Prieklezia historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Prieklezia historio, antikvgreke Ἐκκλησιαστικῆς ἱστορίας (latine Historia EcclesiasticaHistoria Ecclesiae), estas verko de Eŭsebio episkopo de Cezareo.

En tiu verko Eŭsebio, laŭ sia enkonduka deklaro (I.i.1), volas prezenti la historion de la Eklezio ekde la epoko de la apostoloj ĝis siaj tagoj, aparte koncerne jenajn aspektojn:

  1. la episkopaj posteulecoj en plej gravaj sidejoj
  2. la historio pri la kristanaj teologoj
  3. la historio pri la herezoj
  4. la historio pri hebreoj
  5. la rilatoj kun la gentoj
  6. la martiroj

Li kunigas la materion laŭ la epokoj de la imperiestroj, ĝin rekte prezentante tian kia ĝi aperas en la fontoj (pro tio en lia verko troviĝas materialo pli antikva ol tiu skribe atestata de li). Detale:

  • Libro I: detala enkonduko pri Jesuo Kristo
  • Libro II: historio pri la apostolaj tempoj ĝis la detruo de Jerusalemo flanke de Tito
  • Libro III: posta epoko ĝis Trajano
  • Libro IV kaj V: 2-a jarcento
  • Libro VI: epoko ekde Septimo Severo ĝis Decio
  • Libro VII: Epoko ĝis la persekuto de Diokleciano
  • Libro VIII: plue pri la persekuto de Diokleciano
  • Libro IX: Historio ĝis la venko de Konstanteno kontraŭ Maksencio en Okcidento kaj kontraŭ Maksimino Daia en Oriento
  • Libro X: la restaŭrigo de la eklezioj kaj la ribelo kaj konkero de Licinio

La verko konkludiĝas inter la jaroj 325 (morto de Paŭlino el Tiro) kaj 326 (morto de Kristo): la libro X estas dediĉita al Paŭlino el Tiro.

Tiu verko postulis al Eŭsebio preparajn studojn ege ampleksajn kaj daŭrajn kunlaboradojn por la trovo kaj kopiado de dokumentoj, el kiuj multe estas konata nur per la Eŭsebia enhistoriigo. Tiu grandega historia laboro de Eŭsebio estis certe favorata de lia persona amikeco kun la imperiestro Konstantino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]