Erwin Stresemann
El Vikipedio
Erwin Stresemann (22a de novembro 1889 - 20a de novembro 1972) estis germana ornitologo.
Stresemann estis unu el la elstaraj ornitologoj de la 20a jarcento. El 1921 li respondecis pri la departmento pri birdoj en la Museum für Naturkunde kaj enkuraĝigis nombrajn junajn germanajn sciencistojn, inklude Ernst Mayr kaj Bernhard Rensch.
Stresemann estis longdaŭra eldonisto de la Journal für Ornithologie. Lia plej grava verko estis la volumo Aves (1927 - 1934) en la germana Gvidlibro pri Zoologio. Li verkis ankaŭ Entwicklung der Ornithologie (1951), priskribo de la disvolviĝo de la ornitologio el Aristotelo al nuntempe.
Kelkaj specioj estas nomataj laŭ li, kiel la Stresemana korvo kaj aliaj li mem priskribis kiel la Bornea blua muŝkaptulo.