Futbala Mondpokalo 1954
| Monda Ĉampionado de Futbalo 1954 FIFA Fußball-Weltmeisterschaft 1954 Schweiz Championnat du Monde de Football 1954 |
|
|---|---|
![]() |
|
| Turniraj detaloj | |
| Loko | |
| Datoj | 16-a de junio - 4-a de julio 1954 |
| Teamoj | 16 (el 4 konfederacioj) |
| Ejoj | 6 (en 6 urboj) |
| Finaj pozicioj | |
| Ĉampiono |
|
| Dua pozicio |
|
| Tria pozicio |
|
| Kvara pozicio | |
| Turniraj statistikoj | |
| Matĉoj | 26 |
| Goloj | 140 (5,38 matĉe) |
| Spektantoj | 889 500 (34 212 matĉe) |
| Golreĝo(j) | (11 goloj) |
La 5-a Futbala Mond-Pokalo okazis inter la 16-a de junio kaj la 4-a de julio 1954 en Svisio.
16 naciaj teamoj ludis en 4 antaŭgrupoj.
La plej grava favorato estis la teamo de Hungario, kiu mirigis la tutan mondon ĝistiam per fantazieca atakludo. La hungaroj fortigis tiun bildon per fantazieca sieĝo en la du unuaj ludoj kontraŭ Germanio (8:3) kaj kontraŭ Sud-Koreio (9:0).
En la kvaronfinalo Aŭstrio venkis Sivlandon je 7:5, kio estas ankoraŭ hodiaŭ la plej golriĉa matĉo de ĉiuj turniroj. La hungaroj fortigis siajn sukcesojn per venko super Brazilo (4:2). En la alia branĉo la germana teamo venkis en la kvaronfinalo super Jugoslavio je 2:0.
La duonfinalo inter Hungario kaj la ĝistiama nevenkita titoldefendanto, Urugvajo finiĝis kun sieĝo de Hungario (4:2). La germana teamo, ludante pli kaj pli bone, venkis Aŭstrion je 6:1.
La finludo inter Hungario kaj Germanio estis drameca. Hungario pelis la pilkon jam komence de la ludo dufoje en la germanan golejon (2:0) kaj ŝajnis denove esti la sieĝo de la hungaroj. Sed Germanio sukcese turnis la ludfluon kaj atingis 3:2. Tiel la hungara teamo perdis la unuan futballudon ekde 1950 kaj tiel la esperatan pokalon. En Germanio oni ankaŭ nomas la venkon de la germanoj "Miraklo de Bern". Tiu sieĝo redonis al la germanoj la kredon en si post la malgajnita milito. Post la matĉo en Hungario okazis la unuaj kontraŭ-komunistaj protestoj.
Post 50 jaroj de la finludo (6-an de junio 2004) okazas memorludo inter Hungario kaj Germanio.
59 golpafantoj akiris 140 golojn en 26 ludoj; la plej golriĉa ludo estis 7:5 inter Aŭstrio kaj Svislando.
Golreĝo estis Sándor Kocsis (Hungario) kun 11 goloj.
Kvalifikado [redakti]
Jenaj teamoj kvalifikiĝis por la mondpokalo en 1954:
| 12 el Eŭropo | |||||
| 2 el Sudameriko | |||||
| 1 el Centra Ameriko kaj Nordameriko | |||||
| 1 el Azio |
| La Futbala Mondpokalo |
|---|
| Urugvajo 1930 | Italio 1934 | Francio 1938 | Brazilo 1950 | Svisio 1954 | Svedio 1958 | Ĉilio 1962 | Anglio 1966 | Meksiko 1970 | Ok. Germanio 1974 | Argentino 1978 | Hispanio 1982 | Meksiko 1986 | Italio 1990 | Usono 1994 | Francio 1998 | Japanio/Sud-Koreio 2002 | Germanio 2006 | Sudafriko 2010 | Brazilo 2014 |


