Urso-langusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Urso-langusto (Scyllarus arctus) estas mara krustulo apartenanta al la familio Scilaredoj, de la ordo dekpieduloj, grupo de langustoj.

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Urso-langusto
Urso-langusto en la Akvario Cinéaqua, Parizo.
Urso-langusto en la Akvario Cinéaqua, Parizo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Subklaso: Eumalacostraca
Ordo: Dekpieduloj Decapoda
Subordo: Pleocyemata
Infraordo: Palinura
Superfamilio: Palinuroidea
Familio: Scilaredoj Scyllaridae
Subfamilio: Scilarenoj Scyllarinae
Genro: Scyllarus
Scyllarus arctus
L., 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi mezuras inter 5 kaj 14 cm kaj havas abdomenon kaj cefalotorakon; ĉi lasta estas rektangula kaj kovrita de pluraj tuberoj kaj skvamoj formantaj neregulajn desegnojn. Ĝia koloro estas malhel-bruna sed la pintoj de la tuberoj estas blankecaj. En ĉiu abdomena prasegmento ĝi posedas oranĝ-koloran strion kaj la naĝkruroj havas bluan ringon en ĉiu segmento. La okuloj staras alĝustigitaj en la antaŭa rando de la kaparaco. Ĝi posedas antenetojn kun tre mallongaj flageloj. La torako-piedoj estas mallongaj kaj finiĝas per ungo. Ĉe in-seksaj individuoj la lasta krurparo finiĝas per etaj pinĉiloj.

Tipa trajto de ĉi tiu familio estas dua paro da antenoj larĝaj kaj plataj, ŝovelil-formaj. La besto uzas ĝin por fosi kaj formovi ŝtonojn aŭ sablojn por nutri sin, ĉar ĉefe ĝi estas kadavro-manĝa. Tamen, ĝi ankaŭ manĝas moluskojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

Areo[redakti | redakti fonton]

Urso-langusto vivas en la orienta Atlantiko (de Skotlando ĝis la Gvinea Golfo, insuloj Madejro, Kanarioj kaj Mediteraneo) kaj en la okcidenta Atlantiko (de Nord-Karolino ĝis Brazilo)[1][2]. Tamen, la specio fariĝas tre malofta norde de la Biskaja Golfo. Ĝis la publikigo de la esploroj de Forest kaj Holthuis (1960), oni taksis urso-languston la sola specio de sia genro vivanta en Mediteraneo, sed ili pruvis la kunekziston de alia specio, Scyllarus pygmaeus, ĝis tiam nur konita en Atlantiko. Ĉar ili kaptis tri ekzemplerojn en la orienta Mediteraneo ili deduktis ke la specio devas ekzisti laŭlonge de tiu ĉi maro[3].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas inter 3 kaj 50 m de profundeco, ĉefe en rok-truoj, sed ankaŭ sur sedimentaj fundoj kaj, en Mediteraneo, en kreskejoj de Posidonia oceanica.

En Acoroj, ekde oktobro, ĝi forlasas la marbordon kaj migras en zonojn profundajn pli ol 100 m, kie ĝi restas ĝis la sekva aprilo. Tiam ĝi revenas en marbordon por la reprodukto okazanta dum junio kaj aŭgusto[4].

Urso-langusto povas infektiĝi de la sindromo de la blanka makulo, grava virusa malsano precipe tuŝanta salikokojn.[5]. Cetere, multaj fiks-loĝaj fiŝoj postĉasas ilin kiel manĝaĵon[6].

Kaptado kaj kuirado[redakti | redakti fonton]

En Galegio oni kaptas ĝin per nasoj, sed ĝi estas ĉiam pli malofta specio, ĝis tiu punkto ke ĝi iĝis tre malofte videbla en restoracioj kaj bazaroj. Kun la celo restarigi la specion, oni nur permesas kapti ĝin dum julio kaj aŭgusto, laŭ protekto-plano de 2001. En Acoroj, tamen, oni malpermesas la kaptadon de urso-langustoj inter la 1a de majo kaj la 31a de aŭgusto.

En la galega kuirarto ĝi estas tre ŝatata kaj havas famon de bongusta frandaĵo, kio ne malhelpis la jenan rifuzan komenton de la verkisto Álvaro Cunqueiro:

"Restas por mencii kelkaj bagateloj, etvaloraj, kiel urso-langustoj, iom sekecaj, kvankam kelkaj ŝatas manĝi ilin en omleto, kun petroselo hakita aŭ en marisko-koktelo, kaj aliaj eksterordinaraj aferoj, fajna-gustaj, kiel salikokoj"[7].
Scyllarus arctus.JPG

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.oceanario.pt/cms/540/
  2. http://wbd.etibioinformatics.nl/bis/lobsters.php?selected=beschrijving&menuentry=soorten&id=198
  3. http://www.ingentaconnect.com/content/brill/cr/1974/00000027/00000001/art00007
  4. http://www.horta.uac.pt/projectos/MSubmerso/old/199912/ferraz.htm
  5. http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1046/j.1365-2761.2001.00302.x/abstract
  6. http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1046/j.1365-2761.2001.00302.x/abstract
  7. Álvaro Cunqueiro, A cociña galega, Galaxia, Vigo, 1980.
Portalo pri Zoologio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio