Dinastio de Trastamaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Kastilio inter anĝeloj en la preĝejo de la Monaĥejo de Sankta Maria de El Paular en Rascafría. Fine de la 15a jarcento.

La Dinastio de TrastamaroCasa de Trastámara en la hispana origine estas reĝa dinastio, devena el la Regno de Kastilio, kiu reĝis: en la Regno de Kastilio (el 1369 al 1504 kaj el 1506 al 1516 (Ferdinando la 5-a), en la Regno de Aragono (el 1412 al 1516), en la Regno de Navaro (el 1425 al 1479) kaj en la Regno de Napolo (el 1458 al 1501).

La Dinastio (malgranda branĉo de la reganta Dinastio de Burgonjo) ricevas sian nomon el la Graflando de Trastamaro, de la latina Trans Tamaris (Trans la Rivero Tambro) en la nordokcidento de Galegio, titolo kiu jam ekzistis antaŭ la surtroniĝo de Henriko la 2-a (13691379) (post la enlanda milito kiu finis je la morto en 1369 de lia patra frato Pedro la 1-a la Kruela).

Sub la diversaj regnadoj la Dinastio de Trastamaro malfortigis la monarkian aŭtoritaton atingitan de Pedro la 1-a kaj la ekonomian disvolvigon kiun okazigis la burĝaro. Samtempe sub ties registaroj manifestiĝas klare politiko kiu iros poste al la nomataj aŭtoritataj monarkioj. Ili sukcesis enmeti Kastilion en la Centjara milito, permesante la eŭropan diplomation enmetiĝi ene de la regno. Nur fine kaj sub la aragona influo oni sukcesis modernigi la regnon per konverto en potenco kapabla aliĝi en la hegemonio ekde tiam unuiĝinta de la Iberia Duoninsulo.

La Dinastio de Trastamaro ekreĝis en Aragonio danke al Pakto de Kaspo (1412), kiu finigis la sukcedan krizon kaŭzata de la senfila morto de Marteno la 1-a de Aragono en 1410.

La lasta monarko de tiu dinastio kun regado en Hispanio estis la reĝino Johana de Kastilio, kiu pro sia geedziĝo kun Filipo la 1-a (Kastilio) kaj pere de la ambaŭa filo, Karlo la 1-a, enkondukis la eniron al la regado de Hispanio fare de reĝoj de la Dinastio de Habsburgoj.

Genealogia arbo[redakti | redakti fonton]

Genealogio de la reĝoj de la Dinastio de Trastamaro: flave la reĝoj de Kastilio kiuj unuiĝas al la ruĝaj reĝoj de la Regno de Aragono dum la epoko de la Katolikaj Gereĝoj (en la arbo Isabel kaj Fernando), blue la reĝoj de Navaro. Per geedziĝo kun Catalina de Lancaster (heredantino de Pedro I), Enrique III rekuperia la dinastian legitimecon perditan pro la uzurpado fare de Enrique II.