Ĉomolungmo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Ĉomolungmo
(Everesto)
nepale: Sagarmátha, tibete: Chomolangma
monto
Everest kalapatthar crop.jpg
Monto Everesto antaŭ Kala Pattar
Landoj Flago de Nepalo Nepalo, Flago de Ĉinio Ĉinio
Regionoj Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio
Distriktoj Solukhumbu Ĉinio, Konteo Tingri
Montaro Himalajo
Situo Ĉomolungmo
 - alteco 8 848 m s. m.
 - koordinatoj 27°59′17″N 86°55′31″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 27.98806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">27.98806°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 27.98806; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Ĉomolungmo)
Plej facila aliro Suda fronto (en Nepalo)
Unua grimpo Edmund Hillary
Tenzing Norgay
 - dato 29-a de majo 1953
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Situo enkadre de Nepalo
Fire.svg
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Tero
Fire.svg
Situo enkadre de Tero
Situo de Ĉomolungmo
Situo de Ĉomolungmo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mount Everest
Plej alta monto de la mondo

ĈomolungmoEveresto estas la plej alta montpinto en la mondo, situanta en montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. Ĝia alteco estas 8 850 m kaj formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare.

Everesto en 3D

Enhavo

[redakti] Surgrimpado

La pinton unuafoje atingis, la 29-an de majo 1953, la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj malantaŭ li la novzelandano Edmund Hillary.

Antaŭe estis aliaj klopodoj. Interalie, la plej fama estas tiu de Mallory kaj Irvine, la 8-an de junio de 1924. Ili alvenis tre proksime de la pinto, kaj laŭ kelkaj teorioj Mallory atingis ĝin, sed ili pereis tie kaj ne revenis. La kadavron de Mallory trovis ekspedicio en 1999.

Junko TABEI el Japanio estis la unua virino kiu je la 16-a de majo 1975 atingis la pinton.

Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato la 8-an de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblas. Multaj esploroj sekvis en ĉi tiu tereno.

[redakti] Nomo kaj esperantigo

Ĝenerale kaj en Esperantujo, ekzistas debato pri la nomo de la monto, ĉar iuj opinias la nomon "Everest" koloniisma.

Nepale ĝi nomiĝas Sagarmatha सगरमाथा (en la sanskrita, "Frunto de l' Ĉielo"); tibete, ChomolangmaQomolangma, t.e. "Patrino de la Universo" aŭ "Diino Mondpatrino"; ĉine, 珠穆朗瑪峰 (en pinjino: Zhūmùlǎngmǎ Fēng; zh = ĉ) aŭ 聖母峰 (Shèngmŭ Fēng).

La monto ricevis la nomon "Everest" (Everesto) en 1865 fare de Andrew Waugh, honore al la kimra geografo George Everest. Ĝi tamen jam aperis kiel "Ĉomolangma" k.s. (Ĉomolungmo en Esperanto) en ĉinaj atlasoj de la komenco de la 18a jarcento.

Krom la tibeta kaj la ĉina, i.a. la japana kaj la rusa uzas ankaŭ formon similan al Ĉomolungmo. En Esperanto ĝi troveblas jam en 1959 en la verko "Nepalo malfermas la pordon" de Tibor Sekelj (en la postparolo de Juan Régulo Pérez) kaj, en la nuna tempo, en la poemaro Saturno, de Jorge Camacho. Ĝin registras almenaŭ la jenaj vortaroj: "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" (1999) de Erich-Dieter Krause, kaj "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" (2005) de André Cherpillod.

[redakti] Malkonsento pri la alto

Ĉina ekspedicio, kiu estis ekipita per ultramoderna mezurinstrumentaro, konkludis la 22-an de majo 2005 ke la monto estis 3 ½ metrojn pli malalta ol oni antaŭe supozis: la alto nun estus 8844,43 m, kun erarmarĝeno de 21 cm, anstataŭ 8848,13 m. Usona mezurado, por kiu oni metis GPS aparataron sur la pinto, rezultiĝis en alto de 8850 m. Cetere konsiderindas ke la alto de la Everesto ne estas statika donitaĵo. Ankaŭ pro la ŝrumpo de la terkrusto (fridiĝo) la prognozo estas ke la monto plialtiĝos. Sufiĉe granda tertremo en la regiono povas subite altigi la monton de kelkaj decimetroj.

Krom tio menciindas, ke Everesto ne estas la plej alta monto se oni mezuras reference al la tercentro. Ĉar la ekvatoro estas pli distanca de la tercentro ol la polusoj, la Ĉimborazo en Ekvadoro pro sia situo preskaŭ sur la ekvatoro estas la plej alta monto mezurite de la tercentro, kvankam mezurite de la marnivelo ĝi altas nur 6310 metrojn (6384 km ekde la tercentro).

[redakti] Grimpvojoj

Ekzistas du grimpvojoj por atingi la pinton, la suda grimpvojo tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.

Multaj grimpoj estas faritaj dum aprilo kaj majo antaŭ la musona epoko, ĉar la rapideco de la vento malaltiĝas. Post la musono, neĝo akumuliĝas, tro malfaciligante la ascendon.

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.deYouTube
Ekstera ligilo  retejo www.mounteverest.net
Montoj pli altaj ol 8000 m
Himalayas.jpg
Ĉomolungmo (aŭ Everesto) - K2 (Ĉogori aŭ Lambha Pahar aŭ Dapsang) - Kangchenjunga - Lhotse - Makalu - Ĉo Oju - Dhaulagiri - Manaslu - Nanga Parbat - Anapurno - Gaŝerbrum 1 (Kaŝita Pinto) - Broad Peak (Falĉan Kangri/K3) - Gaŝerbrum 2 (K4) - Ŝiŝapangmo



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj