Sherlock Holmes
El Vikipedio
Sherlock HOLMES kun sia asistento Doktoro Watson
Sherlock HOLMES [ŝerlok hoŭmz] (naskiĝis 1854, laŭ William S. Baring-Gould) estas fikciula detektivo el la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kreita de la skota verkisto kaj kuracisto Sir Arthur Conan Doyle. Holmes estas fama pro sia lerteco pri uzado de logiko kaj ruza observado utiligataj por solvi kriminalajn kazojn. Li estas verŝajne la plej fama fikcia detektivo, kaj certe unu el la plej konataj kaj ĝenerale rekonataj fikciuloj.
En Esperanto-tradukoj lia nomo ofte aperas kiel Ŝerloko Holmso.