Ofiuredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofiuredoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ekinodermoj Echinodermata
Klaso: Ofiuredoj Ophiuroidea

La serpentaj marstelojserpentobrakaj marstelojserpentostelojofiuredoj (Ophiuroidea) estas klaso el la ekinodermoj.

La specioj havas pli-malpli rondan aŭ kvinangulan, platan korpon; cilindran aŭ platan, mallarĝan poste simplan, pli poste branĉajn serpenteme moviĝantajn brakojn.

Ili havas regulajn, ofte dornajn surfacojn el kalkotavoloj. La akvopiedetoj estas duvicaj, la buŝa aperturo malfermiĝas ventromeze de la diskoforma korpo. La madreporo situas proksime al la buŝa aperturo. Ĉiuj specioj vivas en la maro. Ili dividiĝas je du ordoj, veraj ofiuroj (Ophiureae) kaj branĉobrakaj ofiuroj (alinome meduzaj marsteloj) (Euryaleae), kiuj plu dividiĝas al multaj familioj kaj ĉ. 90 genroj.

konataj genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Ophiura
  • Ophioglyha
  • Amphiura
  • Ophiothrix
  • Ophiomyxa
    • Gorgonocephalus arborescens Ag.
    • Gorgonocephalus Linckii Lym.
    • Euryale aspera Lam.