A Bridge Too Far (filmo)
- Por samtitola artikolo vidu la paĝon A Bridge Too Far.

A Bridge Too Far (Ponton tro for) estas usona-brita filmo de Richard Attenborough aperinta en 1977.
Enhavo |
Temo [redakti]
En septembro 1944, Aliancaj fortoj en Eŭropo sub komando de generalo Eisenhower provas trovi manieron por ĉesigi la militon kiel eble plej frue, sciante ke la plilongigo de linioj de proviantado ekde Normandio malfaciligas la pludaŭrigon de antaŭeniro en Germanion. Operaco Market Garden, eltrovita de angla generalo Bernard Montgomery, provas senprecedencan aŭdacaĵon: paraŝutado de pluraj aerportitaj britaj kaj usonaj divizioj malantaŭ la germanajn liniojn, por kapti plurajn strategiajn pontojn, kiuj ebligos al surteraj trupoj transiri Rejnon kaj rekte eniri en Germanion. Kombinita atako de aerportitaj fortoj (Market) kaj brita 30-a blendita korpuso (Garden) devas ebligi 100 kilometrojn profundan enpenetron de la fronto, por atingi urbon de Arnhem en Nederlando, situanta sur Rejna bordo, malantaŭ la tria kaptota ponto. La operaco devas ebligi ĉeson de milito antaŭ Kristnasko 1944. Ĉu tamen Montgomery ne celis ponton tro for?
Teĥnikaĵoj [redakti]
- Titolo: A Bridge Too Far
- Reĝisoro: Richard Attenborough
- Scenaro: William Goldman adaptita de libro A Bridge Too Far de Cornelius Ryan
- Produktado: Joseph E. Levine, Richard P. Levine, John Palmer, Michael Stanley-Evans por Joseph E. Levine Productions
- Muziko: John Addison
- Foto: Geoffrey Unsworth
- Teĥnika konsilisto: James M. Gavin
- Ĝenro: Milita filmo
- Daŭro: 170 minutoj
- Devenlando:
Usono
Britio - Lingvoj: Angla / germana / nederlanda
- Formato: Kolora (Technicolor)
- Aperdato: 15-a de junio 1977
Rolularo [redakti]
- Dirk Bogarde: Lt. Gen. Frederick 'Boy' Browning
- James Caan: Sĝt. Eddie Dohun
- Michael Caine: Lt. Kol. J.O.E. Vandeleur
- Sean Connery: Maj. Gen. Roy Urquhart
- Edward Fox: Lt. Gen. Brian Horrocks
- Elliott Gould: Kol. Robert Stout
- Gene Hackman: Maj. Gen. Stanislaw Sosabowski
- Anthony Hopkins: Lt. Kol. John Frost
- Hardy Krüger: Maj. Gen. Ludwig
- Laurence Olivier: D-ro Jan Spaander
- Ryan O'Neal: Brig. Gen. James M. Gavin
- Robert Redford: Maj. Julian Cook
- Maximilian Schell: Lt. Gen. Wilhelm Bittrich
- Liv Ullmann: Kate Ter Horst
- Denholm Elliott: RAF oficiro meteologiisto
- Peter Faber: Kapt. Harry Bestebreurtje
- Christopher Good: Maj. Carlyle
- Frank Grimes: Majoro Fuller (Brian Urquhart)
- Jeremy Kemp: RAF oficiro eksplikanto
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |