Ruĝbeka montokorvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka montokorvo
Ruĝbeka montokorvo
Ruĝbeka montokorvo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pyrrhocorax
Specio: P. pyrrhocorax
Pyrrhocorax pyrrhocorax
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka montokorvo aŭ simple Montokorvo, sed ankaŭ pli fidele al la scienca nomo Ruĝbeka pirokorako, Pyrrhocorax pyrrhocorax, estas birdo de la familio de Korvedoj; Ĝi estas unu el la du specioj de la genro Pyrrhocorax. Ties ok subspecioj reproduktiĝas en montaroj kaj marbordaj klifoj el Irlando kaj Britio orienten tra Hispanio kaj suda Eŭropo kaj Nordafriko al Centra Azio, norda Barato kaj Ĉinio.

Ĝi estas eleganta birdo, distinga per sia brilruĝa, iom kurbeca beko kaj ruĝaj gamboj kaj piedoj. Dumfluge, la unuarangaj flugilplumoj separiĝas kvazaŭ 'fingroj'. La Ruĝbeka montokorvo faras laŭtan alvokon 'ĉiŭŭŭ' kiu kompletas la bildon de alloga birdo. (Ogilvie, Malcolm. 2008. "Choughs and Cowpats" www.birdsofbritain.co.uk)

Tiu birdo havas brilnigran plumaron kaj longan kurban ruĝan bekon, ruĝajn gambojn kaj laŭtan metalan alvokon. Ili havas lertan akrobatan flugmanieron per amplekse malfermaj unuarangaj flugilplumoj kvazaŭ fingroj. La Ruĝbeka montokorvo pariĝas porvive kaj montras filopatrion, tio estas revenemo al naskiĝloko, kio estas kutime kaveto aŭ fendo en klifo. Ili konstruas neston elbastonetoj kovrtiaj el lano, kie la ino demetas 3 ovojn. Ili manĝas ofte en aroj inter malalta herbo de paŝtejoj, kie ili prenas ĉefe senvertebrulojn.

Kvankam la specio suferas predadon kaj parazitismon, la ĉefa minaco estas ŝanĝoj en agrikultura praktiko, kiu kaŭzas malpliigon de la populacio kaj fragmentadon de la teritorio en Eŭropo; tamen, ĝi ne estas minacata tutmonde.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu precipe palearkta specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema Naturae kiel Upupa pyrrhocorax.[1] Ĝi estis movita al sia nuna genro, Pyrrhocorax, de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica.[2] La nomo de la genro devenas el la Greka πύρρος (purrhos), "fairkolora", kaj κόραξ (korax), "korako".[3] La ununura alia membro de la genro estas la Flavbeka montokorvo, Pyrrhocorax graculus.[4]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas ok nuntempaj subspecioj, kvankam diferencoj inter ili estas malgrandaj.[5]

Nomiga subspecio P. p. pyrrhocorax, Kimrio
  • P. p. erythropthalmus, priskribita de Louis Jean Pierre Vieillot en 1817 kiel Coracia erythrorhamphos,[7] loĝas en la kontinenta europxa teritorio, eksklude Grekion. Ĝi estas pli granda kaj iom pli brilverdeca ol la nomiga raso.[5]
  • P. p. barbarus, priskribita de Charles Vaurie per tiu nuna nomo en 1954, loĝas en Nordafriko kaj en la insulo La Palma de la Kanarioj kie ricevas la nomon de "graja". Kompare kun la P. p. erythropthalmus, ĝi estas pli granda, havas pli longajn voston kaj flugilojn kaj ties plumaro havas pli verdecan brilon. Ĝi estas la plej longbekas formo, kaj absolute kaj relative.[8]
  • P. p. baileyi priskribita de Austin Loomer Rand kaj Charles Vaurie laŭ ties nuntempa nomo en 1955,[9] estas pli senkolora subspecio endemismo de Etiopio, kie ĝi loĝas en du separataj areoj. La du populacioj povus eble reprezenti diferencajn subspeciojn.[5]
  • P. p. docilis, priskribita de Johann Friedrich Gmelin kiel Corvus docilis en 1774,[10] reproduktiĝas el Grekio al Afganio. Ĝi estas pli granda ol la afrika subspecio, sed ĝi havas pli malgrandan bekon kaj ĝia plumaro estas tre nuancverda, kun malmulta brilo.[5]
Nematurulo de P. p. himalayanus je 3,800 m en Tilla Lotani, Barato
  • P. p. himalayanus, priskribita de John Gould en 1862 kiel Fregilus himalayanus,[11] troviĝas el Himalajo okcidenten al okcidenta Ĉinio, sed ĝi interreproduktiĝas kun P. p. docilis okcidente de sia teritorio. Ĝi estas la plej granda subspecio, longvosta kaj kun pli blua aŭ purpurblua brilo en plumoj.[5]
  • P. p. centralis, priskribita de Erwin Stresemann en 1928 laŭ ĝia nuna nomo,[12] reproduktiĝas en centra Azio. Ĝi estas pli malgranda kaj malpli blua ol la P. p. himalayanus,[5] sed ties distingo el la venonta subspecio estis dubigita.[8]
  • P. p. brachypus, priskribita de Robert Swinhoe en 1871 kiel Fregilus graculus var. brachypus,[13] reproduktiĝas en centra kaj norda Ĉinio, Mongolio kaj suda Siberio. Ĝi estas simila al P. p. centralis sed kun pli malfortika beko.[5]

Detala analizo de voĉosimileco sugestas, ke la aziaj kaj etiopia rasoj diverĝis el okcidentaj subspecioj frue en la historio de evoluo kaj ke la itala Ruĝbeka montokorvo estas pli proksimaj de la nordafrikaj subspecioj ol de tiuj de la resto de Eŭropo.[14]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Herbeja habitato en Skotio

La Ruĝbeka montokorvo reproduktiĝas en Irlando, Britio, Manksinsulo, suda Eŭropo kaj la mediteranea baseno, la Alpoj kaj la montaroj de Azio el Turkio, tra Centra Azio, norda Barato kaj Ĉinio, kun du pliaj separataj populacioj en Etiopio. Ĝi estas nemigranta loĝanto tra sia teritorio.[5]

La ĉefa biotopo estas alta montaro; ĝi troviĝas inter 2,000 kaj 2,500 m en Nordafriko, kaj ĉefe inter 2,400 kaj 3,000 m en Himalajo. En tiu montarteritorio ili atingas la 6,000 m somere, kaj oni trovis ĝin iam eĉ je 7,950 m en la Monto Everesto.[5] En Irlando kaj Britio, ĝi reproduktiĝas ankaŭ en marbordaj klifoj, apude de herbejoj. Ili estis iam pli disvastigataj en marbordoj, sed suferis perdon de la speciala habitato.[15][16] Ili kutime reproduktiĝas je pli malaltaj teroj ol la Alpa pirokorako,[17] kiu havas dieton pli adaptitan al altaj altitudoj.[18]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dumfluge

Plenkreskulo de la nomiga subspecio de la Ruĝbeka montokorvo, P. p. pyrrhocorax, estas 39–40 cm longa, havas enverguron de 73–90 cm,[17] kaj pezas averaĝe 310 g.[3] La plumaro estas velurnigra, verdobrila ĉe korpo kaj la birdo havas longan kurban ruĝan bekon kaj ruĝajn gambojn. Ambaŭ seksoj estas similaj[19] sed junuloj havas oranĝan bekon kaj rozkolorajn gambojn ĝis la unua aŭtuno kaj malpli brilan plumaron.[5]

La Ruĝbeka montokorvo estas nekonfuzebla kun alia specio. Kvankam la Monedo kaj la Alpa montokorvo kunhavas sian teritorion, la Monedo estas pli malgranda kaj havas nebrilan grizan plumaron, dum la Alpa montokorvo havas pli mallongan flavan bekon. Eĉ dumfluge la du montokorvoj facile distingiĝas pro la malpli rektangulaj flugiloj de la Alpa, kaj pli longa, malpli kvadrofina vosto.[5]

La alvoko de la Ruĝbeka montokorvo estas laŭta, rinka ĉIuuu, kiu estas pli klara kaj laŭta ol la simila voĉo de la monedo, kaj ĉiam tre diferenca el la flavbeka samgenrano, kiu havas ondecajn priip kaj fajfan sŭiiiuuuu.[5] Malgrandaj subspecioj de la Ruĝbeka montokorvo havas pli altajn frekvencalvokojn ol la plej grandaj rasoj, kiel antaŭdirite pri la inversa rilato inter korpogrando kaj frekvenco.[20] (Pri tiu ĉi sono Voĉo)

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado verde

La Ruĝbeka montokorvo ne estas kolonia reproduktanto, sed ĝi estas gregema kaj manĝas en aroj de ĝis 200 birdoj en areoj kie ĝi estas sufiĉe multnombra, kaj ripozas komune en kavoj nokte (escepte nestoparoj). Ili ofte manĝas kun la Alpa montokorvo aŭ Monedo, kaj kiel sia plej proksima parenco ili povas estis scivolemaj kaj maltimidaj.[5] Ili havas lertan kaj facilan flugon kaj ŝvebas super klifoj per malfermaj flugilplumoj; ili ofte ludas per akrobataĵoj, turnoj kaj vostoĉasado.[21]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La dieto de la Ruĝbeka montokorvo konsistas ĉefe de insektoj, araneoj kaj aliaj senvertebruloj prenitaj el la grundo, el kiuj formikoj estas probable la ĉefa ero.[5] La centrazia subspecio P. p. centralis ripozas sur dorsoj de sovaĝaj aŭ hejmaj mamuloj por manĝi ties parazitojn.[22] Kvankam senvertebruloj formas plej parton de la dieto de la montokorvo, ili manĝas ankaŭ vegetalan materialon inklude falitan grenon, kaj en Himalajo estas konsiderata plago por la rikolto de hordeo.[5]

La preferata manĝohabitato estas herbejo de malalta herbo, ekzemple kie paŝtas ŝafoj kaj kunikloj. Estas taŭgaj ankaŭ herbejoj kiu suferas marbordan saligon aŭ malfruktodonajn grundojn.[23][24]

Kie ambaŭ specioj de montokorvoj koincidas, estas nur malmulta konkurenco por manĝo. Italia studo montris ke la vegetala parto de la vintra dieto de la Ruĝbeka montokorvo estiss preskaŭ nur bulboj de Liliacoj, dum la Alpa montokorvo prenas berojn. Junie la Ruĝbeka montokorvo manĝas larvojn de papilioj dum la Alpa montokorvo manĝas pupojn de Tipoledoj. Pli malfrue somere la Alpa montokorvo manĝas ĉefe akridojn, dum la Ruĝbeka montokorvo aldonas pupojn de tipoledoj, larvojn de muŝoj kaj skarabojn al sia dieto.[25]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktaj klifoj ĉe South Stack, norda Kimrio
Pyrrhocorax pyrrhocorax - (MHNT)

La Ruĝbeka montokorvo reproduktiĝas el la tria jaro kaj kutime faras ununuran ovodemetadon jare,[3] kvankam la aĝo de la unua reprodukto estas pli alta en la grandaj populacioj.[26] La paro montras fortan partnerecon kaj filopatrion kiam la paro formiĝis.[27] La fortika nesto estas komponita el radiketoj kaj tigoj de kaluno, ulekso aŭ aliaj plantoj kaj estas kovrita el lanoharo;[28] en centra Azio, la harojn ili prenas el vivaj ekzempleroj de Himalaja hemitrago.[22] La nesto estas konstruita en kavo aŭ simila fendo en rokego aŭ klifa surfaco.[28] Ili povas uzi ankaŭ malnovajn konstruaĵojn, kaj en Tibeto eĉ funkciantaj monaĥejoj havigas nestolokojn, kiel eventuale ankaŭ modernaj konstruaĵoj en urboj de Mongolio, inklude la ĉefurbon Ulaanbaataro.[5] La Ruĝbeka montokorvo uzas aliajn artefaritajn lokojn kiel ŝtonminejoj kaj minejoj por nestumado se estas disponeblaj.[29]

La ino de Ruĝbeka montokorvo demetas 3 al 5 ovojn.[3] Ili estas punktitaj, ne ĉiam dense, en variaj nuancoj de bruno kaj grizo sur kremkolora fono.[28] La ovogrando estas sendependa de la demetokvanto kaj de la nestoloko, sed povas varii inter diferencaj inoj.[30] La ino kovas dum 17 aŭ 18 tagoj ĝis eloviĝo, dum kiuj ŝi estas manĝigata de la masklo. Krome ŝi kovas la idaron dum 10 tagoj,[31] kaj tiam ambaŭ gepatroj manĝigas kaj zorgas la idaron. La junuloj elnestiĝas post 31-41 tagoj post eloviĝo..[3]

La surviva indico de junuloj dum la unua jaro estas 72.5 %, sed la plenkreskula surviva jarindico estas nekonata,[3] kvankam oni registris aĝon de ĝis 17 jaroj.[27] La temperaturo kaj pluvo en monatoj antaŭ la reproduktado rilatas kun la nombro de junuloj elnestiĝantaj kaj ties survivindico. Idoj zorgitaj laŭ bonaj kondiĉoj survivas ĝis la reprodukta aĝo kaj havas pli longajn reproduktajn vivojn ol tiuj zorgitaj dum malbonaj kondiĉoj.[26]

Naturaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Ruĝbeka montokorvo (maldekstre) povas distingiĝi facile el Alpa montokorvo eĉ dumfluge pro la tre klaraj "fingraj" unuarangaj flugilplumoj kaj vostobordo. Ties flugiloj plie etendiĝas al aŭ eĉ pli ol la vostopinto dumstare.

La predantoj de la Ruĝbeka montokorvo inkludas la speciojn de la Migra falko, Reĝa aglo kaj Gufo, dum la Komuna korako rabas idojn.[32][33][34][35] En norda Hispanio, Ruĝbekaj montokorvoj prefere nestumas ĉe la kolonioj de Malgranda turfalko. Tiu malgranda insektomanĝanta falko estas pli bone por detekti predanton kaj pli vigle en defendo ol ties korvedaj najbaroj. La reprodukta sukceso de la Ruĝbeka montokorvo najbare de turfalkoj estas eĉ pli alta ol tiu de la propraj turfalkoj, kun malalta indico de perdoj (16 % ĉe falkoj, 65 % en aliaj lokoj).[35]

Tiu specio estas foje parazitita de la Tufkukolo, nestoparazito al kiu la Eŭrazia pigo estas la ĉefa gastiganto.[36] Ruĝbekaj montokorvoj povas suferi de sangoparazitoj kiel Plasmodium, sed studo en Hispanio montris, ke nur je 1 % kaj ne malbonigus la vivesperon kaj konservado de la specio.[37] Tiuj malaltaj niveloj de parazitismo kontrastas kun alta indico en aliaj grupoj de paserinoj, ekzemple studoj pri turdedoj en Rusio montris ke ĉiuj el la specioj Riza turdo, Ruĝaksela turdo kaj Kantturdo portis hematozoojn, ĉefe Haemoproteus kaj Trypanosoma.[38]

