Stresemana korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stresemana korvo
Stresemana korvo
Stresemana korvo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Zavattariornis
Specio: Z. stresemanni
Zavattariornis stresemanni
(Moltoni, 1938)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stresemana korvo (Zavattariornis stresemanni) estas granda paserina birdo de la familio de Korvedoj. Ĝi estas nomita laŭ la germana ornitologo Erwin Stresemann. Ĝi estas korvedo simila al Sturnoj sed ja el la familio de Korvedoj; spite la nomon "korvo" ĝi rilatas plie al Garoloj ol al la korvoj. Ĝi estas unu el la kvar birdospecioj kiuj estas endemismoj de Etiopio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas iomete pli granda (ĉ 30 cm) ol la nordamerika Blua garolo, Cyanocitta cristata kaj estas helbrungriza al blugriza, pli hela en gorĝo, brusto kaj subaj partoj, dum pli helbruna en supraj partoj; vosto kaj flugiloj estas brilnigraj, kun nigraj plumoj kiuj tendencas heliĝi al bruno pinte. La iriso de tiu birdo estas bruna kaj la okulo estas ĉirkaŭita de rimarkinda nuda brilblua haŭtaĵo. La beko, gamboj kaj piedoj estas nigraj. Maskloj kaj inoj estas similaj, dum junuloj kun aspekto kvazaŭ malpureca.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La teritorio de tiu afrotropisa specio estas tre limigita en dorna savano de suda Etiopio ĉirkaŭ Javello, sed ankaŭ ĉe Mega kaj Arero, proksime de la landlimo kun norda Kenjo, en savanoj kie estas malalta herbaro kaj akacioj aŭ aliaj dornaj plantoj. Ili kurioze forestas el ŝajna taŭga kamparo proksime de tiuj areoj kaj oni ne konas ties kialojn. La tuta populacio estas ĉirkaŭ 2,500-9,999 individuoj kaj malpliiĝas; la tuta teritorio estas ĉirkaŭkalkulata en 4,600 km².

Manĝado okazas kutime en etaj grupoj kiuj manĝas ĉefe insektojn.

Reproduktado okazas kutime el februaro aŭ marto al majo kaj junio, kiam la birdoj konstruas sian neston alte (ĉ 6 m) en akacio. La ino kutime demetas 5 al 6 kremokolorajn ovojn kun lilaj makulitoj. La nesto estas baloneca kun tuboforma enirejo supre. Eble ne nur la gepatroj vizitas la neston, sed eble ankaŭ aliaj paroj, dum la junuloj de antaŭaj jaroj helpas en idozorgado.

For de la periodo de reproduktado, tiuj birdoj estas tre sociaj. Ili ŝatas la akompanon de la specio de Sturnedoj nome Spreo albicapillus kaj formas grupojn de 4 al 10 individuoj.

La voĉo de tiu birdo estis priskribita kiel altatona 'ĉek'.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La Stresemana korvo estis malkaŝita en 1937. Edoardo Zavattari (1883-1972), eksdirektoro de la zoologia instituto de la universitato de Romo, observis ĝin en aprilo de 1937 dum du ekspedicioj al la arbustejo de suda Etiopio; el lia nomo venas la vorto por la genro. La birdo ricevis sian specifan duan nomon honore al la germana ornitologo Erwin Stresemann (1889-1972). En 1938 la specio estis priskribita la unuan fojon de la itala ornitologo Edgardo Moltoni (1896-1980) kaj estis klasita en la unuspecia genro Zavattariornis. Dekomence oni rilatigis ĝin al sturnedoj, sed la kurba beko, la naztruaj plumharoj kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo identigis ĝin kiel korvedo.

Filmoligoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]