142]. Quisling ĝuis sendependan menson kaj plurfoje faris tujajn decidojn. Male de la germana okupacia administrado li cetere zorgeme kontrolis la bonan plenumadon de siaj decidoj kaj li klopodis pri tio, ke lia registaro restu "digna kaj civilizita" entrepreno ĝis sia fino[142]. Li rifuzis la teorion pri la supereco de la germana raso kaj anstataŭe konsideris, ke la norvega raso estis la praulo de ĉiuj nordeŭropaj popoloj. Li ŝatis uzi sian liberan tempon por konstrui sian genealogian arbon. Li tamen ne imponis al si mem la malfacilajn dummilitajn vivkondiĉojn de liaj samlandanoj, kvankam li ja ne profitis el multaj donacoj kaj ne vivis ekstravagance. Quisling cetere montris personan intereson en la administrado de Fyresdal, kie li naskiĝis[139].

Universismo[redakti | redakti fonton]

La persona biblioteko de Quisling inkludis verkojn de pluraj eminentaj filozofoj.

Kiel filo de pastoro de la Eklezio de Norvegio, Quisling estis edukita konforme al la kristana luteranisma kredo, kaj li rapide interesiĝis pri religio kaj metafiziko. Lia biblioteko entenis la verkojn de Baruch Spinoza, Immanuel Kant, Friedrich Hegel kaj Arthur Schopenhauer, kaj li ŝajne ne havis la tempon studi pli modernajn filozofojn. Kvankam li estis nur amatora filozofo, li atente observis la disvolviĝojn de la nova kvantuma mekaniko kaj kunfandigis la du temojn en novan religion, kiun li nomis "universismo" aŭ "universalismo", tre libere inspiritan de kristanismo. Li siadire dediĉis en siaj unuaj verkoj pli ol du mil paĝoj al tiu temo[143]. La vorton "universismo" Quisling pruntoprenis el lernolibro pri ĉina filozofio. Li provis klarigi, ke lia filozofio "rezultis el la universala teorio de relativeco, el kiu la speciala kaj ĝenerala teorioj de relativeco estas apartaj ekzemploj". Quisling deziris, ke universismo fariĝu la oficiala ŝtatreligio de sia nova Norvegio[143].

Sian tutvivan verkaron li intencis dividi en kvar partojn : unue enkonduko, due priskribo de la progreso de homaro el individuoj al pli kompleksa grupo-konscienco, trie prezento de lia moralaj kaj juraj principoj kaj kvare fina sekcio pri scienco, arto, politiko, historio, raso kaj religio. La konkludon li deziris titoligi "Organika Klasifikado kaj Organizado de la Mondo", sed la verko ne estis finpretigita. Quisling nur malmulte prilaboris sian tekston dum sia politika kariero. Tio laŭ la biografisto Hans Fredrik Dahl estis "bonfortuna", ĉar Quisling verŝajne "neniam estus akirinta agnoskon" kiel filozofo[143].

Dum sia proceso kaj despli post la kondamno je mortpuno, Quisling denove interesiĝis pri universismo. Li konsideris, ke la okazaĵoj de la mondmilito estis parto de la progreso direkte al la establo de Dia Reĝlando sur la Tero, tiel pravigante lian agadon. Dum la unua semajno de oktobro, li verkis 50-paĝan dokumenton titolitan Universismaj aforismoj, kiuj prezentis "preskaŭ ekstazan rivelacion de la estontaj vereco kaj lumo, kompareblan al nenio malpli ol profetaĵo"[144]. La dokumento estis ankaŭ rimarkinda pro sia enhava kritiko de la materialismo de nacisocialismo, sed ankaŭ de rasismo kaj antisemitismo, kiujn li antaŭe apogis. Aldone, li samtempe ellaboris admonon titolitan Eterna Justico, kiu ripetis liajn fundamentajn kredojn, inkluzive de reenkarniĝo[144].

Quisling kiel komuna nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "Quisling" (esperante: Kvislingo) estas en multaj lingvoj fariĝinta sinonimo por ŝtatperfida politikisto, kiu estas marioneto en la mano de fremdaj potencoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borgen 1999, pĝ. 273.
  2. Dahl 1999, pĝj. 6, 13–14.
  3. Dahl 1999, pĝ. 21.
  4. Hartmann 1970, pĝ. 10.
  5. 5,0 5,1 5,2 Borgen 1999, pĝ. 275.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Dahl 1999, pĝj. 6–7.
  7. Dahl 1999, pĝ. 25.
  8. 8,0 8,1 Dahl 1999, pĝj. 28–29.
  9. Dahl 1999, pĝj. 32–34, 38.
  10. Dahl 1999, pĝj. 38–39.
  11. Dahl 1999, pĝj. 40–42.
  12. Dahl 1999, pĝj. 43–44.
  13. Yourieff 2007, pĝ. 172.
  14. Yourieff 2007, pĝ. 100.
  15. 15,0 15,1 15,2 Dahl 1999, pĝj. 45–47.
  16. Hartmann 1970, pĝ. 33.
  17. 17,0 17,1 Dahl 1999, pĝj. 48–49.
  18. Dahl 1999, pĝ. 50
  19. Pli kaj pli amara pro la maniero, kiel la norvega armeo traktis lin, Quisling fine akceptis postenon kiel rezervisto kun la modesta dungomono de kapitano. Li atingis la rangon de majoro en 1930.
  20. Hartmann 1970, pĝ. 30.
  21. Dahl 1999, paĝoj 53–54.
  22. 22,0 22,1 Dahl 1999, pĝj. 54–56.
  23. Yourieff 2007, pĝj. 450–452.
  24. Dahl 1999, pĝ. 57.
  25. Dahl 1999, pĝ. 58.
  26. Dahl 1999, pĝj. 59–62.
  27. Dahl 1999, pĝj. 62–66.
  28. 28,0 28,1 28,2 Dahl 1999, pĝj. 67–69.
  29. "People". Time Magazine: pĝ. 1. 24-a de junio 1940.
  30. Borgen 1999, pĝ. 278.
  31. Dahl 1999, pĝj. 4–5.
  32. Dahl 1999, pĝ. 7.
  33. 33,0 33,1 Dahl 1999, pĝj. 12–13.
  34. 34,0 34,1 34,2 Dahl 1999, pĝj. 70–73.
  35. Hartmann 1970, pĝ. 45.
  36. Hartmann 1970, pĝj. 48–49.
  37. Dahl 1999, pĝj. 73–76.
  38. Hartmann 1970, pĝj. 54–55.
  39. Hartmann 1970, pĝ. 64.
  40. 40,0 40,1 40,2 Dahl 1999, pĝj. 76–78.
  41. Cohen 2000, pĝ. 51.
  42. Ringdal 1989, pĝ. 31.
  43. Høidal 1989, pĝj. 85–87.
  44. Hartmann 1970, pĝj. 76–80.
  45. 45,0 45,1 45,2 Dahl 1999, pĝj. 78–81.
  46. Yourieff 2007, pĝ. 467.
  47. 47,0 47,1 Dahl 1999, pĝj. 80–83.
  48. Hartmann 1970, pĝj. 83–84.
  49. Hayes 1971, pĝ. 86
  50. Høidal 1989, pĝ. 109.
  51. 51,0 51,1 51,2 51,3 Dahl 1999, pĝj. 83–89.
  52. Cohen 2000, pĝj. 52–53.
  53. Høidal 1989, pĝ. 91.
  54. Dahl 1999, pĝj. 89–90.
  55. 55,0 55,1 Dahl 1999, pĝj. 92–93.>
  56. Dahl 1999, pĝj. 93–97.
  57. Dahl 1999, pĝj. 97–99.
  58. 58,0 58,1 Dahl 1999, pĝj. 99–100.
  59. 59,0 59,1 Dahl 1999, pĝj. 100–105.
  60. Dahl 1999, pĝj. 105–109.
  61. Høidal 1989, pĝj. 204–205.
  62. Dahl 1999, pĝj. 110–117.
  63. Dahl 1999, pĝj. 117–126.
  64. Høidal 1989, pĝ. 236.
  65. Dahl 1999, pĝ. 128.
  66. Dahl 1999, pĝj. 130–133.
  67. 67,0 67,1 Dahl 1999, pĝj. 134–137.
  68. 68,0 68,1 68,2 Dahl 1999, pĝj. 137–142.
  69. Dahl 1999, pĝj. 142–149.
  70. Quisling konsideris, ke la kvara (kaj konstitucie dubinda) 4-a sesio de la Parlamento de Norvegio, inaŭgurota la 10-an de januaro 1940, estis la plej favora tempo por profiti el politika krizo. Dum 1939, li jam ellaboris liston de kandidatoj por venonta registaro. Dahl 1999, pĝ. 153.
