Torgeir Anderssen-Rysst

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Torgeir ANDERSSEN-RYSST (n. en 1888 - m. en 1958) estis norvega politikisto de la Liberala Partio. Profesie juristo, li cetere laboris kiel redaktoro por la gazeto Sunnmørsposten de 1918 ĝis 1928, kaj denove de 1931 ĝis 1934.

Li oficiis kiel ministro pri defendo de Norvegio en la dua registaro de ĉefministro Johan Mowinckel (1928-1931). Li sekve fariĝis impostkolektisto en Ålesund kaj fine ambasadoro en Islando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]