Bolzano-Bozen
| Urba komunumo | Bolzano-Bozen |
| Provinco | Sudtirolo |
| ŝtato | Italio |
| Altitudo | 265 m |
| Areo | 52,34 km² |
| Loĝantaro | 97.332 (2003) |
| Denso | 1.860 loĝ/km² |
| Urbaj distriktoj |
|
| Najbaraj komunumoj |
|
| Poŝta kodo | 39100 |
| Telefona kodo | +39 0471 |
| En interreto | http://www.comune.bolzano.it |
Bolzano-Bozen [bOlcano-bOcen] (en la itala lingvo Bolzano, en la germana lingvo Bozen, en la ladina lingvo Balsan, Bulsan) estas la ĉefurbo de la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo (Alto Adige/Südtirol), kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La loĝantoj de la urbo estas 97.332, la surfaco estas 52,34 km² kaj denso estas 1.860 loĝantoj en km². La urbo estas dividita en 5 urbajn distriktojn.
Kvankam la kamparaj komunumoj ĉirkaŭ Bolzano-Bozen post la politika italigo restis je grandega plimulto germanlingvaj, en la provinca ĉefurbo la lokaj aŭtoritatuloj provis kaj sukcesis loĝigi multajn itallingvanojn aparte el la pleja sudo de Italio, tiel ke ĉi-tie la historia germana lingvo sukcesis iĝi minoritata. Laŭ la nuna stato, la loĝantoj estas de itala (73%), germana (26,29%) kaj ladina (0,71%) lingvo. En Bolzano-Bozen estas arkeologia muzeo kun Oetzio (glacia mumio).
Tra Bolzano-Bozen fluas rivero Eisack [Ajzak] (itale Isarco [izArko]), en kiun fluas rivereto Talferbach/Talvera, kiu disigas kvartalon Gries de la historia urbocentro. Sud-okcidente de la urbo la Eisack kuniĝas kun la rivero Adiĝo (itala Adige, germana Etsch).