Ladinio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neoficiala flago de Ladinio

Ladinio estas la alpa lando de la Ladinoj kiuj parolas la ladinan en Norda Italio. Ĝi enhavas la provincojn de Belluno, Bolcao-Alta Adiĝo kaj Trento, en Italio.

La areo prenas la nomon de siaj loĝantoj, la ladinoj, montara popolo kiu parolas plejparte la ladinan, kiu formas parton de la romanĉa grupo de la latinidaj lingvoj. Spite la alta grado de identigo kun la naskiĝtero, ankoraŭ ne ĝuas oficialan agnoskon kiel komunumo.

Ladina vilaĝo de La Val

Teritorio [redakti]

La teritorio de Ladinio okupas proksimume ĉirkaŭ 1.200 km2, en la zono de la Dolomitoj, kie ĉiam estis la kvin ladinaj valoj: Val di Fassa ("Fascia") en la Trentino, Val Gardena ("Gherdëina") kaj Val Badia ("Gran Ega") en la Suda Tirolo, kaj Livinnalongo ("Fodom") kaj Ampezzo ("Anpezo") en Friulo-Venecio Julia.

Administre, Ladinio estas dividita inter du italiaj regionoj, tri provincoj kaj 18 municipoj, ĉiuj malgrandaj.

Itala nomo Provinco Valo Vilaĝo Alteco Surfaco
Badia Badia BZ Gran Ega 3017 1330 82
Cianacei Canazei TN Fascia 1819 1468 42
Ciampedel Campitello di Fassa TN Fascia 732 1448 31
Col Colle Santa Lucia BL Fodom 418 1207 26
Cortina de Anpezo Cortina d'Ampezzo BL Anpezo 6100 1211 255
Corvara Corvara in Badia BZ Gran Ega 1266 1568 24
Fodom Livinallongo del Col di Lana BL Fodom 1417 1475 23
La Val La Valle BZ Gran Ega 1251 1353 73
Mareo Marebbe BZ Gran Ega 2684 1193 25
Mazin Mazzin di Fassa TN Fascia 440 1372 19
Moena Moena TN Fascia 2597 1184 67
Poza Pozza di Fassa TN Fascia 1785 1325 39
S. Crestina-Gherdëina Santa Cristina Valgardena BZ Gherdëina 1741 1428 99
San Martin de Tor San Martino in Badia BZ Gran Ega 1690 1125 161
Sëlva Selva di Val Gardena BZ Gherdëina 2524 1563 15
Sorega Soraga TN Fascia 677 1453 53
Urtijëi Ortisei BZ Gherdëina 4499 1236 30
Vich Vigo di Fassa TN Fascia 1054 1382 76

Eksteraj ligiloj [redakti]