La Gardoturo
La Gardoturo, Anoncante la Regnon de Jehovo estas religia revuo kun duonmonataj kaj monataj eldonoj en 207 lingvoj kaj pli ol 44 978 000 po ekzemplero (2012). Eldonita de la "Watchtower Bible and Tract Society of New York", kiu apartenas al la atestantoj de Jehovo. Nuntempe ĝi estas la religia revuo plej distribuita tutmonde kaj la periodaĵo plej tradukita.
Historio [redakti]
Tiu ĉi revuo komenciĝis en 1879 per la nomo "Zion's Watch Tower and Herald of Christ's Presence" (esperante: La Gardoturo el Siono kaj la Heroldo de la Presenco de Kristo).
En 1909, Charles Taze Russell ŝanĝis la titolon al "The Watch Tower and Herald of Christ's Presence". La titolo "La Gardoturo" estis elektita de Russell. Inspirita je Jesaja 21:11,12 En 1920, la Societo Watchtower reimpresis ĉiujn eldonaĵojn de la revuo inter 1879 kaj 1919 en 7 volumoj konataj kiel Watchtower Reprints. Post la 1an de januaro 1939, la titolo denove estis ŝanĝita al "The Watchtower and Herald of Christ’s Kingdom" (La Gardoturo kaj Heroldo de la Regno de Kristo). Poste, la 1an de marto samjare, ŝanĝis la nomon al "The Watchtower Announcing Jehovah’s Kingdom" (La Gardoturo: Anoncante la Regnon de Jehovo), ĝia aktuala nomo. En la komencoj la revuo havis desegnita en ĝiaj kovrilpaĝoj la emblemon de la Kruco kaj la krono, kiun poste ili forigis kiam malakceptis la uzadon de tiu ĉi religia simbolo.
Distribuado [redakti]
La revuo estas eldonata senhalte ekde 1879, kaj de 1892 aperas duonmonate en la plimulto de la plurlingvaj versioj, en 207 lingvoj kaj 44 978 000 ekzempleroj (datumoj de La Gardoturo [1]. Ĝia distribuado atingas kiel minimume 239 landojn aŭ regionojn de la tuta Tero.
Ĝia celo estas la instruado pri principoj kaj bibliaj doktrinoj. La revuo estas distribuita de gevolontuloj konataj kiel publikistoj kiuj ne ricevas salajron pro tio kaj eĉ mem pagas la revuon por kunlabori kovri la eldonkostojn.
Tiu ĉi kaj aliaj publikigaĵoj de la atestantoj de Jehovo estas malpermesataj en kelkaj landoj. Tiuj landoj kiuj malpermesas la revuon estas politikaj reĝimoj kie ne ekzistas la religian aŭ espriman liberecon.
- ↑ La Gardoturo 1.06.2013

