Seksto Julio Afrika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Seksto Julio Afrika (latine: Sextus Iulius Africanus; 160/180240/160 verkisto de la Romia Imperio, konsiderita la fondisto de la kristana kronografio.

Li projektis por la imperiestro Aleksandro Severo la imperian bibliotekon. De liaj tre nombraj verkoj restas nur iuj fragmentoj.

Li verkis Kronografion, universalan historion ekde la origino ĝis Elagabalo en kiun transportis ankaŭ la kronologiojn de egiptaj suverenoj ĉerpitajn de la verko de Manetono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La biografiaj informoj pri Seksto Julio Afrika estas iom malabundaj. Iam oni opiniis ke li naskiĝis en Libio, nun oni opinias ke probable li originis el Jerusalemo, ankaŭ se lia juda origino ankoraŭ atendas pli certajn fundamentojn. Certe li estis en bonaj rilatoj kun Abgar la 9-a reĝo de Edezo, kaj estis amiko de poeto Bardesano. Antaŭ ol 221 li sekvis lecionojn de Heraklaso episkopo de Aleksandrio, kaj kun ties majstro Origeno amike korespondis.

Li travivis precipe en Emaus; en 222 li sendis leteron al la imperiestro Aleksandro Severo al kiu dediĉis sian ekciklopedian verkon Kestoi, por soleciti la rekonstruon de la urbo ankoraŭ ne refarita post la permilita reago de (Varus)): la misio sukcesis kaj Emaus estis reestablita kun la nomo de Nicopolis (Nikopolis). Seksto Julio Afrika okupiĝis por la alestigo, siaelspeze, de la biblioteko entenata en la Panteono

Dionizo bar Salibi asertas ke Seksto estis kristana episkopo, sed li reale neniam estis sacerdoto: liaj supozitaj ŝarĝoj ŝuldus al eraraj interpretoj de verkeroj lin koncernantaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kronografio[redakti | redakti fonton]

Seksto Julio Afrika verkis greklingvan kronografion de la mondo (Χpοvοyραφίαι, Kronografiai) en kvin libroj, ekde la kreo de la mondo ĝis 221, entute, laŭ lia kalkuloj, por 5723 jaroj.

Li estimis 5500-jara la periodon forpasitan inter la la dato de la Kreo kaj la naskiĝo de Jesuo, surprenante ke ties enkarniĝo okazintus la unuan tagon de 5501, responda al 25-a de marto.[1] Lia datado havis grandan influon: en la greklingva orienta Mediteraneo la kreo estis plurfoje fiksita en la unua jardeko de la 5500-aj jaroj a.K.. Laŭ Seksto Julio Afrika, la mondo estis destinita daŭri 6000 jarojn entute: antaŭvido tiu, kiu eniras en la vejnon de jarmilismo.

La kronografio de tiu “kronikisto”, kompilita kun la apologetikaj celoj, ne alvenis ĝis nin, sed vastaj eroj konserviĝis en Chronicon (Παντοδαπὴ Ἱστορία =kronikaro) de Eŭsebio de Cezareo, kiu de ili profitis pro kompili listojn antikvaj episkopoj; aliaj fragmentoj estas entenataj en la verkoj de Georgo Sincelo kaj Georgo Cedreno, same kiel ankaŭ en la Chronicon Paschale.

Tiu verko enŝovis unuafoje rilatojn inter la juda-kristana historio kun tiu greka-romana, pro kiu Seksto Julio Afrika estas konsiderita la fondinto de la kristan kronografio.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eŭsebio transdonas iujn erojn de telero De Seksto Julio Afrika al nekonta Aristido (Epistula ad Aristidem), en kiu la libia historiisto provas akordigi la malsanaĵojn inter la du genealogioj raportitaj en la Evangelioj (Mateo kaj Luko) profitante de la hebrea praktiko de Levirato.[2] Konserviĝis ankaŭ lia letero en kiu li enŝovas dubojn pri la aŭtentikeco de la rakonto pri Susana de la libro de Danielo kaj raportas pri la ĉi-rilata respondo de Origeno.

Al li estas atribuata ankaŭ alia verko, Kestoi (Κεστοί, "broditaj zonoj"), kiu laŭlonge de 24 libroj pritraktis pri agrikolturo, natursciencoj, milita strategio, magio, medicino kaj aliaj temoj enciklopedistile. La atribuado de tiu verko estis diskutata pro tio ke ĝi aperis antaŭ ol li ekdediĉis sian atenton al religiaj verkoj. Nur ĝia fragmento atingis nian epokon, pere de papirusoj de Oksirinĥo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Venance Grumel, La Chronologie (1958).
  2. Eŭsebio de Cesarea, Prieklezia historio, i. 7; vi. 31.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Africanus, Sextus Julius", 1911 Encyclopædia Britannica
  • Heinrich Gelzer, Sextus Iulius Africanus und die byzantinische Chronographie, Hinrichs, 1880, vol. 1 (Gerstenberg, 1978, ISBN 3-8067-0748-0).
  • Thomas Krönung, "Die Wiederentdeckung des Manuskripts von Heinrich Gelzer zur kritischen Edition der Chronographien des Julius Africanus", Welt-Zeit. Christliche Weltchronistik aus zwei Jahrtausenden in Beständen der Thüringer Universitäts- und Landesbibliothek Jena, de Gruyter, Berlin 2005, ISBN 3-11-018480-X
  • Lexikon für Theologie und Kirche, vol. 1. Freiburg, 1959.
  • Der Neue Pauly. Enzyklopädie der Antike, vol. 11, Stuttgart-Weimar, 2001.
  • Patrologia Graeca Volumo 10.