Urugvaja nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Urugvajo. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Urugvaja nacia teamo de futbalo
asocio Asociación Uruguaya de Fútbol
Asocio Urugvaja de Futbalo
konfederacio CONMEBOL
unua matĉo Flago de Urugvajo Urugvajo 2 - 3
Flago de Argentino Argentino
1901
plej granda gajno Flago de Urugvajo Urugvajo 9 - 0
 Bolivio
1927
plej granda perdo Flago de Urugvajo Urugvajo 0 - 6
Flago de Argentino Argentino
1902
Futbala Mondpokalo
aperoj 14 (unuafoje en 1930)
plej bona rezulto ĉampiono
1930 kaj 1950
Amerika Pokalo
aperoj 45 (unuafoje en 1916)
plej bona rezulto ĉampiono
1916, 1917, 1920, 1923, 1924, 1926, 1935, 1942, 1956, 1959, 1967, 1983, 1987, 1995 kaj 2011
vdr

La Urugvaja nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1901. La unua internacia matĉo estis kontraŭ la teamo de Argentino en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Charrúas - laŭ la hispana nomo de la indiĝenaj praloĝantoj de la nuna Urugvajo, suda Brazilo kaj nordorienta Argentino. Dekkvarfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en Futbala Mondpokalo 1930, kaj dufoje - en 1930 kaj 1950 - ĝi ĉampione gajnis la pokalon. Krome la teamo multfoje ĉampionis en la Amerika Pokalo, en kiu ĝi partoprenis 45-foje: ĝis nun ĝi venkis la finalan matĉon en 1916, 1917, 1920, 1923, 1924, 1926, 1935, 1942, 1956, 1959, 1967, 1983, 1987, 1995 kaj 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la venka urugvaja teamo en la Futbala Mondpokalo 1950