Erwin Stresemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Erwin Stresemann
Erwin Stresemann 1919.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 22-an de novembro 1889 (1889-11-22)
en Dresdeno
Morto 20-an de novembro 1972 (1972-11-20) (82-jara)
en Berlino
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitatoFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Profesio botanikisto, ornitologo, zoologo, universitata profesoro
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Erwin STRESEMANN (naskiĝis la 22-an de novembro 1889, mortis la 20-an de novembro 1972) estis germana ornitologo.

Stresemann estis unu el la elstaraj ornitologoj de la 20a jarcento. El 1921 li respondecis pri la departamento pri birdoj en la Museum für Naturkunde kaj kuraĝigis nombrajn junajn germanajn sciencistojn, inklude Ernst Mayr kaj Bernhard Rensch.

Stresemann estis longdaŭra eldonisto de la Journal für Ornithologie. Lia plej grava verko estis la volumo Aves (1927 - 1934) en la germana Gvidlibro pri Zoologio. Li verkis ankaŭ Entwicklung der Ornithologie (1951), priskribon de la disvolviĝo de la ornitologio el Aristotelo al nuntempe.

Kelkaj specioj estas nomataj laŭ li, kiel la Stresemana korvo kaj aliajn li mem priskribis kiel la Bornea blua muŝkaptulo.