  71. Dahl 1999, pĝj. 149–152.
  72. 72,0 72,1 Dahl 1999, pĝj. 153–156.
  73. Tuj post la renkonto de la 14-a de decembro, Hitler ordonis prepari la invadon de Norvegio. Dahl 1999, pĝ. 157.
  74. Dahl 1999, paĝoj. 160–162.
  75. Dahl 1999, pĝj. 162–170.
  76. Hayes 1971, pĝ. 211.
  77. Dahl sugestis, ke tiu incidento originis pro tio, ke laŭ deklaro de Quisling al la germanoj, li "ne kredis" ke la norvegaj mardefendoj kanonpafus sen antaŭ formala ordono.
  78. Dahl 1999, pĝj. 170–172.
  79. La "dana alternativo" (t.e. bonvenigi la invadantojn por eviti konflikton) estis tiam ankoraŭ ne malakceptita. La nazioj cetere ankoraŭ ne estis publike elektinta inter la legitima kaj Quisling-a registaroj. La dua alternativo imponis sin nur post la radio-anonco de Quisling je 19:30.
  80. 80,0 80,1 80,2 Dahl 1999, pĝj. 172–175.
  81. Ringdal 1989, pĝ. 58.
  82. Kvankam hodiaŭ akceptata, tiu akuzo estis unu el la malmultaj, kiujn la ĵurio dum la proceso de Quisling ne retenis pro manko de pruvoj.
  83. Hayes 1971, pĝ. 221.
  84. Block (ed.) 1940, pĝj. 669–670.
  85. 85,0 85,1 85,2 Dahl 1999, pĝj. 175–178.
  86. 86,0 86,1 Høidal 1989, pĝ. 384.
  87. Dahl 1999, pĝ. 183.
  88. Dahl 1999, pĝj. 183–188.
  89. 89,0 89,1 Dahl 1999, pĝj. 188–194.
  90. La 30-an de junio, Terboven priskribis Quisling kiel "stultulo de la "n"-a nivelo".
  91. Dahl 1999, pĝj. 194–200.
  92. "Norway: Commission State". Time Magazine: pĝ. 1. 7 October 1940. http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,802044-1,00.html.
  93. Dahl 1999, pĝj. 200–207.
  94. Dahl 1999, pĝj. 207–212.
  95. Dahl 1999, pĝ. 215.
  96. 96,0 96,1 96,2 Dahl 1999, pĝj. 219–225.
  97. 97,0 97,1 Dahl 1999, pĝj. 225–232.
  98. 98,0 98,1 Dahl 1999, pĝj. 232–237.
  99. Dahl 1999, pĝj. 240–242.
  100. Borgen 1999, pĝ. 284.
  101. 101,0 101,1 Dahl 1999, pĝj. 247–249.
  102. 102,0 102,1 Dahl 1999, pĝj. 250–255.
  103. Dahl 1999, pĝj. 255–264.
  104. Dahl 1999, pĝj. 269–271.
  105. Nur la kultura ĉambro fakte estiĝis. La kreado de la ekonomia ĉambro estis prokrastita, oficiale pro tumulto ene de la profesiaj korporacioj, kiujn ĝi celis reprezenti.
  106. Dahl 1999, pĝj. 271–276.
  107. 107,0 107,1 Dahl 1999, pĝj. 279–287.
  108. 108,0 108,1 Høidal 1989, pĝ. 597.
  109. Bienkonfiskado estis ebligita de leĝo de la 26-a de oktobro. La motivo de Quisling pri tiu decido kaŭzis gravan polemikon dum lia proceso. Precipe pro tio oni akuzis lin pri kunlaborismo. Aliaj argumentis, ke nacia konfiskado estis la plej oportuna decido por eviti germanan konfiskadon.
  110. Dahl 1999, pĝj. 288–289.
  111. Ilia vera destino estis fakte la koncentrejo de Auschwitz en Pollando. Kelkaj historiistoj kiel Høidal sugestis, ke Quisling komprenis la implicojn de la fina solvo. Tio tamen neniam estis pruvita.
