Vigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vigo
urbo
municipo de Galegio
Oficiala nomo: Vigo
Deveno de nomo: Vicus (latine)
Moto: Fidela, Lojala, Kuraĝa kaj Ĉiam Bonfara
Kromnomo: La olivarba urbo
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Galegio
Provinco Provinco Pontevedro
Municipo Vigo
Historia regiono Gallaecia
Konataj lokoj
Skulptaĵoj
Rivero Lagares
Situo Vigo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 42° 13′ 00″ N 08° 43′ 00″ U / 42.21667 °N, 8.71667 °U / 42.21667; -8.71667 (mapo)
Areo 109,60 km² (10 960 ha)
Loĝantaro 293 837 (20202023)
Denseco 2 680,99 loĝ./km²
Parkoj Parko Castrelos, Insuloj Cíes nacia parko
Estiĝo 6a jc antaŭ nia erao
Urbestro Abel Caballero (PSdeG-PSOE)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +34 986
Vigo (Provinco Pontevedro)
Vigo (Provinco Pontevedro)
DEC
Situo kadre de Provinco Pontevedro
Vigo (Hispanio)
Vigo (Hispanio)
DEC
Situo kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Vigo
Retpaĝo: www.vigo.org
vdr
Ĝenerala vidaĵo de Vigo

Vigo estas urbo en Galegio, la plej granda laŭ nombro da loĝantoj, kaj la urbo sen ĉefurba rango kun plej granda loĝantaro en Hispanio. La urbo situas en la suda marbordo de rio de Vigo, en la t.n. Malaltaj Rioj, estuaroj tipaj en tiu areo de la Atlantika Oceano. Administre ĝi apartenas al la provinco Pontevedro, kaj historie al la regiono Val do Fragoso, kvankam nuntempe ĝi konsistigas la kernon de la regiono de Vigo.

La urbo konsiderindas unu el la ekonomiaj motoroj de Galegio. Vigo estas la dekkvara municipo de Hispanio, kun loĝantaro de 293.837 homoj laŭ la municipa censo de 2020[1]. Ĝi areas 109,1 km². La denseco de loĝantaro nombras 2.688 loĝ./ km², kvankam ĝi rimarkinde kreskas en la urbo.

Vigo estas konata ankaŭ kiel la olivarba urbo[2].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo 'Vigo' venas el la latina lingvo vicus, signifanta 'vilaĝo' aŭ 'kvartalo'. Ekzistas 37 aliaj samnomaj vilaĝoj kaj parokoj en la Hispana Aŭtonoma Komunumo Galegio (kaj aliaj en la tiel nomata Ekstera Galegio, tio estas, en la najbaraj galeg-kulturaj regionoj de Asturio kaj Kastilio kaj Leono). Ankaŭ ekzistas samdevenaj loknomoj en aliaj lokoj de la latinida Eŭropo, kiel ekzemple Vic en Katalunio, pluraj Vic en Okcitanio, Vicq en norda Francio, Vich kaj Vicques en Svislando, Vich en Ladinio, Vigo Rendena en la itala provinco TrentoVigodarzare kaj Vigonovo en la provinco Veneto. Dum pluraj jardekoj populariĝis la teorio, ke la kompleta nomo de Vigo estis Vicus Spacorum (Spacorum signifus "de la spacii", tribo supozeble loĝinta en la viga areo), sed la hodiaŭa historiografio rifuzas tiun teorion, bazitan sur neniu dokumento aŭ pruvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Reprodukto de castro-kulturaj loĝejoj en la Muzeo de O Castro.

Vigo kaj ties regiono estis loĝitaj de pratempo, kiel atestas la granda kvanto da dolmenoj trovitaj en ĝia municipa teritorio.

Tamen, la solaj paleolitikaj trovitaj arkeologiaj restaĵoj estas ĉirkaŭ kvindek tajlitaj iloj el kvarco kaj kvarcito.

El Neolitiko, kiam la ekonomio transiris de kolektado al produktado, elstaras dolmenoj, enterigaj konstruaĵoj sub tumuloj, dateblaj inter 3000 kaj 1800 antaŭ nia erao. Menciindas la dolmeno Casa dos Mouros, situanta najbare de la zoologia ĝardeno A Madroa (la vorto "madroa" signifas "dolmeno" en la galega), dolmenkampo en la paroko Beade kaj aliaj ĉirkaŭ kvardek tumuloj kaj dolmenoj en la monto Vixiador. En la Municipa Muzeo Quiñones de León oni tenas kelkajn neolitikajn hakilojn el la viga regiono; unu el ili venas el la urbokerna monto O Castro.

Dolmeno Casa dos Mouros

En la municipo Vigo ekzistas subĉielaj ŝtongravuraĵoj. Ilia dato estas, laŭ plej multaj esploristoj, Kuprepoko aŭ Ĥalkolitiko, inter 2000 kaj 1800 a.n.e., aŭ la komenca kaj meza partoj de Bronzepoko, inter 1900 kaj 1100 a.n.e. Gravas la granda kvanto da ŝtongravuraĵoj en la paroko Coruxo (pli ol 50 ŝtonoj). La desegnoj estas diversaj: cervo en Millaradas (paroko Matamá), lancopintoj en Sárdoma, geometriaj (ĉefe samcentraj cirkloj, sed ankaŭ kvadratoj) en multaj lokoj (elstaras tiuj de Fragoselo, aparte la ŝtono nomata Pedra Moura) kaj kavaĵetoj (tre abundaj).

La kulturo de castros (loĝ-fortikaĵoj) disvolviĝis en Galegio el la fino de la Bronzepoko kaj poste, kiam aperis kaj disvolviĝis la Ferepoko. Ĝi postlasis en Vigo gravajn spurojn, kiuj pensigas ke la olivarba urbo havis unu el la plej grandaj loĝ-densoj de la tuta Galegio- entute kalkuleblas 28 loĝ-fortikaĵoj en la regiono de Vigo. Ilia ĉefa trajto estas la strategia situo en altaĵoj, kun fortaj defendomuroj. Interne kuŝis loĝejoj, hejmbirdejoj kaj tenejoj. La loĝantoj de castros kombinis agrokulturon kun ĉasado, fiŝkaptado kaj konkokolektado. Ili havis kaprojn, ŝafojn, porkojn, bovinojn...

La granda castro de Vigo, en la monto O Castro, estis loĝita inter la 3a jc. antaŭ nia erao kaj la 3a jc. post nia erao, kiam la loĝintoj ektranslokiĝis al Vicus, nova apudmara setlejo. Temis pri granda loĝ-fortikaĵo kun multaj loĝantoj kaj grava rolo en la regiono. En la fosita kaj muzeigita parto videblas restarigitaj domoj (rondaj, pli antikvaj, kaj kvadrataj, romi-epokaj), kun reprodukto de la tiamaj ĉiutagaĵoj. La lokon trakuris akvokanaloj uzitaj por industriaj celoj.

Romia epoko[redakti | redakti fonton]

Romiigo estis tre frua kaj intensa en Vigo de la 2a jarcento a. n. e. Nuntempaj arkeologiaj esploroj priskribas gravan enloĝejon, la romian Vicus. Laŭlonge de la tuta marbordo oni trovis romiajn vilaojn (Alcabre, Toralla), salfarejojn, peklaĵ-fabrikojn, subakvajn restaĵojn kiel amforojn, ktp. Necesas paroli ankaŭ pri la nekropoloj; en la strato Pontevedra, oni malkovis en 1953 dudek naŭ steleojn, nun konservatajn en la Municipa Muzeo en Castrelos), kaj alia nekropolo kuŝis en insulo Toralla.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj stratoj de Vigo ankoraŭ tenas sian mezepokan guston. Strato de la Korbofaristoj

Dum Mezepoko eklezia hierarkio superregis la galegan socion dum tiu epoko Vigo dependis dum longa tempo de la Monaĥejo de Sankta Maria el Melón (provinco Oŭrenso).

Tiutempe Vigo suferis atakojn de nordeŭropaj piratoj, kio estigis translokigon de la popolantaro en la internon de la urbo, serĉe de pli granda sekureco.

Krom la nuntempe restantaj romanikaj preĝejoj (en Bembrive, Coruxo kaj Castrelos), estas romanikaj restaĵoj en la barokaj preĝejoj de Sárdoma, Lavadores kaj en la kapelo de Freixo, en Valadares. Tio pruvas la ekziston jam dum Mezepoko de vilaĝoj en la nunaj parokoj de Vigo. Ankaŭ restas du mezepokaj pontoj, unu en Sárdoma kaj alia inter la nunaj parko Castrelos kaj futbalstadiono de Balaídos. Aldonendas la prapreĝejo de Sankta Maria (nuna kunkatedralo) kaj la ankaŭ malaperinta preĝejo de Sankta Jakobo de Vigo. Skulptaĵo el ĉi lasta konserviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio en Madrido. Ekzistis iu kastelo do Penso, per kies postrestintaj ŝtonoj oni konstruis fine de la 15-a jarcento la Turon de la Puleto (Torre da Pulguiña), ankaŭ malaperintan sed konservitan ĝis la 19-a jarcento.

En la malfrua Mezepoko la menestrelo Martín Codax verkis siajn konatajn amik-kanzonojn en la galega-portugala parolante pri Vigo.

De la 15a ĝis la 18a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Vigo eta-paŝe kreskadis malgraŭ la konstantaj pirataj alsturmoj. Graviĝis la komercado kaj manfaritaĵoj, kvankam la plej grava aktivado ekonomia estis sardin-kaptado.

En 1585 la angla korsaro Drake klopodis kapti Vigon, sed li fiaskis pro la kontraŭstaro de la viga popolo. Tamen, kvar jarojn poste li reatakis sukcese kaj forbruligis grandan parton de la urbo, interalie la preĝejon de Sankta Maria (nuna kunkatedralo).

La Batalo de Rande

En 1702 turkaj piratoj strebis por alsturmi la urbon, sed denove la loĝantaro forpelis tiun atakon. La konstantaj elmaraj atakoj konstruigis en 1656 la urban ĉirkaumuron kaj la kastelon de Sankta Sebastiano, kies restaĵoj ankoraŭ spekteblas hodiaŭe.

En 1702 okazis la plej grava historia epizodo en la vivo de Vigo- la Batalo de Rande. Angla-nederlanda ŝiparo persekutis en la rion de Vigo la hispanan Ŝiparon de la Arĝento kaj ties akompanajn francajn ŝipojn. Ĉi lasta ŝiparo, ŝarĝita per riĉaĵoj el Ameriko estis detruita post sanga intensa batalo kaj mara kaj tera. La angloj forportis kelkajn trezor-plenajn ŝipojn, sed la ceteraj brulante alfundiĝis en la golfeto de Sankta Simono, interne de la rio.

En 1702 Karolo la 3-a nuligis la monopolon de havenoj rajtigitaj por komercadi kun Ameriko, tiel ke Vigo ekprofitis el la altmara ŝip-trafiko. Tiam Vigo estis ĉirkaŭita de murego konstruita okaze de la Milito de Restarigo de Portugalio, timinte eventualan invadon. Apudmare situis la bastiono de A Laxe kaj en la kontraŭa flanko la kastelo de Sankta Sebastiano. Laŭlonge de la murego situis sep pordegoj: la pordo de Falperra, tiu de O Berbés, tiu de la Maro, tiu de A Laxe (la Plata ŝtono), tiu de Gamboa, la Sunpordo kaj tiu de Pracer.

