Teobaldo (ĉefepiskopo de Canterbury)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Teobaldo (m. la 18-an de aprilo 1161) estis ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1139.

Li estis normanda, kaj eniris Abatejon Bec, kie li iĝis prioro en 1127 kaj abato en 1137. En 1138 reĝo Stefano de Anglio nomumis lin ĉefepiskopo de Canterbury. Tamen la frato de Stefano, Henriko de Blois estis esperinta iĝi ĉefepiskopo. Stefano aranĝis la elekton de la ĉefepiskopo kiam Henriko forestis: li timis ke lia frato iĝus tro potenca. Teobaldo kaj Henriko malamikiĝis. Henriko akiris la gravan postenon de papa legato en Anglio kaj tio malfaciligis la politikon de Teobaldo dum la longa enlanda milito inter Stefano kaj imperiestrino Matilda. Kiam vakiĝis la posteno de ĉefepiskopo de Jorko, Henriko proponis Vilhelmo Fitzherbert sed Teobaldo kontraŭis.

En 1143 estis nova papo kaj Henriko ne plu estis la papa legato. Tamen nur en 1150 akiris Teobaldo tiun postenon.

En 1148 la papo alvokis la anglajn episkopojn al konsilio. Stefano komandis ke ili ne iru, sed Teobaldo malobeis, elirante en fiŝboato. Stefano konfiskis liajn posedaĵojn en Anglio kaj ekzilis lin, malgraŭ ke Teobaldo sukcese persvadis la papon ne ekskomuniki Stefanon. Pro tio la papo ekskomunikis Anglion, sed oni efikigis tion nur en la diocezo Canterbury. Teobaldo revenis al Anglio kaj iris al Framlingham, posedata de grava subtenanto de imperiestrino Matilda.

De 1151 al 1153 Teobaldo ludis gravan rolon en la intertraktadoj kiuj kondukis al la fino de la enlanda milito. Li ĉeestis la morton de Stefano en 1154, kaj tiu nomumis lin regento ĝis Henriko la 2-a alvenus por kronado. Teobaldo kronis Henrikon en Abatejo Westminster la 19-an de decembro 1154. Li ĝuis la fidon de la nova reĝo. Li estis la patrono de Thomas Becket kaj rekomendis tiun al la reĝo por la posteno de Lord-Kanceliero. Li mortis en 1161 kaj entombiĝis en Katedralo Canterbury. En 1787 oni eltrovis lian plumban ĉerkon.