Celaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Celaya (komunumo).
La agvotanko en Selaĝa urbocentro estas la simbolo plej rekona de la urbo

Selaĝo ("Celaya" en la hispana) kun 310.413 loĝantoj (2005) estas la tria plej granda urbo en la meksika subŝtato Gŭanaĥŭato, Meksiko. Ĉirkaŭ la urbo situas la komunumo Celaya. Kune temas pri ĉ. 415.000 enloĝantoj. La urbo situas en alteco de proksimume 1750 metroj super la marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originia setlejo fondiĝis en 1570 de baskaj enmigrintoj. Origine ĝi havis la nomon Villa de la Purísima Concepción de Zalaya.

Je la 28a de septembro 1810 ĝi estis la unua urbo kiun Miguel Hidalgo y Costilla konkeris dum la milito kontraŭ la hispanoj por akiri la sendependecon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie Celaya estas grava urbo pro la proksimeco al la rivero Lermao.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]