Fine, la alveno en la urbon de katalunaj komercistoj kaj industriistoj en la dua duono de la 18-a jarcento estigis etan ekonomian revolucion, tiel ke disfloris la fabrikoj de peklaĵoj, sapo, ledaĵoj kaj linaĵoj.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1809, same kiel okazis kun la cetera Iberio, Vigo estas okupita de la franca armeo. Popola ribelo gvidita de la militisto Paulo Morillo kaj la civilulo Bernardo González "Cachamuíña" forpuŝis la francan armeon. Tiu ĉi okazintaĵo igis Fernandon la 7an doni al la urbo la titolon "Fidela, Lojala kaj Kuraĝa". En 1834 oni finis la rekonstruadon de la kunkatedralo.

Meze de la jarcento oni kreis la novan filion de la Banko de Hispanio kaj la novan ŝtonkajon. La urbo plu kreskis kaj ties registoj decidis malkonstrui la ĉirkaŭmuron por plifaciligi ĝian plivastigon.

La dua duono de la 19a jc. estis periodo de konstanta kreskado de la urbo, pelita interalie danke al la intensiiĝo de la rilatoj kun Ameriko, helpe de la strategia situo de Vigo en Atlantiko. Tiel, de 1855 establiĝas regulaj mar-komunikaj servoj kun Havano, Bonaero kaj Portoriko. Unu jardekon poste oni ekkonstruis la fervojon kaj la terplenigaĵojn en la rio kun la celo plivastigi la havenon. La fervoja linio de Vigo al Oŭrenso estis inaŭgurita en 1881.

Dum tiu epoko la haveno de Vigo ricevis la grave vunditajn soldatojn el la Milito de Kubo, akceptante kaj prizorgante ilin. Tiu fakto donis al la urbo la titolon "Ĉiam Bonfara". De tiam la viga blazono havas la devizon "Urbo Fidela, Lojala, Kuraĝa kaj Ĉiam Bonfara".

Jarcent-fine la urbo havis 15.000 loĝantojn.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Lim-kvartalo A Salgueira. Fone konturiĝas impona la monto Galiñeiro (711 m).

La 20an jarcenton karakterizis ekonomia eksplodo. En la unuaj jardekoj la viga burĝaro tenis la konduk-rimenojn de la politika kaj ekonomia povoj. La instaliĝo de katalunaj entreprenistoj en la fino de la 19a jc., ĉefe en la kvartalo Areal, antaŭenpuŝis la disvolviĝon de peklo-industrio kaj la kreskon de fiŝkaptado. Aliflanke, kun la fluo de la jarcento, Vigo inkludis la municipojn Bouzas en 1904 kaj Lavadores en 1941, etendiĝante sian municipan areon kaj tiel kreskigante sian loĝantaron.

Dum la unua triono de la 20-a jarcento kaj en la jaroj post la Hispana Enlanda Milito, la viga haveno ligiĝis al la bildo de miloj kaj miloj da galegoj enŝipiĝantaj al Ameriko, tiam lando de laborŝancoj. Tamen, kreiĝis gravaj entreprenoj en Vigo, kiel la ŝipfarejoj Barreras kaj Vulcano, same kiel la avangarda Pescanova (kun fiŝ-frostiga ŝiparo) kaj aliaj multaj maraj entreprenoj. Al tiu ekonomia sektoro oni devas rilatigi la kreadon kaj ampleksigon de la plejparto de la ceteraj industrioj.

Alia simbolo de la pasinta urbo estis la tramo, ekfunkciinta en 1914 kun komenca kosto de 5 centonoj de peseto. Tiam Vigo havis grandegan socian aktivadon. Tial abundis ĵurnaloj kaj semajngazetoj kaj asocioj kun politika kaj sindikata karaktero.

Tamen tiu intensa agado nuliĝis pro la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito. Inter la viktimoj de la subpremo kiu sekvis la ribelon estis la tiama magistrato de la urbo, Emilio Martínez Garrido, mortpafita la 27an de aŭgusto 1936 fare de la armeo de Franco. En la mezo de la jarcento oni kreas la grandan straton Gran Vía (Granda Vojo) kaj la urbo spertis vastan demografian kreskadon, kun kreado de loĝ-kvartaloj kiel Coia. Oni konas tiun etapon per la nomo disvolvismo. La kreskinta labor-propono altiris multnombrajn kamparanojn kiuj fiks-loĝis en alte popolitaj kvartaloj kiel Teis. Instaliĝis novaj industrioj kiel Citroën Hispania, la unua entrepreno kiu situis en la Senimposta Zono. Oni intencis instali petrol-rafinejon (kiu fine aljuĝiĝis al Koruno). Samtempe kun tio pliboniĝis la komunikil-reto kun la cetera Iberio kaj kreiĝis urbo-larĝigajn planojn. Danke al la transpopolado el la kamparo en la urbon en la jardekoj de 60 kaj 70, Vigo estis submetita al altagrada demografia kreskado kaj iris de 30.000 loĝantoj en 1910 ĝis la nuntempaj preskaŭ 300.000.

En la demokratia epoko, dum la jardeko 1975-1985, la sekvoj de la krizo de la mara ekonomia sektoro forte trafis la urbon, pligrandigante la sociajn konfliktojn kaj detruante la parton de la tradicia industria strukturo ligitan al la maro. Malgraŭ tio, ekde la lastaj 80aj jaroj estas konstatebla ekonomia restariĝo kiu plifirmigis la regionon de Vigo kiel modernan kaj gravan industrian kaj servan zonon; tiu tendenco plilongiĝas, kvankam laŭ malkreska ritmo, ĝis la nuna tempo.

Estraro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Vigo.

La magistrato de Vigo konsistas el magistratanoj el tri partioj: la konservativa Popola Partio (Partido Popular), la Socialista Partio de Galegio (regiona branĉo de la PSOE) kaj la Galega Naciista Bloko BNG. De post la balotadoj de majo 2007, la urbestro estas la socialisto Abel Caballero, eksa ministro en kelkaj hispanaj registaroj, danke al interkonsento inter socialistoj kaj naciistoj, kiu tiel akiris plimulton fronte al la plej voĉdonata listo de la PP, kiu estis prezentinta kiel kandidaton la antaŭan urbestrinon Corina Porro.

En la voĉdonoj de 2011 denove la Popola Partio akiris relativan plimulton da voĉdonoj, sed denove konsento inter la aliaj du partioj ebligis la reelekton de Abel Caballero.

Laŭ la regiona divido planita de la aŭtonoma galega registaro Xunta de Galicia, la Regiono de Vigo konsistos el la jenaj municipoj: Vigo, Redondela, O Porriño, Nigrán, Baiona, Gondomar, Mos, Fornelos de Montes, Pazos de Borbén, Salceda de Caselas kaj Soutomaior.

La respondecoj, reg-organoj kaj financado de la Regiono de Vigo ankoraŭ estas disvolviĝontaj de la aŭtonoma registaro de Galegio.

Vigo estas la sidejo de la Eŭropa Agentejo de Kontrolo de Fiŝkaptado de la Eŭropa Unio, de la sola oficejo de la Pontevedra Deputitaro ekster la provinca ĉefurbo Pontevedro kaj de la suda parto de la Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj de Galegio.

Municipaj balotadoj, 27an de majo 2015[3]
Partio Voĉdonoj % Magistratanoj
PSOE 73.074 51.8 % 17
PP 28.874 20.47 % 7
Marea de Vigo 16.227 11.5 % 3
  • Elektita urbestro: Abel Caballero (PSOE).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Vigo ekde 1900

Laŭ la informoj de la censo, en 1910 estis ĉirkaŭ 40.000 loĝantoj kaj nuntempe ekzistas 297.332 (2010), el kiuj 17.108 estas eksterlandanoj.[1]

La urbo Vigo estis dum la lastaj jardekoj unu el la eŭropaj urboj kun pli granda loĝant-kreskado. Kompare kun la komenco de la 20a jarcento, ĝia loĝantaro duobliĝis.

La plejmulto el la loĝantaro koncentriĝas en la urbo, kvankam la periferiaj parokoj dissemitaj tra la municipo havas gravan kvanton da loĝantoj kaj altega loĝdenso (la plej alta en Hispanio se oni ekskludas la urbajn areojn. Fakte, laŭ la Nacia Instituto de Statistiko de Hispanio, en 2008 krom la urbo Vigo ekzistis en la municipo dek kvin loĝ-lokoj kun pli ol 1.000 loĝantoj: Babio (1.275), Saa (1.223), A Penís (1.149), A Fonte Escura (1.238), Pereiró (4.150), A Ponte (2.267), Freixeiro (2.573), Mantelas (1.563), Salgueira (1.248), A Bagunda (2.686), A Bouciña (1.657), Barreiro (1.686), A Ceboleira (2.868), Pardavila (4.388) kaj A Garrida (1.242).

  • Loĝantoj: (297.124) (INE 2009)
  • Averaĝa aĝo: 41,1 jaroj (2005)
  • Eksterlanda loĝantaro: 17.108 (IGE 2009)
  • Naskiĝoj: 2.684 (INE 2008)
  • Mortoj: 2.481 (INE 2007)
  • Migro-diferenco: +565 (2005)
Municipa loĝantaro (INE)
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2005 2007 2010
23.259 41.213 53.100 65.012 85.272 137.873 144.914 197.144 258.724 278.050 287.282 293.725 294.772 297.124
Demografia evoluo de Vigo ekde 1842


Fonto: INE[4]

Noto: Inter la censo de 1910 kaj la antaŭa la municipa areo kreskis ĉar aldoniĝis Bouzas, kaj en tiu de 1950 oni jam inkludis Lavadores.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Paroka mapo de Vigo

La municipo limas norde kun la Atlantika oceano, en la rio de Vigo, nordoriente kun la municipo Redondela, oriente kun Mos, sude kun la municipoj Porriño kaj Gondomar kaj sudokcidente kun Nigrán. Trans la rio kaj ĝuste kontraŭ la urbo situas urbetoj Cangas kaj Moaña, je distanco de 5 respektive 3,6 km. En la suda limo situas la plej alta monto de la municipo: monto Galiñeiro, kies 711-metra pinto staras en municipo Gondomar.

La urbo havas varian reliefon en kiu sin sekvas malaltaj areoj kaj altaj zonoj, preskaŭ plataj terenoj kaj aliaj deklivaj. Ties centro estas monto O Castro, 149 metrojn alta kaj kun surfaco de 21 ha.[5] Tio kaŭzas ke multaj stratoj el la centraj kvartaloj estas fortaj deklivoj.

La municipo Vigo havas grandan urban kernon kies ĉefa administra disdivido estas laŭkvartala. Tamen ĝi havas ankaŭ gravan ruran areon, kie la tradicia divido en parokoj, formita de vilaĝoj kaj domaroj, plu funkcias.

La parokoj de municipo Vigo estas: Alcabre, Beade, Bembrive, Cabral, Candeán, Castrelos, Comesaña, Coruxo, Lavadores, Matamá, Navia, Oia, Saiáns, Sárdoma, Teis, Valadares kaj Zamáns.

Bouzas, Coia, Freixeiro, San Paio kaj San Xoán do Monte ne estas administraj parokoj de la municipo, sed ili viciĝas en tiu ĉi paragrafo pro ilia historia tradicio. Dekstre videblas paroka mapo de la municipo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Vigo estas oceana kun mediteranea influo, tipa trajto de la Malaltaj Rioj. Ĝin karakterizas mildaj kaj pluvaj vintroj kaj someroj varmaj sed ne ekstremaj, ĉar la temperaturo kutime ne superas 35 .

Vigo simbolas la geografian sudon de Galegio. Tiu situo ebligas al ĝi ĝui tiom da jaraj sun-horoj kiom marborda Andaluzio [6]. Konkrete, ili estis 2.465,8 horoj en 2010 kaj 2.170 h en 2009 (donitaĵoj el la urbo)[7].

Frosto estas malofta, temperaturaj varioj estas moderaj, kun multa pluvo kaj ioma sekeco dum somero.

La maro mildigas la klimaton, malpliigante la diferencon inter someraj kaj vintraj temperaturoj. Nordokcidentaj ventoj kuntrenas somere varman supraĵan akvon, tiel ebligante alsupriĝon de la malvarma. Tial ke ĝi havas malaltan temperaturon, tiu akvo ne nubiĝas, kaŭzante someran pluvomankon.

Flughaveno de Vigo (1972-2000)
Monate Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jare
Absoluta maksimuma temperaturo (  ) 21,0 27,6 28,0 29,6 33,6 38,6 36,6 37,5 36,0 30,0 24,6 23,2
38,6
Averaĝa maksimuma temperaturo (  ) 11,6 12,9 15,1 16,1 18,2 22,0 24,3 24,2 22,4 18,5 14,7 12,3
17,7
Averaĝa temperaturo (  ) 8,3 9,3 10,9 11,9 14,0 17,3 19,4 19,4 18,0 14,6 11,3 9,2
13,6
Averaĝa minimuma temperaturo (  ) 5,0 5,8 6,6 7,7 9,9 12,6 14,6 14,6 13,6 10,8 7,9 6,2
9,6
Absoluta minimuma temperaturo (  ) -4,0 -5,0 -3,0 -0,2 2,0 4,6 7,6 7,2 5,0 2,0 -0,8 -3,4
-5,0
Averaĝaj precipitaĵoj (mm) 255 219 145 148 141 73 43 40 113 215 228 298
1909
Sunhoroj 113 116 176 184 217 269 296 281 205 154 109 90
2212
Averaĝa relativa humideco (%) 85 81 76 75 77 74 74 74 78 82 86 86
79
Fonto: AEMET

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kajo de Bouzas, en la haveno de Vigo

La vigan regionon karakterizas superrego de plurbranĉa ekonomio ligita al la fiŝkapta sektoro, al industrio kaj al servoj. Inter la motoroj de la viga ekonomio enkalkuleblas la aŭtomobil-industrio, ĉefe PSA Peugeot-Citroën, kies fabriko en Vigo estas la unua en Eŭropo, produktinta en 2007 entute 547.000 veturilojn, el kiuj pli ol 88% estis eksportitaj ekster Hispanion.[8]

Cetere tre gravas ŝip-konstruado kaj fiŝkaptado en ĉiuj siaj aspektoj, de kapt-industrio ĝis la komerca flanko, kun vendohaloj de marborda kaj altmara fiŝkaptaĵoj kaj enladiga, frostiga kaj transforma industrioj. Vigo estas la unua komerc-haveno de fiŝo por homa nutrado de la mondo (650.000 tunoj en la jaro 2004) kaj la ŝipfarejoj de sia rio unualokas en la hispana privata ŝipfarado, kaj laŭ fakturado kaj laŭ tunoj. Ankaŭ elstaras subĉielaj minoj, transformado kaj komercado de granito kaj aliaj ornam-ŝtonoj en la najbara municipo Porriño.

Senimposta Zono[redakti | redakti fonton]

Vigo el monto O Castro

La Senimposta Zono de Vigo estas unu el la tri ekzistantaj en Hispanio, apud tiuj de Barcelono kaj Kadizo, kaj ties ĉefa celo estas antaŭenpuŝi la establiĝo de eksportemaj entreprenoj per la aplikado de senigo de impostoj kaj dogan-pagoj.

Ĝi kreiĝis per Dekreto-leĝo de la 20a de junio 1947 kun la intenco profiti el la favoraj strategiaj kondiĉoj de la situo de la viga haveno rilate al la internacia komerco por tiel impulsi la industrian disvolviĝon de la regiono.

Ĝia reg-organo estas la Asocio de la Senimposta Zono, nome prezidata de la urbestro de Vigo kaj formita de la Delegito de la Ŝtato, kiu estas la prezidanto, kvar membroj reprezentantaj la ŝtaton, kvin aliaj reprezentantaj la magistraton, la Haven-laborestro, la Dogan-administranto kaj du membroj reprezentantaj la Provincan Deputitaron, la Haven-aŭtoritaton de Vigo kaj la Oficialan Ĉambron de Komerco, Industrio kaj Navigado de Vigo, kaj ankaŭ de ties Ĝenerala Sekretario, nomumita de la ŝtato, kaj ŝtat-advokato.

Haveno[redakti | redakti fonton]

Haveno de Vigo

La viga haveno estas la plej grava fiŝhaveno de Hispanio[9]. La kajoj de Vigo akceptas 2.000 ŝipojn jare. Dank' al ĝiaj eksterordinaraj naturaj kondiĉoj Vigo estas taŭga loko por la komercaj marvojoj el Ameriko al Eŭropo. Temas pri la unua eŭropa haveno en deŝargh-kvanto de fiŝo kaj pro tio oni okazigis plurfoje la foiron World Fishing Exibition (Mondan Foiron pri Fiŝkaptado) [10][11].

Grandaj krozŝipoj kiel Queen Mary 2 aŭ Independence of the Seas kutime haltas en la haveno de transatlantikaj ŝipoj de Vigo. Entute la haveno ricevis en 2009 200.000 turistojn[12], tiel ke ĝi situas en la kvina iberia posteno laŭ nombro de krozŝipoj, kun 101 ŝipoj, kaj la 4a laŭ pasaĝeroj.

En la jaro 2004 Vigo estis elektita kiel sidejo de la Eŭropa Agentejo de Kontrolo de Fiŝkaptado.

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

Flughaveno Peinador

La flughaveno Peinador situas en la urboperiferio, en tereno apartenanta al la municipoj Vigo, Redondela kaj Mos; ĉi du lastaj estas parto de la nuna metropola areo de Vigo.

En la jaro 2010 la flughaveno Peinador atingis la nombron de 1 093 578 pasaĝeroj [13], okupante la 22an lokon inter ĉiuj hispanaj flughavenoj. Kun la jarcent-ŝanĝiĝo la flughaveno kreskis, kio ebligis triobligon de la pasaĝeroj; tamen granda konkuranto montriĝas flughaveno de Porto en Portugalio, kiun multaj viganoj elektas por siaj vojaĝoj.

Nuntempe pluraj flugkompanioj funkcias en la flughaveno de Vigo: Air France, Iberia kaj Air Europa.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Universitato[redakti | redakti fonton]

Detalo de la Kampuso de Vigo

Vigo havas renovigitan, modernan kaj ampleksan universitatan kampuson, (CUVI) en la urba periferio, kuniganta la Altlernejojn de Supera Inĝenierio de Telekomunikado kaj tiun de Industrio, kun longa tradicio en la urbo, plus la Altlernejon de Ekonomiko kaj Entrepreniko, la Fakultaton de Filologio kaj Tradukado kaj Interpretado kaj aliajn. Samtempe kun tio, la Universitato de Vigo estas unu el la malmultaj universitatoj en Hispanio kiu disponas licenciiĝajn studojn pri Marsciencoj.[14] En la kampuso ekzistas ankaŭ esplorcentroj je dispono de la universitato kaj teknologiaj entreprenoj.

La Altlernejoj de Industria Teknika Inĝenierio kaj tiu de Entrepren-administrado situas en la urbocentro.

Eldona aktivado[redakti | redakti fonton]

Rosalía de Castro, nacia poetino de Galegio, kies grava libro Galegaj kantoj estis eldonita en Vigo

De la 19a jarcento Vigo fariĝis la plej granda eldoncentro de Galegio. La ekekzisto de presejoj en Vigo ligiĝas kun la kreskado de la urbo, la defendo de la lokaj interesoj kaj la disvastigo de progresismaj ideoj. En 1853 la presisto Ángel de Lema y Marina publikigis la unuan numeron de la ĵurnalo Faro de Vigo, helpite de du luktemaj homoj, José Carvajal kaj la poeto Fosé María Posada, kiuj alfrontis la tiamajn konfliktojn (la problemon de la leprulejo de insulo San Simón, elmigradon, la lukto por fervojo kaj la kamparana mizero). En 1856 naskiĝis la Presejo Compañel en strato Real, estrita de presisto Juan Compañel, kun la helpo de Alexandre Chao kaj la erudiciulo Manuel Murguía. Temis pri regionisma presejo kun la spirito de la Progresisma Jarduo. La eldonejo publikigis plurajn librojn pri scienco, literaturo, edukado, penso kaj broŝurojn kiel ĵurnal-suplementojn, sed ties plej elstara titolo estis Galegaj kantoj (Cantares gallegos) de Rosalía de Castro, mejloŝtono en la renaskiĝo de la galeglingva beletro, kun presita dato de la 17a de majo 1863.

Iom post iom la eldona aktivado en la urbo kreskadis, sed la definitiva antaŭenpuŝo venis post la Hispana Enlanda Milito, ĉefe por la galegismaj eldonejoj, kvankam aperis ankaŭ kelkaj ne malinteresaj iniciatoj eldonadi en la hispana.

En 1948 Xosé María Álvarez Blázquez kaj Luís Viñas Cortegoso kreis la brokantejon Monterrey en la strato Pi i Margall kaj du jarojn poste ili fondis la eldonejon Monterrey. Ili ekpublikigis librojn por librokolektantoj, kiel ekzemple la polemikan Kanzonaro de Monfero, kiu fakte estis ne vera eldono de mezepoka kodekso, sed mezepokecaj poemoj verkitaj de X. M. Álvarez Blázquez. En 1951 fondiĝis en Santiago de Compostela la eldonejo Galaxia, kiu radikiĝis en Vigo. Ties celo estis krei kadron por la antaŭenpelo kaj modernigo de galegismo. Kvankam temis pri plurtema eldonejo kun naciisma karaktero, de ties komenco ĝi fiksis sian eldonfilozofion, centritan en la eldonado de galega literaturo, inkluzive de eseoj, kaj de la revuo Grial. Tiel eldonejo Galaxia fariĝis kerna, grava elemento en la nuntempa galega literaturo.

En 1964 la fratoj Álvarez Blazquez inaŭguris novan eldon-projekton, nome eldonejon Castrelos, kun du fundamentaj publikigaj branĉoj: galegaj klasikaĵoj, en la kolekto "Follas Novas" ("Novaj folioj", titolo de grava verko de Rosalía de Castro), kaj la unua kolekto de galega popola kulturo, "Os Libros do Moucho" ("La libroj de la gufo"), sub kies nomo publikiĝis libroj verkitaj de la eldonistoj mem, ĉefe de Xosé María, pri etnografio, mallongaj literaturaj klasikaĵoj, lingvaj kuriozaĵoj ktp.

En 1960 fondiĝis SEPT, fak-eldonejo pri kristanaj libroj en la galega ligita al la samnoma fondaĵo. Rimarkindas la publikigo de la unua eldono de la Biblio en la galega.

En 1977 restariĝis en Vigo la eldonejo A Nosa Terra (Nia tero), komence eldoninta nur la semajn-gazeton samnoman, sed poste evoluinta al plur-tema eldonejo kun forta karaktero naciisma kaj sendependisma.

La alveno de la tutŝtata politiko de aŭtonomaj komunumoj kontribuis al la potenciigo de eldonado en la galega kaj kun ĝi disfloris novaj eldonejoj kiuj elektis Vigon kiel sidejon. En 1979 Xulián Maure Rivas kaj Germán Sánchez Ruipérez, respondeculo pri la hispanlingva tutŝtata grava eldonejo Anaya, kreis la eldonejon Edicións Xerais de Galicia, komence specialiĝinta pri galega literaturo kaj lernolibroj.

Interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Vigo estas interesa urbo por turismo, kun bela haveno kaj malnova kvartalo, diversaj muzeoj (pri arkeologio, arto, ktp.), abundaj vendejoj kaj granda hotel-provizo. Ĝin ĉirkaŭas urbetoj kaj naturaj lokoj kun grandaj turisma kaj pejzaĝa altiroj.

La urbocentro[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la kastelo de Sankta Sebastiano. Dekstre, la Olivarbo, alia simbolo de Vigo
  • La malnova kvartalo. En ĝi troveblas, inter aliaj rimarkindaj konstruaĵoj, la kastelo Sankta Sebastiano (17a jc.), de kie oni povas bone superrigardi la rion, la placoj de la Konstitucio, de la Princino, la komercejo A Pedra kaj la Reĝa strato. Videblas ankaŭ la novklasika kunkatedralo de Sankta Maria de Vigo, la domo de Ceta kaj palacoj de Figueroa (t.n. domo de Arines), unu el la plej antikvaj domoj ankoraŭ konservitaj en Vigo, de la 16a jc., sidejo de la portugala Instituto Camões, kaj la arkaĵoj de la iama fiŝista kvartalo O Berbés. En 2006 la tuta kvartalo estis deklarita Havaĵo kun Kultura Intereso fare de la aŭtonoma registaro de Galegio[15]. Tamen la malnova kvartalo estas damaĝita en sia plej granda parto. Nuntempe oni celas ties kompletan restarigon kadre de la programo Urban, kunfinancita de la Eŭropa Unio.
  • La Kunkatedralo de Sankta Maria de Vigo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kunkatedralo de Sankta Maria de Vigo.
Ĝenerala vidaĵo de la Princostrato el la Sunpordo
  • La Placo de la Konstitucio. Arkaĵ-placo, enirejo al la malnova kvartalo, konsiderata la ĉefplaco de la tradicia Vigo. Ĝi estas tre famili-etosa, kun abundo da terasoj kaj kafejoj. Tie staras la antikva urbodomo de Vigo, konstruita en 1859 de José María Ortiz y Sánchez.
  • La Sunpordo (Porta do Sol), kie iam situis la samnoma enir-pordego de la antikvaj ĉirkaŭmuroj. En ĝi staras, sur du altaj kolonoj, la skulptaĵo popole konata kiel "la Marviro", farita de Francisco Leiro, la modernisma Granda Hotelo kaj la konstruaĵo Simeón. La placo estas la vera koro de la urbo.
  • Princostrato (rúa do Príncipe), Urzáiz kaj Gran Vía. Ili estas la ĉefaj komercaj kaj libertempaj stratoj. Temas pri ĝarden-havaj stratoj, kun larĝaj trotuaroj aŭ tute senaŭtaj, kie troveblas bonaj mod-butikoj, librejoj ktp.
  • La parko de Placo de Compostela, apud la malnova urboparto kaj la haveno. Oni kreis ĝin fine de la 19a jc., sur tereno konkerita al la maro, kaj estis la unua urba parko en Vigo.[16] La plejparto el siaj arboj estas centjaraj kaj inter ili elstaras magnolioj kaj kamelioj, apud aliaj ekzotaj specimenoj. Tiu ĉi rektangula parko karakteriziĝas pro sia granda centra fontano kaj ĝi prezentas plurajn skuptaĵojn bestajn (de José Luís Medina) kaj homaj (de Camilo Nogueira Martínez. Rimarkindas ankaŭ la bronza skulptaĵo de Méndez Núñez, verko de Agustín Querol.
  • Montero Ríos kaj Areal. Promenejo apud la sporta haveno. Antaŭ ĝi situas la krozoŝipa kajo kaj la kajo de ŝipveturado al Insuloj Cíes (deklaritaj naturparko en 1980, kaj inkluditaj en la Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj de Galegio kreita en la jaro 2002[17]) kaj al la urbetoj Cangas kaj Moaña; en ĝi estas ankaŭ la instalaĵoj de la Naviga Klubo de Vigo kaj la granda vendejaro A Laxe (konstruita en 2007).

Romanikaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria de Castrelos

Tiom gravas la konservitaj romanikaĵoj en municipo Vigo, ke pluraj hispanaj aŭtoroj forĝis la terminon viga romaniko. Oni konservas tri elstarajn ekzemplojn de sudgalegiaj romanikaj preĝejoj:

  • Sankta Maria de Castrelos, najbara al la parko Quiñones de León (aŭ parko de Castrelos); de la 13a jc., formita de unusola navo kun duoncirkla absido kaj plano de 20 per 7 metroj. Ĝi estas abunde dekoraciita en la ekstera parto; karakterizaj de la lasta triono de la 12a jarcento kaj unuaj jardekoj de la 13a estas la sespetalaj floroj, dise videblaj ĉirkaŭ fenestroj, pordoj kaj rozoj, kaj la absidaj kapiteloj kaj rozoj[18].
    Preĝejo de Sankta Maria de Castrelos. Detalo de la modilonoj, la karakterizaj sespetalaj floroj, fenestrotimpano kun kruco kaj pintigita arko kun ŝak-desegno en unu arkivolto
    En ties norda interna muro videblas interesaj murpentraĵoj, restaŭritaj meze de la jardeko de 90 de la pasinta jarcento, dateblaj plej probable en la 15a-16a jarcentoj. Ili prezentas Kriston en Majesto, meson de sankta Gregoro[rompita ligilo] kaj Epifanion (vizito de la Tri Reĝoj). Tiu ĉi lasta pentraĵo estas verko de alia aŭtoro, kaj en ĝi la vizaĝoj de sankta Maria, sankta Jozefo kaj infano Jesuo estas traktitaj kun senartifika esprimpovo[19].
  • Sankta Salvadoro de Coruxo, ankaŭ el la 12a jc. Rimarkindas ĝia monumenta absido kaj la ilustraĵoj de la modilonoj. Temas pri la monaĥeja templo de la antikva priorejo tie ekzistinta ĝis iom preter la komenco de la moderna epoko.
  • Sankta Jakobo de Bembrive, de la 12a jc. kaj ankaŭ kun grava absido. La modilonoj de la absido montras diversajn ornamaĵojn, kun nereligiaj figuroj. Ankaŭ la kapiteloj de la absid-kolonoj estas plurteme dekoraciitaj: folioj finantaj en spiralo, long-roba homo inter du leonoj kaj ŝnur-laĉaro[18].

Vigo, modernisma urbo[redakti | redakti fonton]

Vigo havas grandan nombron da modernismaj konstruaĵoj, sed ankaŭ gravas en ĝia arkitekturo ekzemploj de aliaj stiloj, kiel eklektikismo, kiel la Domo de Fernando Carreras aŭ raciismo, kiu aparte karakterizas plurajn urbocentrajn zonojn. Tiel, dissemitaj tra la viga stratoreto, videblas monumentaj konstruaĵoj, etaj juveloj de modernismaj aŭtoroj kiel Antonio Palacios Ramilo (Teatro García Barbón kaj antikva Banko de Hispanio, nuntempa Artodomo), Jenaro de la Fuente Domínguez (arquitekto de la Hotelo Universal en la stratoj Carral kaj García Olloqui), Manuel Gómez Román (antikva Edificio Simeón en la Sunpordo, Konstruaĵo Mülder[20]), Michel Pacewicz (númeroj 13,15,17 de la strato Urzaiz kaj n-roj 15,17,19 de la avenuo García Barbón) kaj José Franco Montes (aŭtoro de la domo de Joaquín Perez Boullosa en la Placo de Compostela n-ro 24 kaj de la domo de fratoj Suárez en la strato Montero Ríos n-ro 2).

Muzeoj kaj kulturcentroj[redakti | redakti fonton]

  • Socia Centro Novacaixagalicia

La Socia Centro Novacaixagalicia estas mult-uza konstruaĵo dediĉita al diversaj tipoj de ekspozicioj. Inter ili elstaras la Kolekto Novacaixagalicia, formita de pli ol 4.000 verkoj, el kiuj videblas 120 el la 19a jarcento ĝis hodiaŭ. Kune kun tiu ĉi ekspono estas la ekspozicio Naturnova, interaga centro de naturmedia edukado, formita de 37 fakoj organizitaj en tri tem-areojn: Universo, Biosfero, Homo kaj Naturmedio. Plie, la centro disponas aŭditorion, akcept-salonon, instituton por disvolviĝo, centron de sociaj iniciatoj, novteknologian areon kaj tri zonojn de dumtempaj ekspozicioj venantaj el pluraj muzeoj aŭ privataj kolektoj.

La Socia Centro Novacaixagalicia okupas la domon Bárcena, eklektik-stilan konstruaĵon dezajnitan de la viga arkitekto Jenaro de la Fuente Domínguez fine de la 19-a jarcento. La domo konsistigas unu el liaj plej bonaj verkoj en Vigo.

  • Marmuzeo de Galegio
La akvario de la Marmuzeo de Galegio

Lokita en la ri-marbordo, en kabo Muíño (paroko Alcabre). Ties ekspon-enhavo temas pri la maro kaj ĝia rilato kun Galegio kaj la marlaboristoj, aparte pri la diversaj industrioj derivitaj de fiŝkaptado. La konstruaĵo entenanta la muzeon estis projektita de la arkitektoj Aldo Rossi kaj César Portela, kvankam la unua forpasis antaŭ la ekkonstruo. Valoras la penon la vizito al la modesta sed interesa akvario kun galegaj specioj de marestaĵoj, de holoturioj, romboj kaj aliaj platfiŝoj ĝis polpojrajoj. Videblas la restaĵoj de antaŭromia loĝ-fortikaĵo (castro) kaj ampleksa panoramo de la rio. Enestas restoracio kaj ĉarma malnov-stila trinkejo apudmara. La eniro al la muzeo ne estas senpaga.

  • Verbum - Vortodomo

Verbum estas interaga muzeo pri ĉio rilata al homkomunikado, konceptita kiel kultura, luda kaj disvastiga centro kie oni povas partopreni en la eksponaĵoj. Oni elektis la nomon Verbum, signifanta 'vorton' en la latina ĉar la latina estas la deven-lingvo de ambaŭ lingvoj parolataj en Galegio: la galega kaj la hispana. Oni okazigas interesajn dumtempajn ekspoziciojn kaj aliajn aktivaĵojn.

La konstruaĵo situas unuavice kontraŭmare, apud strando Samil, kio ebligas ĉirkaŭsablejan promenadon, sportadon, distradon en infanludejoj aŭ malstreĉiĝon ĉe restoracioj aŭ trinkejoj marrigardaj. Abundas parklokoj.

  • Muzeo de Nuntempa Arto de Vigo

La konstruaĵo komence estis karcero, interalie por politikaj disidentoj dum la diktaturo de Franco. Post pluraj jaroj da forlaso oni restaŭris ĝin tiel ke en 2002 ĝi remalfermis siajn pordojn kiel muzeo. Ĝi konsistas el du etaĝoj kaj kromkonstruaĵo kaj gastigas artekspoziciojn el pluraj materialoj kiel fotografio, skulptartopentrarto. Cetere ĝi ankaŭ prezentas diversajn lern-aktivaĵojn.

  • Artodomo

La Artodomo (Casa das Artes), situanta en la strato Policarpo Sanz, estas la ĉef-ekspoziciejo de dumtempaj eksponaĵoj programitaj de la kultur-fako de la magistrato de Vigo. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Fondaĵo Laxeiro kaj de la kolekto Luís Torras.

  • Galega Kulturdomo

La Galega Kulturdomo (Casa Galega da Cultura) estas multfaka centro kie kuniĝas la programado de artaĵoj kaj literaturaĵoj kun la ekzisto de altkvalita biblioteka kaj muzea kolekto por studado de la historia kaj nuntempa realaĵo de Galegio. La centro havas ĉambron por dumtempaj ekspozicioj, prelegejon, legoĉambron por la ĝenerala publiko kaj alian por esploristoj, krom aliajn ĉambrojn por interna uzo de la laboristaro. Inter la plej elstaraj partoj de la Galega Kulturdomo necesas mencii la Bibliotekon Penzol, la Bibliotekon Fernández del Riego kaj la Muzeon Francisco Fernández del Riego.

  • La romiaj salfarejoj de strato Rosalía de Castro
La salfarejoj (1a ĝis 3a jc.)

Okaze de la konstruo de san-centro en la strato Rosalía de Castro oni trovis, komence de la 21a jc., romiajn salfarejojn funkciintajn inter la 1a kaj la 3a jc.[21]. Rimarkeblas ties grandeco kaj la kunligoj kun aliaj samtempaj trovitaĵoj en tiu kvartalo. Temas pri la sola sunvaporiĝa mara salfarejo konservita kaj muzeigita de la tuta iama Romia Imperio. La ekspozicio ebligas sciiĝi pri la historio de salo, la diversaj rimedoj ricevi ĝin kaj la malsamaj uzoj kiujn romianoj donis al tiu ĉi produkto. Inter la eksponitaj objektoj elstaras, pro ties neordinara karaktero, leda sandalo bonstate konserviĝinta danke al la salo, veninta el alia arkeologia loko ankoraŭ prifosata en strato Marqués de Valadares. Oni povas samtempe aŭdi kaj legi pri romiaj kuirreceptoj dum oni observas la rekonstruitan pejzaĝon kiel fonon de la salfarejoj. Alia surprizo por la vizitanto estas rekreita odoro de la fama romia saŭco garum, kiun oni faris tiutempe per salo kaj fiŝeroj. Ĉar la trovejo situas en areo konkerita al la maro, la muzeo situas je 7 m sub la hodiaŭa ternivelo. Ĉirkaŭ la vitra enirbudo videblas fotserio montranta la atentokaptan muzeiĝan historion de la salfarejoj.[22]

Tiu ĉi arkeologiejo, dependanta de la Marmuzeo, malfermiĝis al vizitantoj en la jaro 2009 [23].

  • Municipa Muzeo Quiñones de León
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipa Muzeo Quiñones de León.

Ĝi situas en la iama palaco Lavandeira, transdonita al la urbo de la Markizo de Alcedo en 1925. Ĝi estas trione dividita. La teretaĝo havas dekoracion laŭ la aspekto de la palaco kiam ĝi estis enloĝita. En ĝi elstaras bela elmontro de malnovaj francaj porcelanaĵoj el Sèvres kaj antikvaj argilaĵoj el la galega fabriko Sargadelos. La unua etaĝo gastigas gravan kolekton de moderna galega arto (ĉefe pentrarto). Fine, la iama kapelo enhavas interesan areon pri la prahistorio kaj arkeologio de Vigo kaj ĝia regiono. Apartan mencion postulas la belaj ĝardenoj, vera trezoro de la urbo.

  • Kulturcentro Novacaixagalicia

Situanta en la koro de Vigo, la Kulturcentro Novacaixagalicia estis inaŭgurita en 1984. Temas pri restaŭr-verko de la historia havaĵo Teatro García Barbón, projektita de la arkitekto el O Porriño Antonio Palacios komence de la 20-a jarcento. Kun pluraj jardekoj da sperto en la okazigo de kulturaj aktivaĵoj (muziko, teatro, dancado, kino, prelegoj, ekspozicioj, ktp.) kaj ĉiaspecaj iniciatoj rilataj al kunvenoj, kongresoj aŭ laborkunsidoj, la Kulturcentro Novacaixagalicia akceptas averaĝe 300.000 homojn jare. En la supra etaĝo situas unu el la bibliotekoj Novacaixagalicia. La konstruaĵon kronas skuptaĵoj granitaj de Manuel Buciños kaj bronzaj, prezentantaj baŭmantajn ĉevalojn kun rajdantoj, de Xoán Xosé Oliveira.

En 1986 la centro gastigis la 46an Hispanan Kongreson de Esperanto.

  • Etnografia Muzeo Liste

La Muzeo Liste naskiĝis el la samnoma fondaĵo. Ĝia ĉefa celo estas konigi kaj disvastigi la galegan etnografian heredaĵon. La muzeo havas naŭ ekspozici-ĉambrojn kun pli ol 2.000 objektoj; ĝi staras en strato Pastora 22 (proksime de Placo Ameriko), en konstruaĵo apartenanta al la magistrato kaj cedita al la Fondaĵo Liste dum periodo de 50 jaroj.

  • Pinakoteko de Vigo

Lokita en la malnova kvartalo, ĝi entenas parton el la municipaj artaĵoj, antaŭe enmagazenigitaj en la Muzeo Quiñones de León. Temas pri unu el la plej grandaj muzeoj de galega arto.

Urbaj statuoj kaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pordo de Atlantiko (1990), de Silverio Rivas
La ĉevaloj (1991), de Xoán Xosé Oliveira
La Marviro (1991), de Francisco Leiro

Dissemite tra placoj kaj stratoj spekteblas interesaj, kelkfoje okulfrapaj skulptaĵoj kaj statuoj[6]:

  • La Pordo de Atlantiko situas en la centro de placo Ameriko kaj estis farita en 1990 de Silverio Rivas. Ĝi staras sur granda baseno kun 38 m da diametro. Temas pri granda pordo el granito 14 m alta kaj kun pezo de 427 tunoj omaĝanta la Atlantikan Oceanon kiel trairejon por la elmigrintoj al Ameriko kiuj iam enŝipiĝis en Vigo. En la sama placo situas, trotuare, la placo de la Elmigrantoj, kun surplanka mapo kaj bela statuo, La Elmigranto (1971), lasta publika verko de la instruisto de Silverio Rivas, la fama viga skulptisto Camilo Nogueira.
  • La Ĉevaloj de Xoán Xosé Oliveira (1991) situas en placo Hispanio kaj estas artaĵo tre ŝatata de viganoj. Ĝi reproduktas la duon-sovaĝajn ĉevalojn ankoraŭ libere paŝtiĝantajn, same kiel antaŭ miloj da jaroj, en la montoj ĉirkaŭ la urbo Vigo, iam galopintaj ankaŭ tra la urbocentra monto O Castro. Temas pri defianta strukturo en spiralo kies lasta ĉevalo spir-tranĉe baŭmas en la aero. Ĝi altas 18 m kaj pezas 40 tunojn, kio siatempe aperigis ĝin en la rekord-libro Guinness kiel la plej pezan bronzan statuon de la mondo. Ĝi enhavas internan fontanon. Xoán Xosé Oliveira fakiĝis pri ĉeval-skulptado; alia sia verko estas la Forrabo de Eŭropo kaj aliaj videblas sur la fasado de la teatro García Barbón.
  • La Monumento al la laboro (1991) estas verko de Ramón Conde en avenuo Gran Vía. Ĝi omaĝas la laboron de ĉemaranoj kaj prezentas sep maristojn kaŭre trenantajn fiŝ-reton. Se la maristoj subite stariĝus ili mezurus ĉ. 2,5 metrojn. Alia, malpli granda verko de Ramón Conde videblas interne de vendejaro de placo Ameriko. (Pliaj informoj tie ĉi).
  • La Fiŝviro, popole konata kiel la Marviro, verko de Francisco Leiro (1991) ne estas vera marviro sed havas homajn kaj fiŝajn trajtojn. Fandita el ŝtalo, ĝi simbolas la marspiriton nestiĝinta en ĉiu vigano kaj rigardas la urbon kaj la rion el alto, sur du kvadrataj kolonoj. Eblas renkontiĝi kun lia intensa rigardo en la urbokerna Sunpordo (Porta do Sol).
  • La Banisto estas okulfrapa dupeca bronzo-skulptaĵo de giganta naĝisto kiu akceptas la elmarajn vizitantojn en la Rio-stacio kaj estas retrovebla iom poste en la Stelplaco (Praza da Estrela). Aŭtoris ĝin Francisco Leiro (la skulptisto de la Marviro) en 1997.
  • La Monumento al Jules Verne situas en la havenstrato Montero Ríos, en ĉemara promenejo, kaj estas verko de Xosé Molares. Ĝi estas dediĉita al la aŭtoro de Dudek mil leŭgoj sub la maro, libro en kiu li mencias Vigon kiel unu el la haltejoj de kapitano Nemo en sia submara ŝipo "Nautilus". Oni inaŭguris ĝin en 2005 okaze de la 100-jara datreveno de la forpaso de Jules Verne. Alia verko (aŭ verkaro) de Xosé Molares estas la figuroj de la Fiŝ-promenejo en la kvartalo Bouzas. (Legu pri ĝi ĉi tie).
  • La Forrabo de Eŭropo (1989), apud strando Samil, montras la junulinon Eŭropo forportitan de Zeŭso transformiĝinta en taŭron. La verkinto estas Xoán Xosé Oliveira, aŭtoro de La Ĉevaloj.
  • La Metalurgiisto, popole konata kiel la Forĝisto estas kurioza statuo de Guillermo Steinbrüggen Lago omaĝanta la laboristojn de la najbaraj ŝipfarejoj. Ĝi situas en placo Eugenio Fadrique kaj estas konstruita kun divers-devenaj pecoj el rustiĝinta ŝtalo.
  • La Laŭbo de Bouzas (1928) estas ŝtonlaŭbo de Jenaro de la Fuente. Antaŭe ĝi disstaris en placo Portugalio, sed nuntempe ĝi plene brilas kunigita.
  • La Stratlampo (1900), de Jenaro de la Fuente rehavigis al si la komencan situon en la kuniĝo de la stratoj Urzáiz, Colón kaj Príncipe (Princostrato) post pli ol 30 jaroj en la kvartalo Bouzas. Nuntempe ĝi estas trovejo por viganoj.
  • La Monumento al la galionoj de Rande (1967) estas tri ankroj en belvidejo de la monto O Castro kaj memorigas pri la alfundiĝintaj ŝipoj plenplenaj de trezoroj. (Legu pri la batalo tie ĉi).
  • La Monumento al José Elduayen (1896) situas en la ĝardenoj de Elduayen, en la promen-avenuo Montero Ríos, en la sporthaveno. Agustín Querol faris la statuon kaj Jenaro de la Fuente Domínguez la piedestalon. Temas pri omaĝo al la samnoma madrida inĝeniero kaj politikisto, granda bonfarinto de Vigo. La piedestalo estas novgrek-stila, granita, kaj havas kvar virinajn figurojn reprezentantajn la kvar ministeriojn estritajn de Elduayen.
  • Nimfo kaj drako (2006) estas la nomo de statuo de Xaime Quessada situanta apud la Olivarbo, en la promenejo de Afonso la 12a. Ĝi staras kiel omaĝo al la mezepoka menestrelo Martín Codax.
  • La Lumbriko estas grandega skulptaĵo en la samnoma placo. La besto eniras kaj eliras el la gazono, kovrita de granatkoloraj glimantaj kaheloj.

Natura ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Strando Samil en nuba tago

Krom la tipaj allogaĵoj de urbo, Vigo estas samtempe municipo kun granda propono de strandoj kaj naturo, super kiuj elstaras Insuloj Cíes, sed ankaŭ la strandoj Samil, Canido kaj O Vao, la urbaj parkoj kaj la montparkoj situantaj en la altaĵoj ĉirkaŭantaj la urbon. Krome ĝi disponas plurajn gravajn ir-padojn, adaptitajn al la kurantaj normoj, kiuj traretas la montojn kaj aliajn naturejojn de la viga municipo.

Strando Samil kun insulo Toralla en la fono
  • Strando Samil estas unu el la plej grandaj strandoj de Vigo kaj la plej frekventata de turistoj kaj vizitantoj. Ĝi havas ampleksajn promenejojn, ĝardenojn, sportejojn, naĝbasenojn kaj aliajn instalaĵojn.
  • Strando Canido, situanta inter strando Vao kaj kabo Estai, havas promenejojn, malgrandajn ĝardenojn kaj havenon. Fiŝkaptado estas unu el la plej disvolviĝintaj aktivaĵoj de ties ĉirkaŭaĵoj. Ĉirkaŭstrande sin proponas restoracioj por gustumado de lokaj fiŝoj kaj marfruktoj.
  • Strando O Vao, kun altkvalita naturmedio. Ĝi spertis drastan modifadon, lasinte for sian iaman promenejon sur muron, futbalejojn kaj bruajn laŭtparolilojn. Nuntempe ĝi prezentas vastan areon arbarizitan, gazonon kaj restarigatajn dunojn. En ĝia okcidenta ekstremo situas la romia vilao de Toralla (3a ĝis 4a jarcentoj), muzeigita kaj vizitebla. Kontraŭ ĝi situas la privata insulo Toralla, kun alta ĉielskrapanto kaj apuda luksa vilaaro. Oni rajtas tamen viziti ties malgrandan, ĉarman strandon; por tio oni devas promeni laŭ la ponto kiu kunligas la insulon kun la romia vilao de la ĉeftero, super lazura maro kien multaj lokaj fiŝistoj ĵetas siajn kan-fadenojn. La dekstra parto de strando O Vao, apartigita de rokaro, ricevas la nomon strando Baluarte, kaj ĝi fariĝis naturisma en la unuaj jaroj de la 21a jarcento. Ĉirkaŭ ĝi videblas dunaj areoj kie oni enplantis reenkonduk-cele aŭtoktonajn strandoplantojn kiel eŭforbion (Euphorbia paralias), eringion (Eryngium maritimum), mar-matiolon (Malcolmia littorea) aŭ la blankfloran, krepuske disaroman mar-pankration (aŭ mar-lilion, Pancratium maritimum).
  • La ceteraj strandoj ankaŭ meritas mencion. La plej suda, Os Muíños de Fortiñón, en paroko Saiáns, estas nud- kaj vesto-strando, iom danĝera pro la marfluoj ĉar ne ŝirmita de la rio. La pura akvo entenas varian marfaŭnon kaj do ne maloftas vidi grandajn, ruĝajn marstelojn, ofiurojn aŭ saltantajn delfenarojn. Ankaŭ indas viziti strandon Canido kaj A Fontaíña, kun siaj fiŝistaj platboatoj (gamelas) sursable atendantaj novan enmariĝon.

Kaj strando Canido kaj tiu de O Vao, kune kun aliaj kiel A Punta, O Tombo do Gato, Argazada kaj Fontaíña, ricevis plurjare la premion de la blua flago de la Eŭropa Unio.

Strando en la insuloj Cíes
Vidaĵo el monto O Castro
  • La insuloj Cíes apartenas al la Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj. Ili havas strandojn kaj kampadejojn, kaj oni povas viziti ilin per ŝipoj elkajantaj ĉiutage el Vigo kaj Baiona. En la jaro 2007 la brita ĵurnalo The Guardian elektis la strandon Rodas kiel "la plej belan strandon en la mondo"[24]. Eblas ankaŭ nud-strandumi en strando Figueiras kaj promeni ĝis la alta lumturo, spektante la abrupte klifan ocean-flankon de la insularo.
  • Parko Castrelos. Situanta en la samnoma kvartalo, ĝi estas la plej granda urboparko de Vigo. Ĝi disponas grandan subĉielan aŭditorion kaj promenejojn kun lagetoj kaj multaj arbospecioj. En ĝi situas la Palaco Quiñones de León, propraĵo de la popolo de Vigo kaj transformita en muzeon de kiam en 1925 la lasta ido de la familio Quiñones de León donacis ĝin. Vidindas la belaj palacaj ĝardenoj kaj ambaŭ muzeoj (pentrarta kaj urba, kaj arkeologia).
  • La monto O Castro, antaŭe nomita monto Feroso, estas parko situanta en la urbocentro. Ĝin kovras praloĝ-fortikaĵo (castro), kies prifosita parto estas hodiaŭe videbla post sinsekvaj arkeologiaj agadoj, kun pluraj rondaj konstruaĵoj (antaŭromiaj) kaj kvarlateraj (romi-epokaj). La vivo de la viga logĥ-fortikaĵo situas inter la 3-a jarcento antaŭ nia erao kaj la 3-a jarcento post nia erao, kaj koincidas kun la Ferepoko en Galegio kaj la ekromanigo. Montpinte ankaŭ observeblas restaĵoj de 17-jarcentaj fortikaĵoj, iam parto de la defenda strukturo de Vigo kune kun la najbara kastelo de Sankta Sebastiano kaj la ĉirkaŭmuroj entenintaj la malnovan kvartalon. Temas pri nesuperebla belvidejo de la tuta urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
  • La monto A Guía situas en kvartalo Teis kaj estas aparte bona belvidejo pri la Rio de Vigo. Tiu ĉi monto estis ankaŭ antaŭromia loĝfortikaĵo (castro) unu el la 27 ferepokaj registritaj en la municipo. Supre staras kapelo.
  • La ampleksaj montparkoj ĉirkaŭantaj Vigon: monto Galiñeiro (kies pinto staras en la municipo Gondomar, 711 m), monto Alba (524 m) kaj ĝia ĝemelmonto Cepudo (526 m), monto dos Pozos, monto de Beade, Vixiador, Madroa, Saiáns, Zamáns kaj la montoj de Coruxo, kun ilia karakteriza plurpinta konturo.
  • Scienca Naturparko - Vigozoo. La sola bestoĝardeno de Galegio ne estas simpla eksponejo- temas pri naturscienca parko specialiĝinta pri aŭtoktona eŭropa faŭno kaj pri konservado de ties specioj. Ekzemple, unu el la celoj de la zoologia ĝardeno estas la genetika prilaboro por la restarigo de specioj riskantaj malaperon. Aliflanke, la parko disvolvas esploradojn pri la streĉiĝo de enkaĝigitaj bestoj, pri komparita anatomio de grandaj mamuloj, de amfibioj kaj reptilioj, de parazitologio, ktp., kaj adaptas la ĉirkaŭaĵon al la bezonoj de ĉiu ekzemplero.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malmultaj scias ke Vigo sekrete gardas aliajn etajn trezorojn, kiujn kutime la vizitanto preterpasas. Jen fasko el ili:

Mezepoka steleo en domomuro, Coia
  • En la kvartalo Coia, apud la Preĝejo de la Konsolo, en la unua, eta domo en strato Cordoeira, videblas mezepoka steleo kiel parto de la eksteraj muroj de tiu malgranda konstruaĵo. Malkovrita en la 80aj, oni unue pensis ke temas pri bronzepoka ŝtongravuraĵo, sed nuntempe oni temp-situas ĝin inter la 9a kaj 15a jarcentoj kaj rilatigas ĝin al similaj trovaĵoj el Asturio, Kantabrio kaj Eŭskio. Ĝi surhavas du plurcirklajn kombinaĵojn (unu el ili kun kavaĵo en la mezo) plus kvinpintan stelon[25].
  • En la memoraĵ-vendejo Tesoros, kontraŭ la mara stacidomo, situas eta ekspozicio kun impresfaraj fosilioj kaj akompanaj eksplik-paneloj. Eblas senpage viziti ĝin; ĝi kuŝas en la fundo de la vendejo, en dekstra apuda ĉambreto.
  • En la kliniko Povisa, ne tre for de Placo Ameriko, viziteblas de 1995 malgranda sed okulfrapa kolekto de mineraloj donacita de doktoro Manuel de Sas de la Encina, unu el la fondintoj de la hospitalo. Oni devas enveni tra la chef-enirejo; ĝi situas dekstre tuj post la akceptejo kaj eblas viziti ĝin senpage.
Akvomuelejo apud la akvobaraĵo de Zamáns
  • Tuj apud la digo de la akvorezervejo de Zamáns indas ekkoni aparte ombrumitan kaj humidan naturejon, kie troveblas belaj restaŭritaj akvomuelejoj kaj aparta flaŭro, kun primoloj, salomon-sigeloj (Polygonatum odoratum) aŭ diversaj specioj de filikoj. Supre situas la artefarita lago, kun belaj randoj kaj akvospegulo kie rigardas sin la monto Galiñeiro.
  • La promenejo laŭ la bordoj de rivero Lagares etendiĝas de kvartalo Sárdoma ĝis la junkejo ĝuste antaŭ ol ĝia enmariĝo apud la granda strando Samil. Ĝi trairas la du mezepokajn pontojn de Vigo: tiu de Sárdoma kaj tiu de Balaídos (nun senakva). En la rivero eblas spekti, interalie, platbekajn anasojn, alcionojn, galinolojn, numeniojn, tringojn kaj aliajn vadbirdojn, kaj en la riverfina junkejo grizajn ardeojn[26] kaj duonsovaĝajn ĉevalojn apud la restaĵoj de salfarejoj, funkciintaj inter la komenco de la 18a jc kaj la unuaj jaroj de la 19a jc. por la tiam floranta peklo-industrio[27]. La flaŭro estas diversa (salikoj, nigraj alnoj, betuloj, kverkoj, avelujoj ktp). La promenejo etendiĝas laŭlonge de 9,3 km kaj la kompleta promenado daŭras proksimume 2 h 30 m.[28].
  • Ekzistas en Vigo "kaŝitaj" skulptaĵoj, nevideblaj por preterpasantoj. Inter ili enkalkuleblas la malkvietiga verko de Ramón Conde en la interno de vendejaro Camelias (Placo Ameriko), prezentanta senharan dikulinon aŭ la bela sireno de Xoán Piñeiro, kuŝanta kerne de butik-galerio Durán, inter stratoj Príncipe kaj Velázquez Moreno. Ofte preteratentitaj estas ankaŭ la belaj statuoj sur Banko Pastor, verko de Manuel Gómez Román (de 1919-23, en la kruciĝo de la stratoj Colón kaj Policarpo Sanz) de plurkontinentaj kaj plurepokaj homoj, aŭ la busto de skulptisto Leiro situanta en dom-angulo en la fino de la strato Ronda de Don Bosco. Skulptaĵoj de Leiro ankaŭ gastas ĉe la Fervoja Stacidomo kaj en la Vortodomo.
  • Bouzas estas kvartalo kiu plu tenas sian maristan karakteron, iom forrabitan de terplenigaĵoj. Ĝi longe suferis pirat-atakojn en pasintaj jarcentoj, kaj ĝis 1904 ĝi estis aparta municipo[29]. Indas perdiĝi inter ties stratetoj, gustumi la lokajn pladojn en restoracio aŭ viziti la preĝejon de Sankta Mikaelo, konstruita sur roko en la 16a jc kaj restarigita en la 18a jc., ene simpla, kun maristaj figuroj.
    Panoramo de Bouzas
    Strato de la Forĝistoj, Bouzas
    . Eblas promeni laŭrande de la granda terplenigaĵo, spekti la rian horizonton kaj viziti la Fiŝ-promenejon (2011), kun dek bronzaj figuroj de marestaĵoj faritaj de Xosé Molares (kongro, labrako, mar-araneo, polpo, mitulo, ktp)[30]. Dimanĉe en Bouzas estas surstrata bazaro.
  • La tombejo de Pereiró estas plena je monumentaj tomboj, verkoj de la plej gravaj vigaj skulptistoj de la unua duono de la 20a jc. Menciindas la tombo de Heraclio Botana, kun belega knabina figuro aŭ la monumento de la familio Gil Sarabia, farita de Asorey, kie la morto gvatas malantaŭ knabino[31].
  • Fondaĵo Sales estas privata organizo portanta la nomon de la artisto kaj pejzaĝisto Francisco Sales Covelo. Ĝi disponas libere viziteblan ĝardenon kune kun plantovendejo en Avenuo Eŭropo, ne for de strando Samil. La ĝardeno enhavas speciojn de plantoj ekzotajn por Eŭropo, kiel cikasojn, paradizan birdon (Strelitzia nicolai), baŭhinio (Bauhinia forficata), magnoliojn, palmojn (Washingtonia robusta, Trachycarpus fortunei kaj Howea forsteriana), podokarpon (Podocarpus macrophyllus) aŭ Schefflera pueckleri. Inter ĉiuj sendube elstaras la aparte malofte spektebla Volemia pino (Wollemia nobilis) el Novsudkimrio, Aŭstralio, ricevita kiel donaco en 2010; temas pri specio malkovrita en 1994, kun malpli ol cent registritaj ekzempleroj en la naturo kaj konsiderata vivanta fozilio. La fondaĵo planas ampleksigi sian areon aldononte al la verko postlasita de Francisco Sales vastan lagon kaj 12 m altan plurklimatan vitroforcejon[32].
Pafospuroj en la Sunpordo (Porta do Sol)
  • La preĝejo de la Soleco estas verko de Antonio Cominges situanta ĉe la piedo de la monto O Castro, ne for de la strato Gran Vía. Novklasika, inspirita de la pariza preĝejo de Magdalena, ĝi impresas per ties trajtoj imitantaj klasikan grekan templon en jonia stilo. Ne vane lernejanaj ekskursoj vizitas ĝin por surloke studi la helenan arkitekturon.
  • En la Sunpordo (Porta do Sol) pli ol dudek viganoj pereis kiam la 20an de julio 1936 militistoj de la armeo de Francisco Franco, volis legi dekreton nuligantan la respublikon kaj establantan totalisman reĝimon. Interalie, mortis la junuloj Lenin Moreda Vázquez kaj Diego Lence kiam ili klopodis forpreni la dekreton al la armeanoj. Kapitano Carreró ordonis dispafi kontraŭ la homamaso protestanta kontraŭ la ribelo. Hodiaŭ ankoraŭ observeblas la paf-spuroj, mutaj atestintoj de tiu tragika historia epizodo, sur la muroj de la iama Banko Hispano Americano[33]. La pafoj ankaŭ atingis, sur la kontraŭa trotuaro, malnovan kahel-reklamon de vinoj kaj konjakoj Pedro Domecq montranta leonon kiu lekas alkoholaĵon el frakasita botelo. Bedaŭrinde ĝia restaŭro kovris la paf-spurojn. Kiel infano, la verkisto Xosé Luís Méndez Ferrín timis ke la leono tranĉu al si la langon per la vitreroj[34].

Sporto[redakti | redakti fonton]

Sportaj aktivaĵoj ekpraktikiĝis en la sino de lernejoj kaj libertempaj asocioj fine de la 19-a jarcento. El inter la plej antikvaj sport-asocioj elstaras la Reĝa Naviga Klubo de Vigo, fondita en 1906 kaj la Mar-liceo de Bouzas, fondita en 1907. Naĝistoj, remistoj kaj boatkonkursantoj de la Naviga Klubo reprezentis la urbon en la plej gravaj internaciaj konkuradoj, ene de diversjaraj hispaniaj sport-teamoj, kun kiuj ili partoprenis Olimpikojn kaj atingis kontinentajn kaj tutmondajn titolojn. En 1915 fondiĝis Comesaña Sporting Club (en la samnoma paroko), la plej antikva asocio de la galega atletiko, kie anis rimarkindaj atletoj en la jardekoj 1920 kaj 1940.

La forton de la loka velsporto ne preteratentis la organiza komitato de la Ĉirkaŭmonda Konkurso de Velŝipoj Volvo Ocean Race, kiu elhaveniĝis el Vigo la 12an de novembro 2005. Unuafoje ne-brita urbo okupiĝis pri la starto de tiu ĉi sportevento kun granda graveco en la tutmonda velado.

Futbalstadiono de Balaídos

La plej konata sportklubo de la olivarba urbo estas la Reĝa Klubo Celta (t.e., "kelta") de Vigo, kreita en 1923 per la kunfandiĝo de la Reĝa Vigo Sporting kaj la Reĝa Klubo Fortuna de Vigo, teamoj ĝis tiam rivalintaj por la hegemonio en la galega futbalo, kiuj alterne konkeradis la regionajn ĉampionecojn (la Reĝa Vigo Sporting Club eĉ fariĝis subĉampiono de Hispanio en 1908). La agado de Celta centriĝas pri futbalo, kvankam ĝi plu tenas atletikan fakon kiu konkuras en la plej alta hispana kategorio kaj kie vicis olimpikaj atletoj kiel Carlos Pérez kaj Álvarez Salgado, aŭ pli nuntempe la long-distancaj kuristoj Alexandre Gómez kaj Carlos Adán aŭ la dekatlonisto David Gómez. La ĉefaj futbalaj sukcesoj de Celta estis la tri subĉampionecoj de la Pokalo de Hispanio (1948, 1994 kaj 2001) kaj kontinentaj konkuroj, en kiuj ĝi havis la honoron esti la unua galega klubo kiu partoprenis (kiam ĝi debutis en la unua eldono de la UEFA-Pokalo) kaj kiu venkis en oficiala konkuro (Pokalo Intertoto de 2000). Nuntempe ĝi ludas, de la sezono 2007-08 en la Hispana Dua Grupo.

Celta tenis ĝis la fino de la 80aj fakon de virina korbopilko, venkinta en la hispana konkurado komence de tiu jardeko, kie ĝi arigis premiojn de ligo kaj de la Reĝina Pokalo. Post la ĉen-rompo kun Celta la virina viga basketbalo plu tenis sin en la ŝtata elito (kvankam for el la lukto por la triumfoj) ĝis ĝi, komence de la nova jarcento, denove sub la egido de Celta, rekonkeris la ĉampionecojn kaj ligajn kaj pokalajn.

Alia sporto forte enradikiĝinta en la urbo estas manpilko. La historian teamon Vulcano anstataŭis en la pinto de la viga manpilko Academia Octavio, kun larĝa vojo en la plej alta tutŝtata kategorio. Meze de la 90aj Academia Octavio atingis siajn plej bonajn sukcesojn, kun ĉampioneco de Reĝa Pokalo en 1995 malferminta al ĝi la pordojn por la eŭropaj konkuroj, en kiuj ĝi ĉefrolis en la tri sinsekvaj sezonoj kaj dufoje preskaŭ atingas la grandan finalon.

Plia grand-tradicia sporto en la urbo estas flugpilko. La Flugpilka Klubo Vigo estas la plej antikva partoprenanto en la Hispana Honora Grupo.

Inter la plej gravaj sporteventoj kiujn la olivarba urbo gastigis elstaras la fina fazo de la Mondpokalo de FIFA en 1982 (futbalo), la Antaŭolimpikaj Konkuradoj de korbopilko vira (1972) kaj virina (1992), provoj de la Mondpokalo de Rajd-saltado, de la Mondpokalo de Montobiciklo, la starto de la ĉirkaŭmonda ŝip-konkurado Volvo Ocean Race en 2005 aŭ la haltoj de la sen-egala Cutty Sark Tall Ship Race de grandaj epok-stilaj velŝipoj. La sporta alvokiĝo de la urbo montriĝas per la disflorado de talentoj en plej diversaj disciplinoj kaj per la okazigo de internaci-nivelaj konkuroj kaj sportprovoj. Montogrimpistinoj kiel Chus Lago, unua hispana virino surpintintan Ĉomolungmon (Evereston) sen helpo de suplementa oksigeno, sketistinoj kiel Tamara Valderrama aŭ korpokulturistinoj kiel Nieves Martínez García, solidigas tiun aserton.

