Futbala Mondpokalo 1930

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda Ĉampionado de Futbalo 1930
1er Campeonato Mundial de Futbol
Emblemo de la Futbala Mondpokalo 1930
Turniraj detaloj
Loko Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo
Datoj 13-a de julio - 30-a de julio 1930
Teamoj 13 (el 3 konfederacioj)
Ejoj (en 1 urbo)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Gold medal.svg Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Silver medal.svg Flago de Andaluzio Argentino
Turniraj statistikoj
Matĉoj 18
Goloj 70  (3,89 matĉe)
Spektantoj 434 500  (24 139 matĉe)
Golreĝo(j) Flago-de-Argentino.svg Guillermo Stábile
(8 goloj)
v  d  r
Information icon.svg

La unua vira Futbala Mondpokalo organizata de FIFA okazis en julio de 1930 en Montevideo, ĉefurbo de Urugvajo. En ĝi partoprenis 13 teamoj, nome: Argentino, Belgio, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Francio, Jugoslavio, Meksiko, Paragvajo, Peruo, Rumanio, Urugvajo kaj Usono.

La nova internacia turniro naskiĝis pro la revo de franca ĵurnalisto Jules Rimet, tiama prezidanto de FIFA. La ideo estis apartigi la futbalan mondan turniron de la Olimpiaj Ludoj kaj doni gravan aspekton al ĝi. En la kongreso de FIFA en 1928 en Antverpeno, Belgio, oni finfine decidis starigi viran futbalan turniron sub la sola rego de FIFA en 1930 en la [Sudameriko|sudamerika] lando Urugvajo.

Ĉar Rimet estis entuziasma ŝatanto de la urugvaja ludomaniero, kiu venkis dufoje la futbalan turniron en la Olimpiaj Ludoj (1924 kaj 1928), li lobiis favore al la sudamerikanoj.

La turniro[redakti | redakti fonton]

La urugvaja mondpokalo estis la nura mondpokalo kiu ne havis antaŭturniron por elekti la partoprenantojn, kiuj estis invititaj de FIFA. Pro la transporto-problemo kaj la malfido je tiu nova turniro, la plej grandaj potencoj rifuzis partopreni. La rezulto estis kelkaj malfortaj teamoj de Eŭropo, amaso da sudamerikanoj, Usono kaj Meksiko: entute 13 teamoj.

Ludejoj[redakti | redakti fonton]

La sistemo de ludlokoj sekvis la sistemon de la Olimpikaj Ludoj, en ununura urbo: Montevideo. En tiu urbo, 3 stadionoj gastigis matĉojn. Tamen, la intenco estis, ke la matĉoj okazus nur en la plej granda, kiu estis konstruita ekskluzive por la turniro.

Ĝis la sesa tago de la turniro, du aliaj stadionoj estis uzataj.



La Futbala Mondpokalo
Urugvajo 1930 | Italio 1934 | Francio 1938 | Brazilo 1950 | Svisio 1954 | Svedio 1958 | Ĉilio 1962 | Anglio 1966 | Meksiko 1970 | Ok. Germanio 1974 | Argentino 1978 | Hispanio 1982 | Meksiko 1986 | Italio 1990 | Usono 1994 | Francio 1998 | Japanio/Sud-Koreio 2002 | Germanio 2006 | Sudafriko 2010 | Brazilo 2014 | Rusio 2018