Ruĝbekaj montokorvoj povas ankaŭ porti akarojn, sed studo pri la plumakaro Gabucinia delibata, akiritaj de junuloj kelkajn monatojn post elnestiĝo kiam ili venas al komunaj ripozejoj sugestas, ke fakte tiu parazito povus plibonigi la korpokondiĉon de la gastiganto. Tio eblas ĉar la plumakaroj purigas plumojn kaj evitas patogenojn,[39] kaj povus komplementi aliajn plumozorgojn kiel sunbanado aŭ purigado de la plumaro per formikoj (la formika acido el insektoj evitas parazitojn).[5]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Ruĝbeka montokorvo havas etendan teritorion de ĉirkaŭ 10 milionoj da km² kaj grandan populacion de ĉirkaŭkalkulitaj 86,000 al 210,000 individuoj nur en Eŭropo. Tutmonde konsiderata tiu specio ne alproksimiĝas al la kriterioj pri malpliiĝo de la IUCN Ruĝa Listo (malpliiĝo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ 3 generacioj), kaj estis konsiderata kiel Malplej zorgiga.[40]

Tamen la Eŭropa teritorio malpliiĝis kaj fragmentiĝis pro perdo de la tradicia paŝtado, persekutado kaj ĝenado dum reproduktado, kvankam la populacioj en Francio, Britio kaj Irlando stabiliĝis.[28] La Eŭropa reproduktanta populacio estas inter 12,265 kaj 17,370 paroj, sed nur en Hispanio la specio estas ankoraŭ disvastigata. Ĉar en la resto de la kontinento la reproduktaj areoj fragmentiĝis kaj izoliĝis, la Ruĝbeka montokorvo kategorias kiel "vundebla" en Eŭropo.[29]

En Hispanio, la Ruĝbeka montokorvo lastatempe etendis sian teritorion per uzado de malnovaj konstruaĵoj, kun 1 175 reproduktaj paroj en 9,716 km². Tiuj novaj reproduktejoj ĉirkaŭas la originajn montareojn. Tamen la populacioj de konstruaĵoj estas minacataj de homa ĝenado, persekutado kaj perdo de malnovaj konstruaĵoj.[41] En 2022-2023 oni registris grandan dormejon de ĝis 1 200 individuoj en Minas de Alquife, depresio de Guadix-Baza, provinco Granado.[42]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Blazono de Thomas Becket kun tri Ruĝbekaj montokorvoj

En Greka mitologio, la Ruĝbeka montokorvo, konata ankaŭ kiel 'markorvo', estis konsiderata ligata al Titanoj, Krono kaj la magia insulo de Kalipso,[43] kie "La larĝflugilaj birdoj faras hejmon/La montokorvoj, markorvoj, parolemaj korvoj,"[44]

La Ruĝbeka montokorvo havas longan asocion kun Kornvalo kaj aperas en la kornvala blazono.[45] Landa legendo diras ke Reĝo Arturo ne mortis sed transformiĝis en Ruĝbeka montokorvo,[46] kaj pro tio mortigi tiun birdon estis malbonsortiga.[43]

Ĝis la 18a jarcento la Ruĝbeka montokorvo asociiĝis ankaŭ kun fajroj.

