RIA Novosti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
RIA Novosti
emblemo
negoco • retgazeto • novaĵagentejo • entrepreno
Komenco 24-a de junio 1941 vd
Antaŭe Novosti Press Agency vd
Geografia situo 55° 44′ 15″ N, 37° 35′ 25″ O (mapo)55.73761111111137.590261111111Koordinatoj: 55° 44′ 15″ N, 37° 35′ 25″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo
RIA Novosti (Moskvo)
RIA Novosti (Moskvo)
DEC
RIA Novosti
RIA Novosti
Map
RIA Novosti
Posedata de Rossiya Segodnya vd
Filioj ANO TV-Novosti vd
Posedatoj ukraina.ru vd
Agokampo novaĵo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo unitary enterprise
vdr

La Rusia Agentejo por Internacia Informado RIA Novosti (ruse РИА «Новости») estas inter la plej grandaj novaĵagentejoj en Rusio. Ĝi havas sian sidejon en Mosko kaj ekde la jaro 1993 estas ŝtata.

La fokuso de la agentejaj novaĵoj estas aktualaĵoj pri Rusio. Kiel plej gravaj kriterioj de la raportado la agentejo varbe nomas "rapideco, senpartieco kaj sendependeco de la politika konjunkturo".

Inter la taskoj de la agentejo krome estas, disvastigi oficialajn komunukilojn de la rusia registaro, ministerioj kaj pliaj centraj instancoj, certagrade ankaŭ de rusiaj sociaj organizaĵoj.

La 9-an de decembro 2013 la prezidanto de Rusio Vladimir Putin ordonis la malfondon de RIA Novosti kaj fondon de nota internacia informa agentejo, nomenda Rossija Segodnja ("Rusio hodiaŭ").[1] Dmitrij Kiseljov, prezentisto de la televida kanalo Rossija-1, estis nomumita unua prezidanto de la nova informa agentejo.[2] RIA Novosti laŭ tiu plano fermiĝu antaŭ la fino de la jaro 2014. Ekde marto 2014, la dungitoj informiĝis ke ili havu la opcion aŭ transferi la laborkontraktojn al Rossija Segodnja aŭ akcepti maldungon ĉar la ĝisnuna laborpostenoj forfalos.[3]

La 28-an de septembro 2020 Tvitero sen ajnaj klarigoj forigis la konton de RIA Novosti el serĉrezultoj. Ekde tiam ĝi estas viziteblaj nur por jamaj abonantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]