Queen Mary 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Queen Mary 2
Queen Mary 2
Queen Mary 2
Bazaj indikoj
Queen Mary 2
Tipo: transporta ŝipo
Posedanto: Cunard Line
Hejma haveno: Southampton
Mendita: 2000
Komenco de konstruado: 4-a de junio 2002
Surigita sur akvon: 21-a de marto 2003
Donita en servon: baptita la 8-an de januaro 2004
Unua navigacio: 12-a de januaro 2004
Sorto: trafikanta
Prezo: 460 milionoj da pundoj
Noto: ŝipfarejo Chantiers de l'Atlantique
Teknikaj datenoj
Mergospaco: 76 000 tunoj
Longo: 345 m
Larĝo: 41 m
Mergo: 10.1m
Movumo: kvar dieselelektraj motoroj (CODAG-elektra sistemo)
4× 21,5 MW
Brulmaterialo: elektra energio
Rapideco: 29,62 knotoj (55 km/h)
Ŝipanaro: 1253 anoj de hom-ekipo
Kapacito: 2620 vojaĝantoj
vdr

Queen Mary 2 estas luksa transporta ŝipo trafikigata de kompanio Cunard Line kaj nomita laŭ skota reĝino Maria Stuart. En pasinteco ĝi estis la plej granda porpasaĝera oceanŝipo en la mondo, hodiaŭ ĝi estas jam superita de ŝipo Freedom of the Seas, kiu kapablas preni duoblon de pasaĝeroj.

Interno[redakti | redakti fonton]

Queen Mary 2 alnavigacianta al Sidnejo

La ŝipo, kiu kapablas preni 2620 vojaĝantojn kaj 1253 anojn de hom-ekipo kaj kiu kostis 460 milionoj da britaj pundoj, elstaras pro lukso. La vojaĝantoj havas je dispono kvin basenojn, librotenejon kun 8500 volumoj, kurejon aŭ vinkelon kun 343 specoj de vino. Je dispono estas kelke da specoj de kajutoj.

Konstrukcio[redakti | redakti fonton]

En 1998 estiĝis plano por konstruo de la plej granda kaj la plej moderna transporta ŝipo en la mondo, kiu devis anstataŭigi ŝipon Queen Elizabeth 2. Dum la konstruado mortis dek kvin homoj.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Queen Mary 2 en la Golfo de Sanfrancisko en 2007

La 12-an de januaro de 2004, Queen Mary 2 komencis sian unuan vojaĝon de Southampton, Anglujo, ĝis Fort Lauderdale, Usono, kun 2620 vojaĝantoj. La ŝipestro estis Ronald Warwick, eksŝipestro de Queen Elizabeth 2, kaj filo de William (Bil) Warwick, kiu ankaŭ estis supera oficiro de Cunard kaj la unua kapitano de Queen Elizabeth 2. La ŝipo revenis malfrue al Southampton tial, ke la pruaj pordoj, kiuj devis kovri la pelŝraŭbojn, ne povis esti fermitaj en Portugalujo.[1]

Dum la Somera Olimpiko 2004, Queen Mary 2 navigis al Ateno kaj ankriĝis apud Pireo dum du semajnoj kiel mara hotelo, servante la Ĉefministron de Britujo Tony Blair kaj lian edzinon Cherie, la francan prezidanton Jacques Chirac, la usonan prezidanton George W. Bush, kaj la usonan olimpikan viran basketbalan teamon.[2][3] Cunard reklamas, ke inter la vojaĝintoj de Queen Mary 2 estas la ĵazisto Dave Brubeck kaj la kantistoj Rod Stewart, Carly Simon, kaj James Taylor.[4]

En unu transatlantika vojaĝo de 2005, Queen Mary 2 portis en ŝlosita ŝipkesto la unuan usonan ekzempleron de Hari Poter kaj la Duonsanga Princo de J. K. Rowling, kun aŭtora subskribo. En gazetara komuniko, Cunard anoncis la okazon kiel la unuan transporton de libro al ĝia internacia lanĉo per luksa oceanŝipo.[5]

En januaro 2006, Queen Mary 2 faris vojaĝon al Suda Ameriko. Dum la ekiro de Fort Lauderdale, ŝipŝraŭbo estis damaĝita de kolizio kun kanala muro, pro kio la veturado devis malplirapidiĝi kaj Warwick decidis forigi kelkajn programitajn haltojn de la vojaĝo al Riodeĵanejro. Multaj vojaĝantoj minacis fari sidproteston pro la programŝanĝo ĝis Cunard promesis redoni la koston de la vojaĝo. Queen Mary 2 daŭre funkciis kun malpli ol normala vetura rapido kaj diversaj programŝanĝoj ĝis ĝi revenis al Eŭropo en junio, kie la damaĝita pelŝraŭbo estis forprenita.[6] En novembro, Queen Mary 2 iris al la seka digo Elbe 17 de Blohm + Voss en Hamburgo por reinstalo de la riparita ŝraŭbo. Samtempe oni instalis ŝprucigilojn en ĉiuj balkonoj obee al novaj sekurecaj reguloj starigitaj post la incendio de MS Star Princess. Krome oni plilarĝigis ambaŭ alojn de la postferdeko por plibonigi videblon.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elaine Barker. "Passengers threaten mutiny on crippled 'Queen Mary 2'", The Independent, 23-a de januaro 2006.
  2. Queen Mary 2 will be floating fortress. Nqsouthern.com. Arkivita el la originalo je 1-a de oktobro 2004. Alirita 27-a de junio 2011.
  3. Smith, Tim, "Watch out aboard Queen Mary because ship is sinking", NY Daily News, 16-a de aŭgusto 2004. Arkivigite je 2012-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
  4. The Cunard Experience – Why we are different, why choose us.
  5. World's most famous ocean liner carries first J.K. Rowling-signed US copy of Harry Potter and the Half Blood Prince (7-a de novembro 2005). Arkivita el la originalo je 10-a de decembro 2007. Alirita 26-a de novembro 2009.
  6. Cunard foils QM2 mutiny with full refund offer. The Telegraph (28 January 2006). Arkivita el la originalo je 12-a de januaro 2022. Alirita 26-a de novembro 2009.
  7. Blohmvoss Repair Schedule-2006. Blohmvoss. Arkivita el la originalo je 8-a de julio 2011.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]