Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/33

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Respubliko Montara Karabaĥo
Flago de Respubliko Montara Karabaĥo

La Respubliko Montara Karabaĥo (armene: Լեռնային Ղարաբաղի Հանրապետություն Lernajin Gharabaghi Hanrapetutjun) aŭ "Arcaĥa Respubliko" (armene: Արցախի Հանրապետություն Arcaĥi Hanrapetutjun ) estas fakta memstara respubliko situanta en la regiono Montara Karabaĥo (aŭ regiono Arcaĥo) de Suda Kaŭkazio. Ĝi regas la plej grandan parton de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo kaj plurajn najbarajn distriktojn de Azerbajĝano, limante kun Armenio okcidente kaj kun Irano en la sudo.

La regiono Karabaĥo, plejparte loĝata de armenoj iĝis pridisputata inter Armenio kaj Azerbajĝano kiam ambaŭ landoj akiris sendependecon de la Rusa Imperio en 1918. Post kiam Sovetio establis kontrolon de la areo, en 1923 ĝi kreis la Aŭtonoman Oblaston Montara Karabaĥo ene de la SSR Azerbajĝano. En la lastaj jaroj de Sovetio, la regiono reaperis kiel fonto de disputo inter Armenio kaj Azerbajĝano, finiĝante per granda etna konflikto kaj, poste, en laMilito en Montara Karabaĥo, kiu okazis de 1991 ĝis 1994. La 10-an de decembro 1991, ĉar Sovetio kolapsis, referendumo okazis kaj la Aŭtonoma Oblasto kaj la najbaroj de la regiono Ŝahumjan gvidis al sendependecdeklaro disde Azerbajĝano kiel la Respubliko Montara Karabaĥo. La lando restas neagnoskita de iu ajn internacia organizo aŭ lando, inkluzive de Armenio. Ekde la batalhalto en 1994, la plej granda parto de Montara Karabaĥo kaj pluraj regionoj azeraj ĉirkaŭe restas sub la karabaĥ-armena kontrolo. Reprezentantoj de la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano poste aranĝis pacnegocadojn gviditajn de la Minska Grupo. Legu pli...