Joseph Smith

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Joseph SMITH estis la fondinto kaj unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Smith naskigis en la urbo Sharon, subŝtato Vermont, Usono en la jaro 1805. Kiam li estis dek-jaraga, lia patro translogigis en Palmira-n, Novjorkio, pro tio, ke la vetero de Vermont ne donis sufice longan kreskan sezonon por sukcese ricevigi la bezonatan rikoltadon.

Joseph Smith
Joseph Smith

Laŭ lia propra historio, post profunda preĝado Dio la Patro kaj Jesuo Kristo montriĝis antaŭ li. Ili poste sendis anĝelon al li, kiu rakontis al li pri malnovaj, enfositaj oraj tabuloj sur kiuj estis skribita la Libro de Mormon.

En 1830 li publikigis la Libron de Mormon kaj oficiale fondis la eklezion.

Dum lia estreco, pro persekuto, la eklezio forkuris el Nov-Jorkio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondis urbon en okcidenta Ilinojso, ĉe la bordo de la rivero Misisipo.

La 27-an de junio 1844, dum li estis en malliberejo (pro akuzoj kiuj estis laŭ li senbazaj), homamaso maskumita de ciro atakis la malliberejon kaj mortigis lin kaj lian fraton Hyrum.

Post lia morto, lia sekvinto Brigham Young gvidis la mormonojn al Utaho.