Henriko la 4-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enrique IV.jpg

Henriko la 4-a de Kastilio (hispane Enrique IV de Castilla) n. la 5-an de januaro 1425 en Valadolido kaj m. la 11-an de decembro 1474 en Madrido, estis reĝo de la Kastilia reĝlando kaj regis inter la jaroj 1454-1474. Henriko la 4-a estis la lasta el la malfortaj mezepokaj reĝoj de Kastilio. Dum lia regado la nobeluloj plifortiĝis kaj la nacio iĝis malpli centralizita.

En 1455, Henriko geedziĝis kun Johanino de Portugalio, fratino de Afonso la 5-a. Post ses jaroj da geedziĝo, en 1462, ŝi naskis filinon, la t.n. "Johanino la Beltranida". Ses jarojn post la naskiĝo de la heredanto de la trono, parto de la nobelaro de Kastilio protestis kontraŭ la reĝo. La ribeliĝantoj asertis ke la princino ne estis la filino de la reĝo, sed filino de Beltrán de La Cueva, unua Duko de Alburkerko. Tiu hipotezo estis plifortikigita kiam la reĝino havis aliajn du infanojn kun la nevo de la episkopo. Kvankam multaj nunaj historiistoj kaj kronikistoj supozis ke Henriko estis impotenta, la reĝaj kronikoj de lia regado estis tute skribaj aŭ reviziitaj dum la regado kaj sub influo de Isabel la Katolika, kies forta intereso pruvi la neligitimecon de Johanino igas tiujn klarigojn minimume parte suspektindaj.

La dubo pri ŝia legitimeco kiel heredanto, la malforto de la reĝo, la malfideleco de la reĝino, kaj la neregebleco de la nobelaro ĉiuj metas la scenejon por la lukto por la sinsekvo post la morto de Henriko. Henry disiĝis de sia edzino post ŝia skandala konduto kun la nevo de la episkopo Fonseca. Post longa periodo da konfliktoj inter la rivalaj frakcioj, Henriko finfine jesis nomi Isabelon sian posteulon, en Guisando (Avilo), kaj akceptis peri por la strategia geedziĝo. Isabel rompis tiun kondiĉon de la interkonsento.

En 1474 Henriko la 4a de Kastilio estis enterigita en Sankta Maria de Guadalupe, plej proksime al lia patrino. Post la morto de la reĝo, milito komenciĝis en Kastilio. Johanino estis apogita de Portugalio, dum la fina gajninto, lia duonfratino Isabel la 1-a de Kastilio havis la subtenon de Aragono pere de ŝia edzo Fernando kaj, poste en la milito, de Francio.