Hajko (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Hajko" de Mkrtum Hovnatanjan (1779–1846). La legenda fondinto de la armena nacio, starante apud la tombo de Bel, sur kies brusto troviĝas lia sago. La mapo montras la regionon de la lago Van kaj la monto Ararato kun la arkeo de Noa.

Hajko (ankaŭ HaikHayk, en la armena alfabeto Հայկ) estas la legenda patriarko fondinto de la armena nacio. Lia historio estas rakontata en la Historio atribuata al Moseo de Ĥoreno (5-a jarcento al la 7-a jarcento de nia epoko).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la patriarko, Haik (Հայկ), ne estas tute samsona kun la nomo de Armenio, Haik (Հայք). Tamen, ili ambaŭ estas rilatigitaj kun la ero hai- per kiu la armenoj nomas sin mem (Հայեր haier). Hajko estas kvazaŭ aitiologia fondinto, kiel ekzemple Dan por la danoj, Seaxneat por la saksoj, ktp.

La standarda etimologio de hai-, estas la memnomado de la hindeŭropaj armenoj (diference de la urartanoj), estas derivaĵo de la hindeŭropa *poti-s, kio signifas ‘sinjoroj’ aŭ ‘gvidantoj’. Tiuj ĉi hindeŭropaj triboj eble ekloĝigis Armenion en el 8-a jarcento a.K., speciale dum la kimeriaj invadoj, kiam Sargono la 2-a menciis reĝon el regiono de Armenio kiu havis hindeŭropan nomon: Bagadatti.

Laŭ Moseo de Ĥoreno[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rakontoj de Moseo de Ĥoreno, Hajko, filo de Torgomo, estas patro de Armaneak dum li loĝis en Babilono, sed post la proklamiĝo de la aroganta titano Bel, Hajko elmigras en la regionon Ararato kie ekloĝas 300-persona grupo, fondante vilaĝon kiun li baptas per la nomo Haikaŝen.

Survoje li fondas alian vilaĝeton kiun gvidos lia nepo Kadmos. Bel sendas unu el liaj filoj por konviki la nepon reveni sed li ne volas. Bel decidas militi kontraŭ li sub la gvido de granda armeo, sed Kadmos antaŭvidas al Hajko. Hajko organizas sian armeon je la bordo de la lago Van kaj harangis ilin dirante ke ili devos venki kaj mortigi al Bel, aŭ forpasi dum la intenco, antaŭ fariĝi Bel-aj sklavoj. Laŭ Moseo de Ĥoreno: "Hajko estis bona kaj agrabla homo, kun krispa hararo, fulmetantaj okuloj kaj fortaj brakoj. Pro lia alto ŝajnis giganto, li estis lerta arkpafisto kaj aŭdaca militisto. Ekde la epoko de liaj antaŭuloj Noa kaj Jafet, Hajko kaj lia popolo elmigris al la sudo apud la varma grundo de Babilono. En tiuj ĉi regionoj regis giganto nomata Bel. Bel intenci subpremi la popolon de Hajko. Sed la orgojla Hajko ne subiĝis antaŭ Bel. Tuj kiam naskiĝis sia filo Aramaneak, Hajko ribeliĝis, kaj kondukis la popolon revene al Ararato, la lando de liaj antaŭuloj. Kaj ĉe la bordo de la montaro, konstruis la hejmon en Haikashen": Historio, 1, 10  a 12

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Moseo de Ĥoreno (5-a jarcento al 7-a jarcento) indikis ke la genealogio de Hajko estas:

kaj liaj posteuloj

Hajko ankaŭ estis la fondinto de la Hajkazuni-dinastio. Kelkaj aliaj armenaj nobeldomoj (kiel Khorkhoruni, Bznuni, Syuni, Vahevuni, Manavazian, Arran, etc.) havas genealogiajn arbojn kies patriarko estas Hajko. Laŭ Juansher: «Hajko estis la princo de la sep fratoj kaj estis je la servo de la giganto Nemrod (Nebrovt') kiu estis la unua reĝo de la tuta mondo».

Venko super Bel[redakti | redakti fonton]

Hajko venkas Bel per lia sago

Hajko malkovris la trupojn de Bel en montpasejo (kiun Moseo de Ĥoreno situas en Dastakert), gvidataj de Bel mem.

Dum la batalado en Dyutsaznamart, proksime de Julamerk, sudoriente de la lago Van, kiu okazis la 11-an de aŭgusto en la 3-a jarmilo a.K.

Hajko konstruis la kastelon Haikaberd en la loko kie okazis la milito kaj ekloĝigis la popolon Haikaŝen en la armena provinco Taron (hodiaŭa Turkio). La regiono kie okazis la milito estas nomumata de Haik (Hajko) (Armenio), kaj al la batalkampo, Hayoc’ Jor (Հայոց Ձոր: ‘interkrutejo de la armenoj’. Al la montaro kie Bel kaj liaj trupoj estis venkitaj, Hajko nomumas Gerezmankon. Hajko ordonis la embalsamadon de la korpo de Bel kaj translokigis ĝin al Harko por ĝia enterigo en alta pinto je la vido de liaj edzino kaj filoj.

Kompara mitologio[redakti | redakti fonton]

La mortigita ulo pro la sago de Hajko estas konata kiel BelNemrod. Hajko ankaŭ estas la nomo de la Oriona konstelacio en la armenlingva traduko de la hebrea Biblio.

S. Der Movsessian kredas ke Hajko estis "historia persono" kiu poste estis diigita kaj adorata kiel Deus Armenicus (Armena Dio). Tiu vidpunkto estas subtenata de S. Matikian (de Vieno), kiu rilatigas al Haik kun Haj, la antikva nomo de armena popolo kaj pruvigas sian aserton en la nomoj de Asirio (Aŝuro), Ateno (Atena) kaj Romo (Romulo), ĉiu urbo nomumata honore al la respektiva dio-heroo. Li asertas ke Hajko estis la ĉefa dio de la armenoj. Same kiel Hajko forfuĝis de Babilono pro la subpremo de Bel, kiun li poste mortigis, Zeŭso forfuĝis al la kaŭkaza montaro, poste revenis al Sicilio kaj pafis mortigajn sagojn kontraŭ siaj titanaj malamikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kretschmer,P.: Der nationale Name der Armenier Haik.
  • Kurkjian, Vahan: History of Armenia. Miĉigano (Usono), 1968.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio