Wollemia nobilis
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Wollemia nobilis
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Wollemia nobilis W.G.Jones, K.D.Hill & J.M.Allen, 1995 |
||||||||||||
Wollemia nobilis, esperante Vollemia pino, estas tre rara aŭstralazia arbo de la familio de Araucariaceae kiu troveblas en la nacia parko de Wollemi en la aŭstralia ŝtato New South Wales.
Ekzistas nur ĉirkaŭ 100 tiaj arboj. Temas pri vivanta fosilio.
David Noble en 1994 malkovris 25 arbojn en Nacia Parko de New South Wales. Antaŭe oni pensis ke ĝi jam de du milionoj da jaroj formortis.
La planto estas tiom endanĝerita, ke oni alportas homojn nur per helikoptero kaj per kovritaj okuloj.
Oni prenis semojn de la arbo kaj kreskigis pinidojn, vendis el ili 148 per Sotheby's je averaĝa prezo de 2272 eŭroj.
La pino kreskas en temperaturo de 12-45º C. Ĝi estas multigebla per semado aŭ per stikaĵoj. La arbidoj kreskas 50 cm jare, la arbo altas plenkreske eĉ 40 m, unu arbo kreskigas multajn trunkojn, tiel defendas sin kontraŭ la oftaj fajroj kaj aliaj naturaj katastrofoj. Ĝi deĵetas ne nur solajn pinglojn, sed tutajn branĉojn.
La divers-seksaj infloreskoj troviĝas sur la sama arbo.