  112. Hayes 1971, pĝ. 289.
  113. Høidal 1989, pĝ. 609.
  114. Dahl 1999, pĝj. 297–305.
  115. Dahl 1999, pĝ. 316.
  116. 116,0 116,1 Dahl 1999, pĝj. 306–308, 325.
  117. Dahl 1999, pĝ. 328.
  118. Dahl 1999, pĝ. 319.
  119. 119,0 119,1 119,2 Dahl 1999, pĝj. 345–350.
  120. Dahl 1999, pĝ. 353.
  121. Dahl 1999, pĝj. 358–360.
  122. 122,0 122,1 Dahl 1999, pĝj. 364–366.
  123. 123,0 123,1 123,2 Bratteli & Myhre 1992, pĝ. 43.
  124. 124,0 124,1 Dahl 1999, pĝj. 374–378.
  125. 125,0 125,1 125,2 Dahl 1999, pĝj. 380–390.
  126. 126,0 126,1 Dahl 1999, pĝj. 390–400.
  127. Cohen 2000, pĝ. 274.
  128. Dahl 1999, pĝj. 400–407.
  129. Cohen 2000, pĝ. 276.
  130. Justice—I. Time Magazine. 5-a de novembro 1945.
  131. Dahl 1999, pĝj. 414–415.
  132. Bratteli & Myhre 1992, pĝ. 198.
  133. Cohen 2000, pĝ. 279.
  134. Yourieff 2007, pĝ. 457.
  135. Dahl 1999, pĝj. 129,418.
  136. Bratteli & Myhre 1992, pĝj. 50–51.
  137. "Norway turns traitor Quisling's home into symbol of tolerance". Highbeam Research (Associated Press). 30-a de aŭgusto 2005.
  138. Dahl 1999, pĝ. 417.
  139. 139,0 139,1 139,2 Dahl 1999, pĝj. 328–331.
  140. Galtung 1997, pĝj. 192–193.
  141. Dahl 1999, pĝ. 10.
  142. 142,0 142,1 Dahl 1999, pĝj. 321–322.
  143. 143,0 143,1 143,2 Dahl 1999, pĝj. 8–9.
  144. 144,0 144,1 Dahl 1999, pĝj. 410–412.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Block, Maxine, ed (1940). Current Biography Yearbook. New York, United States: H. W. Wilson.
  • Borgen, Per Otto (1999) (in Norwegian). Norges statsministre. Oslo, Norway: Aschehoug. ISBN 82-03-22389-3.
  • Bratteli, Tone; Myhre, Hans B. (1992) (in Norwegian). Quislings siste dager. Oslo, Norway: Cappelen. ISBN 82-02-13345-9.
  • Cohen, Maynard M. (2000). A stand against tyranny: Norway's physicians and the Nazis. Detroit, United States: Wayne State University Press. ISBN 9780814329344.
  • Dahl, Hans Fredrik (1999). Quisling: A Study in Treachery. Stanton-Ife, Anne-Marie (trans.). Cambridge, United Kingdom: Cambridge University Press. ISBN 0-521-49697-7.
  • Galtung, Johan (1997). "Is There a Therapy for Pathological Cosmologies?". In Turpin, Jennifer E.; Kurtz, Lester R.. The Web of violence: from interpersonal to global. Champaign, United States: University of Illinois Press. ISBN 0-252-06561-1.
  • Hartmann, Sverre (1970) [1959] (norveglingve). Fører uten folk. Forsvarsminister Quisling — hans bakgrunn og vei inn i norsk politikk (2-a reviziita eld.). Oslo, Norvegio: Tiden Norsk Forlag. OCLC 7812651.
  • Hayes, Paul M. (1971). Quisling: the career and political ideas of Vidkun Quisling, 1887–1945. Newton Abbot, United Kingdom: David & Charles. OCLC 320725.
  • Høidal, Oddvar K. (1989). Quisling: A study in treason. Oslo, Norway: Universitetsforlaget. ISBN 82-00-18400-5.
  • Ringdal, Nils Johan (1989) (norveglingve). Gal mann til rett tid: NS-minister Sverre Riisnæs – en psykobiografi. Oslo, Norway: Aschehoug. ISBN 82-03-16584-2.
  • Yourieff, Aleksandra Andreevna Voronina; Seaver, Kirsten A. (2007). In Quisling's shadow: the memoirs of Vidkun Quisling's first wife, Aleksandra. Stanford, United States: Hoover Institution Press. ISBN 978-0817948320.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.