Michael Caine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MichaelCaine2.jpg

Michael CAINE, origine: Maurice Joseph MICKLEWHITE (naskiĝis la 14-an de marto, 1933) estas brita aktoro.

Li naskiĝis en Londono kaj pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Dezirante eskapi la malriĉecon kaj fariĝi fama, li frue decidis fariĝi aktoro.

Post aro da malgrandaj roloj en teatro kaj kino, li meze de la 1960-aj jaroj famiĝis per filmoj kiel ekz. Zulu (1964), The Ipcress File (1965) kaj Alfie (1966). Por financi sian lukseman vivostilon, li daŭre aperis ankaŭ en malpli bonkvalitaj filmoj, sed per postulaj roloj li sukcesis konfirmi sian multfacetan talenton.

Ses-foje li estis nomumita por la Oskaro kaj dufoje li gajnis tiun ĉi premion: pro Hannah and Her Sisters (1987) kaj The Cider House Rules (2000).

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Zulu (1964)
  • The Ipcress File (1965)
  • Alfie (1966)
  • Billion Dollar Brain (1967)
  • The Battle of Britain (1969)
  • Get Carter (1971)
  • The Wilby Conspiracy (1974)
  • The Man Who Would Be King (1975)
  • The Romantic Englishwoman (1975)
  • The Eagle Has Landed (1976)
  • A Bridge Too Far (1976)
  • Dressed To Kill (1980)
  • Escape to Victory (1981)
  • Beyond the Limit (1983)
  • Hannah and Her Sisters (1985)
  • Half Moon Street (1986)
  • Mona Lisa (1986)
  • The Fourth Protocol (1986)
  • Dirty Rotten Scoundrels (1988)
  • Without a Clue (1989)
  • Curtain Call (1997)
  • The Cider House Rules (1999)
  • Quills (2000)
  • Shiner (2000)
  • The Quiet American (2002)
  • Austin Powers in Goldmember (2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]