Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas aro de religiaj konfesioj kaj anoj kiuj sekvas almenaŭ iom de la instruoj de Joseph Smith, Jr., kiu eldonis la Libron de Mormon en 1830. La Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas unu el multaj movadoj kiuj estiĝis dum la Dua Granda Vekiĝo en la 19-a jarcento en Usono. Multaj el ĉi tiuj movadoj, inter kiuj troviĝis la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, estis forte restaŭrisma en perspektivo kaj ĝi klopodis atingi pli ol la protestantoj kaj restarigi formon de Kristanismo kiun ili kredas esti pli kongrua kun la Nova Testamento.

Laŭ sia doktrino, Mormonismo estas la restarigo de la frua Kristianismo en lastaj tagoj.

Estas grave kompreni, ke Mormonismo ne signifas nur la religion de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj sed estas interne kompleksa religitradicio, enhavanta branĉojn kaj subbranĉojn, kiuj diferencas iomete en teologio.

Disiĝo[redakti | redakti fonton]

Aparte la Sallagurba eklezio, ankaŭ ekzistas du subtradicioj tre diferencaj. Unue, estas la "Reorganizita Eklezia de Sanktuloj Lasttagaj" (ekde 2001 simple nomita "Krista Komunumo"), kiu elbranĉis je 1844 pro kverelo pri pluraledziniĝo. Tiu subtradicio petas restarigi la fruan mormonan teologion de antaŭ la enkonduko de poligamio kaj templo-ritojn de la 1840-aj jaroj. Due, estas mormona fundamentismo, kiu ne estas organizata eklezio, sed anstataŭ movada aŭ tendenco tre interne skismiĝema. Ties ĉefaj karakterizaĵoj teologiaj estas:

  1. aserto de doktrino de pluraledziniĝo
  2. tre radikala doktrino pri profetaĵo.

Estas la disputoj pri pluraledziĝo, kio kreis tiujn skismojn aŭ branĉojn en la granda tradicio mormona. Laǔ plimultaj historiistoj, Joseph Smith asertis ke, en 1831 il unuafoje ricevis dian rivalon komandantan al ekleziulaj viroj edzigi kelkajn virinojn. Komence la estraro praktikis poligamion sekrete, kaj fakte Smith malkonfesis pri tiu doktrino tra la tuta vivo. Tamen, je 1843 li formale registris unu rivalon, asertante pluraledziniĝo, kaj leĝigis sian unuan edzinon, Emma, kiu pasie kontraǔis tiun doktrinon de sia edzo. Eĉ antaǔ Joseph Smith estis mortigita, en 1844, disvastiĝis onidiroj pri la poligamio de la mormona estraro, kaj la doktrino pluraledziniĝa iĝis “malfermita sekreto”: komuna kono kion tamen oni povis nei, kiam estas oportune. Fine, la eklezio publikigis la doktrinon je 1852.

Mormona teologio[redakti | redakti fonton]

Tra la tuta movado, estas kvelkaj komunaj kredaroj, kiuj apartigas Mormonoj de aliaj Kristanoj.

Antaǔekzisto aǔ antaǔmorta ekzisto[redakti | redakti fonton]

La kredaro, ke ĉiu humananimo ekzistis kun Dio eĉ antaǔ la nasko. Tiu doktrina datiĝas de teksto de Joseph Smith je 1833, dirante ke, “Eĉ homo estis en komenco kun Dio. Inteligenteco, aǔ la lumo de vero, nek estas nek jam povas esti kreita aǔ fariĝit.”[1]

Sanktaj skriboj[redakti | redakti fonton]

Malsame kun aliaj Kristianoj, Mormonoj rekonas tri librojn kiel sanktaj skriboj, aparte de la Biblio: la Libro de Mormon, la Multevalora Perlo, kaj Doktrino kaj Interligoj, kies la lastaj du konsistas aǔ parte aǔ tute el la instruoj de Joseph Smith.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doktrino kaj Interligoj, 93:29).