Thomas Becket

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
13-a jarcenta miniaturo en manuskripto, bildiginta la murdon de Thomas Becket.

Sankta Thomas BECKET (naskiĝis la 21-an de decembro 1118 en Londono - mortis la 29-an de decembro 1170 en Canterbury) estis la ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1162 ĝis 1170. Li spertis konflikton kun la reĝo Henriko la 2-a de Anglio pri la rajtoj kaj privilegioj de la katolika Eklezio, kaj estis konsekvence murdita de anoj de la reĝo en la Katedralo Canterbury. En 1173 li estis kanonizata.

Li estas ankaŭ kelkfoje konata kiel Thomas à BECKET, kvankam kelkaj historiistoj rigardas tion kiel nekorekta. Becket verŝajne akiris la ekstran "à" en sia nomo multaj jaroj post sia morto, eble por aludi Thomas à Kempis (1380-1471).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Becket naskiĝis en Cheapside, Londono kaj estis la filo de riĉa komercisto, Gilbert Beket, kaj Matilda (kies familia nomo estis Roheise aŭ Rosea kaj kiu devenis de la regiono de Caen). Liaj gepatroj entombiĝis en la malnova Katedralo Sankta Paŭlo (Londono), detruata per fajro en 1666.

Inter la amikoj de lia patro estis Richer l'Aigle, kiu ofte gastigis Becket ĉe siaj bienoj en Sussex. Tie Becket lernis rajdi, ĉasadi, turnire batali kaj konduti kiel ano de la supera klaso. Becket estis edukata en Priorejo Merton (proksime al Londono), Parizo, Auxerre kaj Bolonjo, kaj studis aparte la juron.

Reveninte en Anglion, li altiris la favoron de la ĉefepiskopo de Canterbury, Teobaldo, kiu konfidis al li gravajn misiojn al Romo kaj fine nomumis lin ĉefpresbitero de Canterbury kaj preposto de Beverley. Kiam vakiĝis la posteno Lord-Kanceliero de Anglio, Teobaldo rekomendis Becket al reĝo Henriko la 2-a.

Kiel kanceliero Becket klopodis pligrandigi la potencon de la reĝo, inkluzive rilate la eklezion, kaj pro tio akiris amikojn inter la anglaj ekleziuloj. Li iĝis malŝpara kortegano kiu ĝoje partoprenis la plezurojn de Henriko, kaj la du homoj forte amikiĝis. Henriko eĉ sendis sian filon Henriko la Juna Reĝo por edukiĝi inter la domanaro de Becket (tiutempe oftis ke aristokratoj kaj reĝoj edukis la idojn de aliaj aristokratoj kaj reĝoj).

Ĉefepiskopo[redakti | redakti fonton]

Blazono de Thomas Becket kun tri Ruĝbekaj montokorvoj

En 1162, plurajn monatojn post la morto de Teobaldo, Becket estis nomumata ĉefepiskopo de Canterbury. Henriko esperis ke li daŭre malpligrandigus la rajtojn de la eklezio, sed tio ne okazis. Becket rezignis la postenon de kanceliero, forlasis siajn kortegajn plezurojn, iĝis asketo, kaj forte defendis la rajtojn de la eklezio kontraŭ la reĝo. Estiĝis fendo inter Becket kaj la reĝo. Ŝajne Henriko sukcese persvadis la aliajn anglajn episkopojn subteni lian politikon. Rezultis en 1164 akordo nomata la Konstitucioj de Clarendon (Clarendon estis reĝa palaco). Nur Becket kontraŭis, sed eĉ li fine decidis akcepti la esencon de la Konstitucioj. Tamen li rifuzis formale subskribi sian nomon. Henriko koleriĝis. Li alvokis Becket al Reĝa Konsilio la 8-an de oktobro 1164. Tie oni kondamnis Becket, kiu fuĝis al Francio, kie li ĝuis la protekton de reĝo Ludoviko la 7-a.

Becket pasis preskaŭ du jarojn en la cistercia Abatejo Poitigny, ĝis la minacoj de Henriko kontraŭ la cistercia ordeno igis lin translokiĝi al Sens. Li deziris uzi la tutan potencon de la eklezio kontraŭ Henriko - ekzemple ekskomuniki Anglion - sed la papo preferis pli mildan politikon, kvankam li simpatiis kun Becket. Tamen en 1170 la papo senpaciencis kaj minacis ekskomuniki Anglion. Tio devigis Henrikon permesi ke Becket revenus en Anglion. Tamen Becket kaj Henriko daŭre kverelis. En junio 1170 la ĉefepiskopo de Jorko kaj la episkopoj de Londono kaj Salisbury kronis Henrikon la Junan Reĝon. Tio uzurpis la potencojn de la ĉefepiskopo de Canterbury, kaj en novembro 1170 Becket ekskomunikis la tri ekleziulojn. Henriko estis en Normandio kiam li reicevis la novaĵojn, kaj parolis malprudentajn kaj kolerajn vortojn. Aŭdinte la vortojn de la reĝo, kvar kavaliroj (Reginald Fitzurse, Hugo de Moreville, Vilhelmo de Tracy, kaj Rikardo le Bretono) veturis al Canterbury, kie ili murdis Becket en la katedralo la 29-an de decembro 1170. La tombo de Becket, en Katedralo Canterbury, estis detruata en 1538, laŭ komando de Henriko la 8-a.

Sekvoj de la murdo[redakti | redakti fonton]

Komence la murdo malplifortigis Henrikon rilate la eklezion. En 1172 li faris publikan penton.

En 1173 Becket kanoniziĝis, kaj Canterbury fariĝis tre grava pilgrimcelo. (La Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer estis rakontataj dum pilgrimado al Canterbury.)

Teatraĵoj kaj filmo[redakti | redakti fonton]

La murdo de Becket inspiris al:

  • Murdo en la Katedralo, teatraĵo de T. S. Eliot (1935)
  • Becket, teatraĵo de Jean Anouilh (1959)
  • Becket, filma version de la teatraĵo de Jean Anouilh (1964)