Heraldike tri Ruĝbekaj montokorvoj aperas en la blazono de la arkiepiskopo Thomas Becket.[47] Kaj pro ĝis konekto kun la sanktulo, ankaŭ la urbo de Canterbury havas Ruĝbekan montokorvon en sia blazono.[48] Tiu specio aperis en poŝtmarkoj de Butano, Gambio, Manksinsulo, Turkmenio kaj Jugoslavio.[49]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 118. “U. atra, rostro pedibusque rubris”.
  2. Tunstall, Marmaduke. (1771) Ornithologia Britannica: seu Avium omnium Britannicarum tam terrrestrium, quam aquaticarum catalogus, sermone Latino, Anglico et Gallico redditus. London, J. Dixwell, p. 2.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Chough Pyrrhocorax pyrrhocorax [Linnaeus, 1758]. BTOWeb BirdFacts. British Trust for Ornithology. Alirita 2008-02-06.
  4. ITIS Standard Report Page: Pyrrhocorax. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 2008-02-05.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 Madge, Steve; Burn, Hilary. (1994) Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, p. 133–5. ISBN 0-7136-3999-7.
  6. The Cornish Chough. Cornwall County Council. Arkivita el la originalo je 2007-03-10. Alirita 2008-02-05. Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2009-03-28.
  7. france Vieillot, Louis Jean Pierre. (1817) Nouveau dictionnaire d'histoire naturelle, p. volume 8, 12.
  8. 8,0 8,1 Vaurie, Charles (majo 1954). “Systematic Notes on Palearctic Birds. No. 4 The Choughs (Pyrrhocorax)”, American Museum Novitates (1658). 
  9. (1955) “A new chough from the highlands of Abyssinia”, Bulletin of the British Ornithologists’ Club 75, p. 28. 
  10. Gmelin, Johann Friedrich. (1774) Reise durch Russland.
  11. Gould, John (1862). “[Two new species of hummingbird, a new Fregilus from the Himalayas and a new species of Prion]”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 125. 
  12. Stresemann, Erwin (1928). “Die Vögel der Elburs Expedition 1927”, Journal of Ornithology 76, p. 344. doi:10.1007/BF01940684. 
  13. Swinhoe, Robert (1871). “A revised catalogue of the birds of China and its islands, with descriptions of new species, references to former notes, and occasional remarks”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 383. 
  14. (2004) “Vocalizations and morphology: interpreting the divergence among populations of Red-billed Chough Pyrrhocorax pyrrhocorax and Alpine Chough P. graculus”, Bird Study 51 (3), p. 248–255. 
  15. Chough. Royal Society for the Protection of Birds. Alirita 2008-02-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-30. Alirita 2009-03-29.
  16. Cornwall Chough Project. Conservation. Royal Society for the Protection of Birds. Alirita 2008-03-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2009-03-29.
  17. 17,0 17,1 BWP
  18. Rolando 2
  19. (Summer 1996) “Age and sex determination of monomorphic non-breeding choughs: a long-term study”, Journal of Field Ornithology (PDF) 67 (3), p. 428–433. 
  20. (Majo 2001) “Geographical Variation in the Calls of the Choughs”, The Condor 103 (2), p. 287–297. doi:[[doi:10.1650%2F0010-5422%282001%29103%5B0287%3AGVITCO%5D2.0.CO%3B2|10.1650/0010-5422(2001)103[0287:GVITCO]2.0.CO;2]]. 
  21. Mullarney, Killian; Svensson, Lars, Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (2001). Birds of Europe. Princeton University Press. 334 ISBN 0-691-05054-6
  22. 22,0 22,1 (2007) “Observation of Red-Billed Chough (Pyrrhocorax pyrrhocorax) Removing Fur from Himalayan Tahr (Hemitragus jemlahicus)”, Research Journal of Biological Sciences (PDF) 2 (1), p. 89–90. 
  23. Mccanch, Norman (novembro 2000). “The relationship between Red-Billed Chough Pyrrhocorax pyrrhocorax (L) breeding populations and grazing pressure on the Calf of Man”, Bird Study 47 (3), p. 295–303. 
  24. (July 1998) “Traditional farming and key foraging habitats for chough Pyrrhocorax pyrrhocorax conservation in a Spanish pseudosteppe landscape”, Journal of Applied Ecology 35 (23), p. 232–9. doi:10.1046/j.1365-2664.1998.00296.x. 
