Brigham Young

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brigham YOUNG
Brigham YOUNG
Dua Prezidento de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
Naskiĝo 1-a de junio 1801
en Whitingham, Vermont, Usono
Morto 29-a de aŭgusto 1877
en Sallagurbo, Utaha Teritorio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Brigham YOUNG estis usona mormono, unua subŝtatestro de Utaho, naskiĝis en 1801, mortis en Salt Lake City en 1877.

Post la morto de Joseph Smith, la fondinto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la 27-an de junio 1844, Brigham YOUNG, kiu estis la plej supera apostolo de la eklezio, iĝis ĉefo de la movado. Li gvidis sian popolon, pli ol 70 mil homojn, okcidenten, pli ol 2 mil kilometrojn tra necivilizitaj teritorioj, kaj fine al Valo Sallaga en 1847. Ili starigis pli ol 350 vilaĝojn en Utaho, Idaho, Vajomingo, Koloradio, Nov-Meksiko, Arizono, Nevado, Kalifornio, Kanado kaj Meksiko.

Li estis la teritoriestro de Utaho. Li volis ke Utaho subŝtatiĝu, sed la usona parlamento rifuzis pro la mormona praktiko de poligamio.

Li gividis sian eklezion dum 33 jaroj. En (1995), Charlton Heston, en televidfilmo The Avenging Angel (la venĝa anĝelo) rolis lin. Proksime de Sallagurbo estas monumento de li montranta la lokon por fondi urbon ("jen la loko").