Hovnatanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hakob Hovnatanjan (1806—1881),unu el la reprezentantoj de la lasta generacio de la familio Hovnatanjan.

La familio Hovnatanjan (armene: Հովնաթանյաններ , Hovnatanjanner ) estis eminenta armena familio de pentristoj. Ili inkluzivas kvin generaciojn de la 17a ĝis la 19a jarcentoj. La Hovnatanjan-oj devenas de la vilaĝo Ŝorot, distrikto Jernĝak en Naĥiĉevano (nun vilaĝo Şurud en rajono Ĝulfo, Naĥiĉevano, Azerbajĝano).

Ili loĝis en pluraj lokoj: Naĥiĉevano, Erevano, Tbiliso, Eĉmiadzin, Sankt-Peterburgo kaj Irano. Plej multaj el iliaj verkoj estas dediĉitaj al kristanismo kiel aliaj verkoj de sia epoko.

La familia nomo devenas de Hovnatan, la armena ekvivalento de Jonatano.

Familianoj[redakti | redakti fonton]

  • Naghaŝ Hovnatan (Նաղաշ Հովնաթան) (1661-1722)[1] - fondinto de la familio; poeto, artisto, miniaturisto, murfpentristo kaj eklezia komizo
    • Harutjun Hovnatanjan (Հարություն Հովնաթանյան) (18-a jarcento) - artisto kaj murpentristo
    • Hakob Hovnatanjan 1-a (Հակոբ Հովնաթանյան) (mortis en en 1757) - artisto, miniaturisto, kaj poeto
      • Hovnatan Hovnatanjan (Հովնաթան Հովնաթանյան) (1730 - 1801/1802) - murpentristo
      • Mkrtum Hovnatanjan (Մկրտում Հովնաթանյան) (1779 —1846) - artisto, entombigita en Ĥoĝivank- tombejo, Tbiliso.
        • Aghaton Hovnatanjan (Աղաթոն Հովնաթանյան) (1816–1893) - artisto
        • Hakob Hovnatanjan 2-a (Հակոբ Հովնաթանյան) (1806—1881) - artisto
          • Ruben Hovnatanjan (1940-1999) - artisto

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Kratero sur la planedo Merkuro nomiĝas laŭ Hakob Hovnatanian[2].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2001) Armenians and the world : yesterday and today. Erevano: Noyan Tapan, p. 130–132. ISBN 9789993051299.
  2. PIA12039: Low Angle Impacts: A Look at Qi Baishi and Hovnatanian. NASA. Alirita 25a de decembro 2012.