  25. (April 1997) “A comparative analysis of the diets of the chough Pyrrhocorax pyrrhocorax and the alpine chough Pyrrhocorax graculus coexisting in the Alps”, Ibis 139 (2), p. 388–395. doi:10.1111/j.1474-919X.1997.tb04639.x. 
  26. 26,0 26,1 (2003) “Environmental variability, life-history covariation and cohort effects in the red-billed chough Pyrrhocorax pyrrhocorax”, Journal of Animal Ecology 72 (1), p. 36–46. doi:10.1046/j.1365-2656.2003.00673.x. 
  27. 27,0 27,1 Roberts, P. J. (1985) The choughs of Bardsey, British Birds 78(5): 217–32.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 Snow, David; Perrins, Christopher M (editors). (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X. 1466–68
  29. 29,0 29,1 Chough Pyrrhocorax pyrrhocorax (breeding) (PDF). Joint Nature Conservation Committee. Arkivita el la originalo je 2011-02-04. Alirita 2008-02-06.
  30. (1998) “Clutch and egg size in the Chough Pyrrhocorax pyrrhocorax on Islay, Scotland”, Bird Study (PDF) 45, p. 122–126. 
  31. Laiolo, P.; Bignal, E.M. & I.J. Patterson (1998). " The dynamics of parental care in Choughs(Pyrrhocorax pyrrhocorax)" Journal of Ornithology 139 (3): 297-305
  32. A year in the life of Choughs. Birdwatch Ireland. Alirita 2008-02-06.
  33. Release Update Dec 2003 (PDF). Operation Chough. Alirita 2008-02-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-08. Alirita 2009-03-29.
  34. (2001) “Vigilance and neighbour distance in foraging flocks of red-billed choughs, Pyrrhocorax pyrrhocorax”, Journal of Zoology 253, p. 225–232. doi:10.1017/S095283690100019X. 
  35. 35,0 35,1 (August 1997) “Protective association and breeding advantages of choughs nesting in lesser kestrel colonies”, Animal Behaviour 54 (2), p. 335–342. doi:10.1006/anbe.1996.0465. 
  36. (1995) “Communal parental care by monogamous magpie hosts of fledgling Great Spotted Cuckoos”, The Condor (PDF) 97, p. 804–810. doi:10.2307/1369188. 
  37. (1997) “Hematozoa in two populations of the threatened red-billed chough in Spain”, Journal of Wildlife Diseases (PDF) 33 (33), p. 642–5. 
  38. (2005) “Occurrence of avian haematozoa in Ekaterinburg and Irkutsk districts of Russia”, Ekologija 4, p. 8–12. 
  39. (September 1997) “Feather Mites on Group-Living Red-Billed Choughs: A Non-Parasitic Interaction?”, Journal of Avian Biology 28 (3), p. 197–206. doi:10.2307/3676970. 
  40. IUCN
  41. (February-March 1997) “Role of buildings as nest-sites in the range expansion and conservation of choughs Pyrrhocorax pyrrhocorax in Spain”, Biological Conservation 79 (2-3), p. 117–122. doi:10.1016/S0006-3207(96)00118-8. 
  42. Martín, J., Guerrero, M., Contreras, F. kaj Barea, J. M.; Quercus, 443: 26-33, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 39, Madrido, 2023, paĝo 13.
  43. 43,0 43,1 de Vries, Ad. (1976) Dictionary of Symbols and Imagery. Amsterdamo: North-Holland Publishing Company, p. 97. ISBN 0-7204-8021-3.
  44. Book V. The departure of Ulysses from Calypso. Odiseo de Homero, tradukita de Alexander Pope. Arkivita el la originalo je 2016-03-13. Alirita 2008-03-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-13. Alirita 2021-12-25.
  45. The Cornwall County Council Coat of Arms. Cornwall County Council. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2008-02-06. Arkivigite je 2009-02-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-10. Alirita 2009-03-29.
  46. Newlyn, Lucy; Wilkinson, Lucy (illustrator). (2005) Chatter of Choughs: An Anthology Celebrating the Return of Cornwall’s Legendary Bird. Hypatia Publications, p. 31. ISBN 1872229492.
  47. Keeping the Twelve Days of Christmas. Fullhomelydivinity.org. Arkivita el la originalo je 2016-03-27. Alirita 2008-02-06.
  48. The City Arms of Canterbury. Canterbury City Council. Alirita 2008-02-06.[rompita ligilo]
  49. Scharning K (2008). Crows, Jays and Magpies Corvidae. Theme Birds on Stamps. Alirita 2008-03-31.