Ernst Mayr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernst Mayr
Ernst Mayr PLoS.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de julio 1904 (1904-07-05)
en Kempten
Morto 3-an de februaro 2005 (2005-02-03) (100-jara)
en Bedford
Ŝtataneco Usono, Germanio
Alma mater Universitato Greifswald
Profesio curator, biologo, zoologo, ornitologo, filozofo, verkisto, universitata profesoro
Oficiala retejo http://www.discoverlife.org/who/CV/Mayr,_Ernst.html
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Ernst MAYR (naskiĝis la 5-an de julio 1904 en Kempten, mortis la 3-an de februaro 2005 en Bedford) estis germana-usona evolua biologo, filozofo kaj sciencisto. Li estas rigardata kiel unu el la plej rimarkindaj evoluaj biologoj de la 20-a jarcento. Li ankaŭ estis renoma taksonomo, tropika esploristo, ornitologo, historiisto de scienco kaj naturalisto. Lia laboro kontribuis al la koncepta revolucio, kiu kondukis al la moderna sintezo de la teorio de evoluado kaj disvolviĝo de la biologia koncepto de specio.

Mayr studis medicinon ĉe la Universitato de Greifswald, sed poste ŝanĝis sian intereson al sistematika biologio kaj gajnis doktorecon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino, kiel ornitologo.

Dum la 1930-aj jaroj, Mayr estis parto de dujara ekspedicio al Nov-Gvineo kaj la Salomonoj, kaj tie studis la evoluon de aŭtoktona faŭno, precipe birdoj.

Koncerne Ekvacio de Drake:

Mayr argumentis ke la miliardoj da specioj, kiuj ekzistis sur la Tero, nur unu fariĝis inteligenta estaĵo, tiu reprezentas malgrandan valoron de .