Futbala Mondpokalo
| Tiu ĉi artikolo priskribas la Viran Futbalan Mondopokalon. Pri la Virina Futbala Mondopokalo vidu apartan artikolon. |
La Futbala Mondopokalo (ankaŭ simple Mondopokalo aŭ Mondo-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondopokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun sola 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedopilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en 2002 en du landoj) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondopokalojn, la plej granda numero de ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭ tempoj kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭ tempoj. Teamoj de Nordameriko, Afriko, Azio aŭ Oceanio ne gajnis la pokalon.
La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis dum 1942 nek 1946 pro Dua mondmilito.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Internacia Futbalo |
|---|
| FIFA • Futbala Mondpokalo |
| AFC (Azia Pokalo) • CAF (Afrika Pokalo de Nacioj) • CONCACAF (Ora Pokalo) CONMEBOL (Amerika Pokalo) • OFC (OFC Pokalo de Nacioj) • UEFA (Eŭropa Futbal-Ĉampionado) |
| La Futbala Mondpokalo |
|---|
| Urugvajo 1930 | Italio 1934 | Francio 1938 | Brazilo 1950 | Svisio 1954 | Svedio 1958 | Ĉilio 1962 | Anglio 1966 | Meksiko 1970 | Ok. Germanio 1974 | Argentino 1978 | Hispanio 1982 | Meksiko 1986 | Italio 1990 | Usono 1994 | Francio 1998 | Japanio/Sud-Koreio 2002 | Germanio 2006 | Sudafriko 2010 | Brazilo 2014 |