Artaksidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Artaksida Dinastio)
Artaksidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Lando Reĝlando Armenio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Artaŝes la 1-a vd
Branĉo de Orontidoj vd
Branĉoj Arsakida dinastio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Artaksia Dinastio (dinastio de la artaksiidojartaŝiidoj reĝoj posteuloj de Artaksias), regis la reĝlandon Armenio de 189 a.K ĝis la konkero de la lando far Romio en 12 a.K. kaj nestabile ĝis la jaro 12. Ĝia teritorio ampleksis al la Granda Armenio, Malgranda Armenio kaj transitore al la Malgranda Armenio kaj parto de Mezopotamio.

Origino[redakti | redakti fonton]

En 201 a.K Antioko 3-a la Granda konkeris la Grandan Armenion kaj Malgrandan Armenion kun la helpo de la armenaj generaloj Artaksias y Zariadres, venkante al la Orontida Dinastio. Antioko nomumis al Artaksias kiel satrapo de Granda Armenio kaj al Zariadres kiel satrapo de Malgranda Armenio.

Post la malvenko de Antioko kontraŭ la romianoj en la Batalo de Magnezio en 190 a.K, Artaksias kaj Zariadres ribeliĝis kaj kun romia konsento ili fondis memstarajn reĝlandojn Granda Armenio kaj Malgranda Armenio.

Konsolidiĝo de la armena teritorio[redakti | redakti fonton]

Hipoteza rekonstruado de la standardo de la artaksia dinastio

Artaksias fariĝis Artaksias la 1-a de Armenio kaj prezentiĝis kiel unu el la legitimaj devenantoj de la Orontida Dinastio. En la komenco de lia regado, li regis regionoj kiel la loĝantoj parolis la armenan lingvon kaj konsideris kiel prioritata celo la unuiĝon de ĉiuj armenoj en ununura ŝtato, sed poste li etendis lian regadon al eksterlandaj teritorioj.

Li fondis la ĉefurbon Artashat kie Hanibalo estis protektata de la kortumo de Artaksias. La loĝantoj de la antikva orontida ĉefurbo, Ervandashat, estis translokita al la nova urbo.

Armena Imperio[redakti | redakti fonton]

Armena Imperio inter la jaroj 83 kaj 59 a.K.

Dum la regado de Tigranes la Granda de la jaroj 95 al 55 a.K., Armenio atingis la pinton de ĝia povo kaj repide fariĝis la orienta ŝtato plej pova. Ĝi venkis al la partoj, konkeris Mezopotamion, Sirio, Kilikio y Fenicio. Vasaligis la kaŭkazajn reĝlandojn de Albanio kaj Iberio (Kaŭkazia) . Ĝiaj limoj etendiĝis ekde la Kaspia Maro ĝis Mediteraneo. Tigranes fondis la ĉefurbon en la centro de la imperio, per la nomo Tigranocerto.

Dekadenco[redakti | redakti fonton]

La splendoro de la armena imperio nur daŭris ĝis la venko de Romio super ĝi. En la jaro 69 a.K., Tigranes estis venkita de la romia generalo Lukulo en Tigranocerto kaj ankaŭ en 68 a.K. La armenaj malvenkoj ripetiĝis ekaj en Nisibis kaj en Artashat. Samtempe la partoj ankaŭ atakis la armenojn. Kiam Lukulo estis anstataŭita de Pompejo, li agnoskis la reĝlan don Armenio ene de la antaŭaj limoj de la grandaj konkeroj subigitaj al Romio.

Artaksiaj monarkoj[redakti | redakti fonton]

Erato, lasta reĝo de la artaksia dinastio.