Abatejo Bec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Turo de Sankta Nikolao, Abatejo Bec

Abatejo Bec estas benediktana fondaĵo en Normandio, mezvoje de Rouen al Le Havre.

Herluin, antaŭa normanda kavaliro, forlasis la kortegon de Gilbert, grafo de Brionne, en 1031 por sin dediĉi al religio. En 1039 li fondis la abatejon. La ĉirkaŭa komunumo Le Bec-Hellouin retenas lian nomon. Gilbert estis malavara patrono de Bec.

En 1042 Lanfranc eniris la abatejon. Herluin persvadis lin, en 1045, fondi lernejon kiu altiris virojn kiu poste iĝis tre influaj ekleziuloj. Lanfranc iĝis prioro, sed en 1062 aŭ 1063 eliris por iĝi abato ĉe Caen. Anselmo, la estonta ĉefepiskopo de Canterbury, sekvis lin kiel prioro kaj iĝis abato en 1079, post la morto de Herluin. La kvina abato, Teobaldo, ankaŭ iĝis ĉefepiskopo de Canterbury.

Vilhelmo la 1-a (Anglio) kaj siaj sekvantoj donis al Bec vastajn bienojn en Anglio. La nuna distrikto Tooting Bec en Londono tiel nomiĝis pro ke Abatejo Bec posedis la tiean mezepokan vilaĝon.

Dum la francaj religiaj militoj la abatejo grave difektiĝis. Ĝi tute ruiniĝis dum la franca revolucio. Tamen ankoraŭ restas la mezepoka turo de Sankta Nikolao.

En 1948 benediktanoj refondis la abatejon kaj komencis parte restaŭri la konstruaĵojn. La abatejo havas ligojn al la anglikana eklezio, kaj estas vizitita de pluraj ĉefepiskopoj de Canterbury.