Noktumado[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de Vigo dum vespero

Vigo famas pro sia nokto. En la 80aj jaroj eferveskis lokaj muzikgrupoj kaj la urbo transformiĝis en forcejo de avangardaj kulturaj iniciatoj. Tiam ekfamis la viga noktumado. Kvankam hodiaŭ la aferoj sufiĉe ŝanĝiĝis, la nokta vivo restis vigloplena kaj bunta. Preskaŭ ĉiuj trinkejoj kaj dancejoj lokiĝis urbocentre, en difinitaj areoj facile interalireblaj piede. Ĉirkaŭ stratoj Churruca kaj Irmandiños abundas originalaj trinkejoj kaj muziktrinkejoj plurstilaj. Pli ŝika etoso envolvas la ejojn ĉirkaŭ strato Areal. Kaj en la malnova kvartalo troveblas alternativaj trinkejoj kun rokmuziko aŭ politike sendependisma karaktero.

Vigo proponas ankaŭ la plej vastan sortimenton de gejaj amuzejoj en Galegio. Ekzistas modernaj gejaj diskotekoj, larĝ-horaraj trinkejoj, saŭnoj kaj la historia dancejo Roy Bleck, malfermita jam en 1971, ankoraŭ en la reĝimo de Franco[35].

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Polpo laŭ la foira maniero, tipa galega manĝaĵo servata sur lignotelero

La viga kuirarto, same kiel la galega ĝenerale, karakteriziĝas pro la bona kvalito de siaj produktoj kaj aparte simpla preparado de la pladoj. En Vigo oni povas trovi la plej bonajn pladojn de la galega kuirarto: marfruktojn, fiŝojn, viandoj, legomojn, pasteĉojn, fromaĝojn kaj vinojn.

En Vigo troveblas ĉiaspecaj instalaĵoj. En O Berbés (marista kvartalo) ekzistas multnombraj tipaj fiŝkaptistaj restoracioj; proksime de O Berbés, kaj ankaŭ en la malnova kvartalo de la urbo, situas la fama "Ostrostrato" (strato Pescadaría, t.e., 'Fiŝvendejo') kaj la "Polpostrato" (strato Laxe), kie oni povas gustumi tiujn tipaĵojn de la viga kuirarto. Krom la tradiciaj restoracioj, en la urbo ekzistaj restoracioj por ĉiuj gustoj kaj poŝoj, interalie diverstipaj de rapida kaj internacia manĝoj.

La pinta kresko de inmigrado dum la unua jardeko de la nova jarcento helpis al enkonduko de kuirartoj apartenantaj al la diversaj etnaj grupoj kiuj ekloĝadis la urbon. Ekzemple, ekzistas pluraj restoracioj de kuirartoj ĉina, itala, argentina, japana, libana ktp. Eblas ankaŭ elekti inter diversaj vegetaraj restoracioj aŭ mendi vegetaran hamburgeron en kelkaj sandviĉejoj kiel la viga ĉeno Papo's.

Marfruktoj[redakti | redakti fonton]

Jakobaj pektenoj bakitaj kun vino albariño

La maro estas la granda provizanto de la viga kuirarto. Kelkaj el la marfruktoj estas kulturitaj, kiel kor-konkoj, tapiŝ-konkoj, ostroj kaj mituloj (ĉi du lastajn oni bredas en grandaj platformoj, ostro- kaj mitul-flosoj, de kie pendas dikaj enmaraj ŝnuroj kun alvolvitaj kreskontaj idoj) kaj aliajn oni rikoltas rekte el la maro, kiel naĝ-krabojn, arane-krabojn, kancerojn, jakobajn pektenojn, harpo-konkojn, lepadojn, razil-konkojn, salikokojn (leandrojn) aŭ la ĉiam malpli oftajn urso-langustojn.

La abundo de marfruktoj en la viga rio enkadrendas en la trajtoj de ĉiuj Malaltaj Rioj. Ilia geografia situo kaŭzas, kiam ĉeestas nordorientaj ventoj, fenomenon nomatan "alsupriĝo" ("upwelling" en la angla), kiu ebligas eksterordinaran abundon de fitoplanktono kaj tial kreas taŭgajn kondiĉojn por la disvolviĝo de marfruktoj[36].

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Vigo.
Nomplato de la Esperantostrato de Vigo

Vigo elstaris inter la urboj de Galegio pro sia esperanto-movado. Ĝia esperanto-grupo daŭris pli ol iu ajn alia de Galegio kaj ĝin konsistigis entuziasmaj kaj ideoplenaj homoj. En Vigo okazis du hispanaj kongresoj en 1972 kaj 1986 kaj ĝi havas esperanto-straton en sufiĉe centra parto de la urbo, inaŭguritan okaze de la Tago de Zamenhof en 1987. Elstaris en la historio de ĝia esperanto-movado Julio Bueno Cortés (1903-1988), vera animo de la loka grupo Paco kaj Amo, kiu tenis longdaŭrajn rilatojn kun la samideanaro el Porto de Portugalio.

La vigaj esperantistoj aktive partoprenis en la organizado de la 62a Hispana Kongreso en Santiago de Compostela en 2010. Nuntempe la grupo Paco kaj Amo ne plu ekzistas, kvankam la lokaj esperantistoj plu tenas la kontakton kaj kunvenas relative ofte. En la urbo okazadas plurnivelaj kursoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Komercejoj[redakti | redakti fonton]

La granda magazeno El Corte Inglés, Vigo.

Vigo disponas kvin vendejarojn kaj kun unu centro El Corte Inglés (inaŭgurita en 1975, la unua starigita en Galegio kaj la unua kiun la firmao malfermis en loko, kiu ne estas provinca ĉefurbo), du centroj Alcampo, du Carrefour, unu Decathlon kaj unu Media Markt, same kiel abundajn vest-butikojn (multaj el ili koncentriĝas en la strato de la Princo, -Príncipe-).

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Transportiloj[redakti | redakti fonton]

Interno de la Pasaĝera Finstacio de la flughaveno

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Lokaj festoj[redakti | redakti fonton]

Festo de la Rekonkero al la franca armeo

Cetere, en ĉiu paroko ekzistas diversaj festoj najbaraj, kuirartaj, patronaj (sanktulaj) kaj kermesoj[38]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1997 oni taksis Vigon la dua plej brua urbo en Eŭropo post Moskvo.[39]
  • En la centro de Londono ekzistas strato dediĉita al la urbo (la tiel nomata Vigo Street), rememoriganta pri la Batalo de Rande.
  • Faro de Vigo, estas ĵurnalo unuafoje publikigita la 3an de novembro 1853, kio igas ĝin la plej malnova ĵurnalo de la galega kaj hispana gazetaroj ankoraŭ eldonata.
  • Vigo estas la plej granda el la hispanaj urboj kiuj ne estas provincaj ĉefurboj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Institucioj

Turismo kaj gvidlibroj

Foiroj kaj ekspozicioj

Firmaoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.ige.eu
  2. Vigo, cidade olívica.
  3. [1]
  4. INEbase. Variaciones intercensales. Alteraciones de los municipios en los censos de población desde 1842. Rete: http://www.ine.es/intercensal/ Consultado 17-06-2011. Kiam disponeblis la fakta kaj la rajta loĝant-nombroj, oni elektis la plej altan.
  5. Informoj ĉerpitaj el [2]; male, [3] Arkivigite je 2012-01-28 per la retarkivo Wayback Machine asertas ke la monto altas 80 metrojn.
  6. 6,0 6,1 Oficina de Turismo de Vigo, "Vigo, Corazón atlántico", Vigo, 2007
  7. http://www2.meteogalicia.es/galego/observacion/estacions/listaEstacions.asp[rompita ligilo]
  8. Factoría viguesa. Arkivita el la originalo je 2008-11-18. Alirita 2011-10-13.
  9. En la unuaj tri monatoj de 2008, alhaveniĝis 15.296 tunoj da freŝa fiŝo, dum en la sekva haveno laŭ graveco, tiu de A Coruña, estis deŝarĝitaj 6.987 tunoj, kaj en la tria, Kadizo, 4.071 tunoj (La Voz de Galicia, 28.05.2008, ĵurnalo).
  10. http://asuservicio.galeon.com/empresas.htm[rompita ligilo]
  11. http://www.xornalgalicia.es/index.php?name=News&file=article&sid=7363 Vigo primeiro porto do mundo en recursos pesqueiros.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-11. Alirita 2011-10-13.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2011-10-13.
  14. http://cv1.cpd.ua.es/estudiosxi/0ESTU0/SU2PPESII1EE2/ST3223/index.html#0[rompita ligilo]
  15. http://www.farodevigo.es/default.jsp?pRef=2702_0_0[rompita ligilo]
  16. Montes, parques e xardíns: A Alameda
  17. Lei 15/2002, de 1 de xullo Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine, pola que se declara o Parque Nacional marítimo-terrestre das Illas Atlánticas de Galicia (BOE nº 157, de 2.07.2002).
  18. 18,0 18,1 Álvaro Cunqueiro kaj José María Álvarez Vázquez, kunordigantoj (1980): Vigo en su historia, Caja de Ahorros Municipal de Vigo, Vigo
  19. José Trapero Pardo, "Pintura mural", Vigo, Ediciones Castrelos, kolekto «Cuadernos de arte gallego», 1965
  20. [4][rompita ligilo]
  21. Antaŭindustria areo por prilabori salon kun komerca celo.
  22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-25. Alirita 2011-10-13.
  23. "Las salinas de Rosalía, un nuevo museo". Atlántico Diario. Ĵaŭdo, la 29an de novembro 2007
  24. http://www.guardian.co.uk/travel/2007/feb/16/beach.top10
  25. http://vigoarqueologico.blogspot.com/2007/10/posible-estela-funeraria-medieval-de.html
  26. http://sendeirismoatlantida.blogspot.com/2011/10/sendeiro-do-rio-lagares.html
  27. http://www.museodomar.com/gl/visita/entorno-historico?pg=7[rompita ligilo]
  28. http://hoxe.vigo.org/pdf/rutas/ruta_lagares.pdf
  29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2011-10-13.
  30. http://www.farodevigo.es/gran-vigo/2011/02/12/colocacion-cuatro-ultimas-esculturas-permite-abrir-bouzas-paseo-peixes/517800.html
  31. Mosquera, Javier, "Pereiró no es un cementerio cualquiera", en Faro de Vigo, 1-11-1992, paĝoj D/8-D/9
  32. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2011-10-13.
  33. http://www.galiciahoxe.com/mare/gh/vigo-lembra-martires-da-praza-do-sol-20-xullo/idEdicion-2006-07-18/idNoticia-65877/[rompita ligilo]
  34. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2011-10-13.
  35. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-15. Alirita 2011-10-13.
  36. Figueiras, F.G., Labarta, U. e Fernández, M.J. (2002); Coastal upwelling, primary production and mussel growth in the Rías Baixas of Galicia Arkivigite je 2019-09-19 per la retarkivo Wayback Machine Hydrobiologia, 484, páxs. 121-131
  37. 37,0 37,1 Os irmanamentos dos concellos en Galicia (IGADI) Arkivigite je 2012-08-01 per Archive.today.
  38. Ayuntamiento de Vigo. Fiestas.
  39. Vigo pasou a ser unha das cidades con máis conciencia sobre a contaminación acústica. Arkivita el la originalo je 2012-12-09. Alirita 2012-12-09.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.