Makalu
| Makalu | |
|---|---|
| Alteco | 8485 m |
| Situo | Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo |
| Montaro | Himalajo |
| Koordinatoj | 27°53′3″N 87°5′20″O / 27.88417°N, 87.08889°OKoordinatoj: 27°53′3″N 87°5′20″O / 27.88417°N, 87.08889°O |
| Unua grimpo | 15-an de majo 1955 de Lionel Terray kaj Jean Couzy |
| Plej facila montgrimpo | Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo) |
Makalu (oficiala ĉina transkribo al la latina alfabeto: Makaru; ĉina lingvo 马卡鲁山, Mǎkǎlǔ Shān) estas kun alteco de 8485 m s.m. la kvina plej alta monto de la mondo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Makalu situas en Himalajo oriente de Ĉomolungmo sur la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio.
Flankaj pintoj [redakti]
Flankaj pintoj de Makalu enstas Makalu Sudorienta Pinto kun alteco de 8010 m s.m. kaj Kangchungtse (ankaŭ Makalu 2) kun alteco de 7678 m s.m.. Al la Makalu-Masivo apartenas ankaŭ Ĉomolonzo kun alteco de 7818 m s.m.. Ĝi situas proksimume kvar kilometrojn nordoriente de la ĉefpinto kaj estas disigita de ĝi per selo kun alteco de proksimume 7200 m s.m. Pro la breĉalteco de 590 m oni konsideras Ĉomolonzon kiel sendependan monton.
Unua grimpo [redakti]
La unua grimpo sukcesis la 15-an de majo 1955 frae de la francaj ŝnurkamaradoj Lionel Terray kaj Jean Couzy. Ĝi estis la 9-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kies pinton homoj atingis.
