Oksirinĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksirinĥo
antikva urbo • arkeologia loko [+]

LandoEgiptio
Koordinatoj28° 32′ 10″ N, 30° 39′ 20″ O (mapo)28.5361111130.65555556Koordinatoj: 28° 32′ 10″ N, 30° 39′ 20″ O (mapo)

Areo2 km² (200 ha)

Oksirinĥo (Egiptio)
Oksirinĥo (Egiptio)
DEC
Map
Oksirinĥo
Vikimedia Komunejo:  Oxyrhynchus [+]
vdr

Oxyrhynchus (ebla esperantigo Oksirinĥo) estas arkeologia elfosaĵejo en Egiptio. Ĉar oni trovis tie en la 20-a jarcento, dum la daŭraj elfosadoj multajn papirusajn tekstojn el la epoko de helenismo, Romia imperio kaj de Bizanca imperio, Oksirinĥo apartenas al la plej gravaj elfosaĵejoj de Egiptio. Oni trovis verkaĵojn de Menandros kaj evangelion de Tomaso, gravan fru-kristanan dokumenton.

Historio de la elfosaĵejo[redakti | redakti fonton]

Oksirinĥo situas ĉ. 160 km sude de Kairo, okcidente de ĉefa fluo de la Nilo ĉe Bahr Yusuf (Jozefa kanalo). La Jozefa kanalo estas Nila branĉo, kiu finiĝas en Moeris-lago kaj Fajum-Oazo. En tempo de la Antikva Egipto, sur la loko de Oksirinĥo situis la urbo Per-medjed, kiu graviĝis nur post konkero de Aleksandro la Granda en 332 a. Kr.. La greka konkeranto fondis tie la novan urbon Oxyrhynchon Polis (greke Urbo de akranazaj fiŝoj). La nomo derivas de fiŝa specio, vivanta en la rivero (Mormyrus oxyrhynchus), kiu estis sankta besto por la egiptanoj.

En la helena epoko, Oksirinĥo estis prospera urbo en al regiono, ĝi estis la tria plej granda urbo de Egiptio. Post la kristanismigo de Egiptio, ĝi iĝis konata pro sia abundo je klostroj kaj preĝejoj. Ĝi restis grava ĝis okupo far araboj en 641, post kiam la kanala sistemo - nutranta la urbon - ruiniĝis kaj al urbo senhomiĝis. Hodiaŭ staras tiuloke la urbo Al Bahnasa, kiu parte konstruiĝis sur ruinoj de la antikva Oksirinĥo.

Ĉar la urbo estis konstruita ne ĉe bordo de Nilo, sed ĉe kanalo, signifis, ke la rubaĵoj de la urbo rezerviĝis dum jarmilo. Oni ofte rubujigis nun gravajn oficialajn dokumentojn en salikaj korboj. Oni trovis multajn papirusojn kaj kelkajn eĉ kun bibliaj tekstoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]