Unio por la Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blue la Eŭropa Unio, verde aliaj landoj de la Unio por la Mediteraneo

La Unio por la Mediteraneo, komence konata kiel Procezo de Barcelono: Unio por la Mediteraneo, estas internacia organismo naskiĝinta el la programo de kunlaboro kaj evoluigado de internaciaj rilatoj kiuj arigas 43 landojn kaj pli ol 756 milionojn da civitanoj de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj ŝtatoj el Nordafriko kaj Mezoriento kun bordoj ĉe la Mediteraneo, samtempe membroj de la Araba Ligo, inkluzive de Israelo. Ĉi tiu programo estis oficiale adoptita dum la Pariza Pintkunveno por la Mediteraneo okazinta en la franca ĉefurbo la 13-an de julio 2008. La UPM organiziĝas ĉirkaŭ Ĝenerala Sekretariejo kaj 5 subsekretariejoj, kaj en la urbo Barcelono troviĝas la sidejo, en la Reĝa Palaco Pedralbes.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]